Выбрать главу

22.2.5 Komisiono pri Intelekta Kunlaborado

Konforme al la decido de la Tria Asembleo, la Komisiono pri Inte- lekta Kunlaborado (angle: Committee on Intellectual Co-operation) okupiĝis pri la demando dum tri kunsidoj de la 31-a de julio kaj 1-a de aŭgusto 1923 [64].

Komence de la matena kunsido de la 31-a de julio la prezidanto memorigis, ke la Asembleo komisiis la Komisionon pritrakti la in- struadon de Esperanto kaj entute doni sian opinion pri la demando de „helpa internacia lingvo".

Tuj manifestiĝis du kontraŭaj starpunktoj. S-ro Torres de Quevedo (Hispanio) rigardis la demandon grava kaj proponis, ke estu nomita subkomitato por studi, kun la helpo de spertuloj, la eblajn solvojn de la lingva problemo. La ĉefa kontraŭulo de tiu propono kaj precipe de Esperanto estis Prof. Gonzague de Reynold. La aliaj membroj prenis diversajn poziciojn, sed la plimulto apogis la starpunkton de s-ro de Reynold, kiu tamen estis fine devigita iom reformuli la tekstojn de siaj rezolucioj, proponitaj en la komenco.

La legado de la protokoloj pri tiu preskaŭ dutaga diskuto eviden- tigas, ke la plimulto de la membroj de la Komisiono havis neniajn aŭ nur tre limigitajn sciojn pri la traktata demando. Ignorado de bazaj faktoj, aŭ gravaj misprezentoj kaj misjuĝoj pri faktoj, intermiksiĝis kun ia supereca, pseŭdo-intelekta malŝato al la popolaj amasoj. Ne eblas ne fari almenaŭ kelkajn kritikajn rimarkojn.

S-ro de Reynold, ekzemple, unue deklaris, ke li studis la proble- mon de „helpa lingvo" el ĉiuj flankoj kaj havigis al si kornpetentajn opiniojn. Kun tiuj akiritaj scioj li asertis, ke Esperanto havas mal- facilan skribon, bazitan sur fonetika sistemo, kaj ke ĝia alfabeto estas komplikita, ĉar ĝi enhavas ankaŭ ,,akcentitajn konsonantojn laŭ la slava maniero" („consonnes accentuees a la maniere slave"). Fakte, kiel bone scias ĉiu uzanto de Esperanto, la alfabeto de la Internacia Lingvo estas la plej simpla, kiun oni povas imagi ĝuste tial, ĉar ĝi estas fonetika kaj sekve devas havi kelkajn supersignitajn literojn. En la slavaj landoj ĉiu infano povas legi kiun ajn Esperanto- tekston preskaŭ sen kia ajn antaŭlernado; en aliaj landoj ne necesas pli ol 1-2 horoj por atingi tion, depende de la nacilingva aparteno kaj persona talento.

S-ro Destree (Belgio) rimarkigis, ke intelektuloj uzas 6.000 ĝis 8.000 vortojn. Por tiuj, kiuj ne bezonas pli ol 600 vortojn, Esperanto estas utila, sed por „intelektuloj" estos pli bone, ke ili studu la „vivantajn lingvojn". Fakte, jam en la tempo de tiu diskuto la ĝenerala vort- provizo de la Internacia Lingvo (sen la teknikaj vortaroj) estis pres- kaŭ 8.000 vortradikoj, el kiuj, pro la aglutina karaktero de la lingvo, oni povis derivi ĉ. 80.000 vortojn. Eĉ la plej malgrandaj vortaretoj, la t.n. ŝlosiloj de Esperanto, enhavis ĉ. 1.200 radikojn, do multe pli ol bezonis la membroj de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, kiuj verŝajne ne uzis pli ol 600 vortojn por la tuta debato pri la lingva problemo kaj Esperanto.

S-ro Luchaire esprimis la opinion, ke eĉ „ne-intelektuloj" apenaŭ bezonas internacian komunikilon, ĉar la popolaj amasoj de diversaj landoj eniras en reciprokajn kontaktojn pere de siaj „gvidantoj" kaj pere de tradukoj. Denove manifestiĝis fundamente erara starpunkto, laŭ kiu la internaciaj kontaktoj devus esti monopolo de elektitoj, dum por la amasoj la pordo devus resti fermita por ĉiam. Li ankaŭ diris, ke por la „intelektuloj" de Oriento, se ili deziras ekkoni la okcidentajn mediojn, estas utile lerni unu aŭ du eŭropajn ,,grandajn lingvojn". Kvazaŭ la tuta okcidenta kulturo estus kreita per 1-2 „grandaj lingvoj" de Eŭropo kaj kvazaŭ la scio de tiuj 1-2 eŭropaj lingvoj fakte ebligus la konatiĝon kun la tuta okcidenta kulturo. Cetere, s-ro Luchaire eĉ ne venis al la ideo diri, ke, se la „intelektuloj" de Eŭropo deziras ekkoni la kulturojn de Oriento, ili devus lerni unu aŭ du grandajn lingvojn de Azio.

Aliflanke, s-ro Lowes Dickinson emfazis, ke la utileco kaj avanta- ĝoj de komuna lingvo estas nekontesteblaj. Li atentigis pri la mal- facilaĵoj, kiujn kaŭzas la uzo de du ,,oficialaj lingvoj" en la Ligo de Nacioj. Preskaŭ antaŭvidante la nunan lingvan situacion en UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, li rimarkigis, ke tiuj mal- facilaĵoj estos eĉ pli grandaj, se oni aldonos al la franca kaj angla aliajn oficialajn lingvojn. Tial li subtenis la proponon de s-ro Torres de Quevedo, ke aparta subkomitato daŭrigu la studon de la demando. Tio des pli, ĉar — li sincere rekonis — ne ĉiuj membroj de la Komisiono havis la okazon studi la aferon.

Aŭdiĝis ankaŭ la kutimaj sugestoj, ke oni devus unuavice rekomendi la studon de naciaj lingvoj kaj de nacilingvaj literaturoj por ebligi la komprenon de aliaj nacioj kaj por ekŝati ilin. Tamen, neniu kuraĝis fronti la realaĵon kaj rekoni, ke ĉie en la mondo milionoj da junaj homoj ja lernis kaj lernas fremdajn naciajn lingvojn kun la rezulto, ke post multjara studado malofte iu kapablas skribi simplan leteron sen gramatikaj kaj aliaj eraroj, dum la grandega plimulto apenaŭ scias diri en la „ellernita lingvo", ke ili ne scias ĝin. Neniu atentigis, ke la vera problemo ne estas ,,ekkompreni kaj ekŝati" unu aŭ du naciojn, sed trovi la rimedon por komunikadi kun ĉiuj, ekkoni kaj kompreni la mondon en ĝia tuteco, kun ĉiuj ĝiaj kulturaj apartaĵoj. Cetere, la personoj, kiuj donas al aliaj konsilojn studi fremdajn lingvojn, kutime esprimas sin nur en sia propra gepatra, ĉar ili mem ne scias aŭ ne regas kontentige kiun ajn alian.

En tia atmosfero de antaŭjuĝoj kaj foresto de elementaj scioj la Komisiono decidis per ses voĉoj, unu kontraŭ kaj tri sindetenoj, ne studi la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj, nek rekomendi „artefaritan lingvon" [65] al atento de la Ligo.

Antaŭ ol la decido estis farita, D-ro Nitobe intervenis kaj klar- vide esprimis la timon, ke post dudeko da jaroj, kiam la nombro da personoj parolantaj Esperanton fariĝos pli granda, „ili povus rigardi ĉian kontraŭan aŭ malfavoran rezolucion de tiu ĉi Komisiono kiel signon, ke mankis al ĝi saĝo".

Fakte, ne necesis atendi dudek jarojn. La legado de tiu decido en Esperanto-traduko tri tagojn poste dum la UK de Esperanto en Nŭrnberg (aŭgusto 1923), kiun ĉeestis preskaŭ 5.000 personoj el ĉiuj partoj de la mondo, elvokis ridegon de la tuta aŭdantaro. Kaj post dudek jaroj la Ligo de Nacioj, fiaskinte rilate sian ĉefan taskon, ne plu funkciis, dum hodiaŭ apenaŭ troviĝas unuopuloj, kiuj rememoras, ke iam ekzistis ia Komisiono pri Intelekta Kunlaborado.

22.2.6 Kvara kaj Kvina Asembleoj: Esperanto Klara Lingvo en Telegrafio

Dum la Kvara Asembleo de la Ligo (1923) Prof. Jacques Bardoux (Francio) alvenis kun la instrukcio ekspluati la negativan respondon de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado por „definitive elpuŝi Esperanton". Li do prezentis sian proponon al la Kvina Komitato sub formo de rezolucio rekomendanta la studon de fremdaj lingvoj anstataŭ la lernado de artefarita helplingvo". Sed en tiu ĉi kazo alinaciaj delegacioj malkonsentis. Pluraj klarigis al Prof. Bardoux, ke ili ne volas insisti pri Esperanto por ne malplaĉi al lia registaro, sed ke ili ankaŭ ne deziras akcepti ion, kio povus ŝajni en kiu ajn senco kontraŭ Esperanto. Prof. Bardoux fine retiris sian proponon kaj la Rezolucio de la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado estis neniam akceptita aŭ aprobita en kiu ajn formo fare de la Ligo. Restis, do, nur la oficialigita Raporto de la Sekretariato de la 28-a de junio 1922, kiel prezentite supre.

En 1924 okazis ŝanĝoj en la franca registaro. La nova ĉefministro Herriot decidis nuligi la cirkuleron de Leon Berard, per kiu estis malpermesita la instruado de Esperanto en la francaj lernejoj. S-ro Herriot eĉ donis subtenon al la propono de la persa, ĉina, japana, nederlanda kaj aŭstralia delegitoj, ke Esperanto estu rekonita kiel „klara lingvo" en telegrafio. La propono estis prezentita al la Dua Komitato de la Kvina Asembleo en 1924, kiu akceptis ĝin per 13 voĉoj kontraŭ 9. La 20-an de septembro 1924 la decido de la Dua Komitato estis unuanime konfirmita de la Plena Kunsido de la Asembleo.