Выбрать главу

Dum la Konferenco de Universala Telegrafa Unio (ekde 1932 Unio Internacia de Telekomunikado), okazinta en Parizo en septembro 1925, estis pritraktita ankaŭ la rekomendo de la Ligo. La Konferenco ak- ceptis la rekomendon kaj sekve amendis paragrafon 3 de Art. VII de

.'Lsperanto as an International Auxiliary Language

Edmond Privat (supre): Persista kaj aŭtoritata pledo ĉe la Ligo de Nacioj.

D-ro Nitobe inazo (supre dekstre), ĝenerala subsekretario de la Ligo de Nacioj, juĝis Esperanton "motoro de internacia demokratio".

of 1 • "f Nattonn td»f.d h) rhf Thin' .1 nibfi/

Dekstre: la raporto de la Ligo de Nacioj Esperanto kiel internacia helplingvo.

sia Statuto por aldoni la Internacian Lingvon al la lingvoj, kies uzo estas permesita. Tiu decido restis senŝanĝa kaj plu validas.

22.3 UNUIĜINTAJ NACIOJ KAJ UNESKO (1950 - 1954)

22.3.1 Peticio Favore al Esperanto

Post la Dua Mondmilito Universala Esperanto-Asocio organizis mondan kampanjon favore al la Internacia Lingvo. Tiucele estis presita mallonga deklaracio en 25 ĉefaj lingvoj de la mondo. La teksto de la Deklaracio estas:

Mi opinias, ke la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron.

Mi opinias, ke monda helpa lingvo, kiu ne forigos la lingvojn naciajn, sed servos al ili kiel helpa lingvo, estas necesa por faciligi la rilatojn inter la popoloj de la tuta mondo kaj por rapidigi la socian progreson. Pro la bona akcepto de Esperanto en ĉiuj partoj de la mondo — la sola helpa lingvo, kiu havis rimarkindan sukceson — mi esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj helpos, per ĉiuj rimedoj disponeblaj, la vastigon de la uzo de tiu ĉi lingvo, ekzemple kuraĝigante ĝian instruadon en la lernejoj, kiuj disponas pri kompetentaj instruistoj, kaj evoluigante ĝian uzon en la turismo, internacia komerco kaj korespondado.

En la tuta mondo estis kolektataj subskriboj de gravaj organizaĵoj kaj unuopaj personoj. Gis la fino de 1949 ia Petskribon (Deklaracion) subskribis 492 internaciaj kaj naciaj organizaĵoj kun entute 15,454.730 membroj kaj, krome, 895.432 individuaj personoj. La subskriboj estis kolektitaj en 76 landoj. Laŭ la nombro de subskriboj ili estas vicigitaj jene: Germanio, Japanio, Ceĥoslovakio, Nederlando, Britio, Aŭstrio, Pollando, Norvegio, Italio, Finnlando, Francio, Brazilo, Svedio, Belgio, Hungario, Islando, Bulgario, Jugoslavio, Danlando, Usono, Argentino, Urugvajo, Portugalio, Aŭstralio, Svislando, Novzelando, Egiptio, Grekio, Maroko, Palestino, Cinio, Kanado, Cilio, Irlando, Hindio, Sud- afriko, Hispanio, Portoriko, Irako, Malajo, Kubo, Alĝerio, Kenjo, Filipinoj, Luksemburgo, Madagaskaro, Tunizio, Ora Bordo, Nigerio, Rodezio, Siamo, Kongo, Siera Leono, Angolo, Malto, Brita Centra Afriko, Libano, Indonezio, Bolivio, Cejlono, Irano, Kostariko, Rumanio, Soveta Unio, Etiopio, Hongkongo, Kanariaj Insuloj, Monako, Panamo, Paragvajo, Peruo, Sirio, Sudano, Turkio kaj Venezuelo.

Inter la individuaj subskribintoj troviĝis unu prezidento de res- publiko (Vincent Auriol, antaŭa Prezidento de Francio). 4 ĉefministroj (de Nederlando, Aŭstrio, Pollando kaj Ceĥoslovakio), 405 membroj de parlamentoj, 1.607 lingvistoj, 5.262 universitataj profesoroj kaj aliaj scienculoj, 40.000 geinstruistoj de mezgradaj kaj elementaj lernejoj, 1.228 edukaj fakuloj, 1.519 ĵurnalistoj, 5.113 kuracistoj, 211.734 juristoj, inĝenieroj, farmaciistoj kaj konstruistoj, 284.512 komercictoj, pli ol 200.000 diversaj metiistoj, pluraj dekmiloj da diversfakaj laboristoj.

Inter la organizaĵoj, kiuj subskribis la Dekiaracion, troviĝis ankaŭ Sindikata Asocio de Okcidenta Germanio, Aŭstria Popola Partio, Federacio de Fervojaj Laboristoj de Japanio, Norvega Federacio de Laboro, Japana Unio de PTT-Laboristoj, Japana Unio de Ministoj. En Norvegio la Deklaracion entute subskribis 53 organizaĵoj, en Bra- zilo 16 organizaĵoj, en Japanio 140 organizaĵoj.

La 2-an de aŭgusto 1950 delegacio de UEA, sub la gvido de D-ro W. Solzbacher, transdonis la Deklaracion al Unuiĝintaj Nacioj en Lake Success. En la nomo de Unuiĝintaj Nacioj la Deklaracion akceptis Benjamin A. Cohen, la tiama Helpa Generala Sekretario. Kelkajn tagojn poste, la 8-an de aŭgusto, la Sekretariato de UN transdonis ĝin al la Sekretariato de Unesko en Parizo kiel kompetenta internacia specialigita organizaĵo por pritrakti tiun ĉi demandon.

22.3.2 Sepa Sesio de la Generala Konferenco (1952)

En la komenco la Sekretariato de Unesko entreprenis nenion. Okazis korespondado inter la reprezentantoj de Universala Esperanto- Asocio (UEA) kaj la Sekretariato; poste ankaŭ personaj ren- kontiĝoj. Pro la formo, en kiu la Peticio (Deklaracio) estis sendita de unu Sekretariato al la alia — preskaŭ privata letero de la tiama Helpa Generala Sekretario de UN al L. Elvin, tiam Cefo de la Depar- temento pri Edukado — ekestis duboj ĉu Unesko efektive estas ŝarĝita pri la afero en la senco de Regulo 10(c) de la Procedura Regularo de la Generala Konferenco, kiu preskribas, ke la provizora tagordo de iu sesio devas inkluzivi, interalie, ankaŭ punktojn proponitajn de UN konforme al Art. IV de la Interkonsento inter la du organi- zaĵoj. La Sekretariato de Unesko asertis en la komenco, ke la Peticio ne estis oficiale transdonita al Unesko kaj ke, sekve, Unesko ne estas ŝarĝita pri la afero. UEA insistis, ke la Peticio estis oficiale trans- donita al la Sekretariato de UN, kiu siavice transdonis ĝin al Unesko kun la celo, ke Unesko pritraktu la aferon kaj certe ne por ke la Peticio estu konservita en la arkivo de tiu organizaĵo. UEA ankaŭ atentigis, ke, eĉ se oni akceptus la interpreton, laŭ kiu UN ne faris konkretan proponon en la senco de la menciita regulo, aŭ la Generala Direktoro aŭ la Ekzekutiva Komitato de Unesko povas facile enmeti la Peticion en la tagordon de la Generala Konferenco konforme al Reguloj 10(f) kaj (g). Post longaj traktadoj la Sekretariato enmetis en la Provizoran Projekton de Programo por 1953 kaj 1954 la sekvan

rezolucion (Rezolucio 4.124):

La Generala Direktoro estas rajtigita entrepreni studon de la pro- blemoj, kiujn starigas la diverseco de lingvoj por la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, kaj de la rimedoj por faciligi la solvon de tiaj problemoj.

La Ekzekutiva Komitato pritraktis tiun punkton la 27-an de marto 1952. Gi decidis, ke ne estis ĝia tasko meti tian rezolucion en la pro- vizoran programon de Unesko antaŭ ol la Ĝenerala Konferenco faris principan decidon pri traktado de tia kategorio de problemoj. Tial la Ekzekutiva Komitato instrukciis la Generalan Direktoron „prepari specialan raporton por prezenti tiun ĉi principan demandon al la Sepa Sesio de la Generala Konferenco".

Konforme al tiu decido, la reviziita tagordo de la Sepa Sesio enhavis la punkton 8.4.3.7 Raporto pri la Problemo de Universalaj Lingvoj en la Programo de Unesko. Kiel oni vidas, la Ekzekutiva Komitato ne faris el la Petskribo apartan punkton de la tagordo de la Generala Konferenco. Male, ĝi starigis al la Generala Konferenco la demandon ĉu entute Unesko okupiĝu pri ,,la problemoj, kiujn starigas la diverseco de lingvoj por la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, kaj de la rimedoj por faciligi la solvon de tiaj problemoj". En la Dok. 7C/PRG/11 de la 22-a de aŭgusto 1952, rila- tanta al la punkto 8.4.3.7 de la tagordo, en kiu estis prezentita la graveco de la problemoj, kiuj obstaklas la vojon al pli bona internacia kompreniĝo pro la multnombreco de lingvoj parolataj de diversaj popoloj", la Peticio estis menciita nur per kelkaj linioj, kvankam. efektive, ĝuste la Peticio estis la kaŭzo, ke tiu punkto entute troviĝis en la tagordo.

Tiamaniere la Peticio eniris nur kiel ereto en tiun tre larĝan ĝeneralan lingvan problemon. Tial, en la komenco, la Peticio estis nerimarkita, ĉar iel kaŝita inter multaj linioj de unu dokumento, kiu, siavice, prezentis nur ereton en la amaso da dokumentoj tro- viĝantaj antaŭ la Generala Konferenco okaze de ĝia Sepa Sesio.