Выбрать главу

Necesas aldoni, ke por la studo de tiu ĉi vasta problemo ne estis antaŭviditaj en la projekto de la buĝeto la necesaj financaj rimedoj kaj ke, laŭ la asertoj en la menciita dokumento, la Sekretariato de Unesko havis ,,nek rimedojn nek specialistojn, necesajn por iniciati ampleksan studon de la problemo".

E1 tiuj faktoj klare sekvas, ke la Ekzekutiva Komitato deziris ricevi negativan respondon de la Ĝenerala Konferenco, kio samtempe signifus silentan likvidon de la Peticio. Sendube, kaj en la Sekreta- riato kaj en la Ekzekutiva Komitato troviĝis klarvidaj personoj, kiuj komprenis la gravecon de la lingva obstaklo al internacia kompreniĝo, sed, same kiel siatempe en la Ligo de Nacioj, troviĝis ankaŭ signifaj fortoj, kiuj — ĉu pro miopeco, ĉu pro antaŭjuĝoj aŭ aliaj kaŭzoj — rilatis negative al serioza pritrakto de la lingva problemo en inter- naciaj rilatoj kaj al racia solvo, kiun prezentas la politike neŭtrala Internacia Lingvo. Aliflanke, eĉ la membroj de la Ekzekutiva Komi- tato, kiuj havis negativan sintenon al la Peticio, ne povis neglekti ĝin, se ne pro aliaj kaŭzoj, do pro la fakto, ke ĝin subskribis preskaŭ 900.000 unuopuloj kaj reprezentantoj de 492 organizaĵoj, kiel re- konite en Dok. 7C/PRG/11 de Unesko mem.

La Sepa Sesio de la Oenerala Konferenco okazis en Parizo de la 12-a de novembro ĝis la 10-a de decembro 1952. Pro la fakto, ke UEA iniciatis la Peticion kaj tial reprezentis en tiu ĉi afero ĉiujn sub- skribintojn, la Generala Konferenco ĉiuvoĉe decidis la 19-an de novembro, ke du observantoj de UEA estu allasitaj. En tiu funkcio Prof. D-ro I. Lapenna ĉeestis la Generalan Konferencon ekde ĝia komenciĝo ĝis la 2-a de decembro, dum la alia observanto, E. Durrant, estis tie de la 19-a de novembro ĝis la 3-a de decembro.

La unua tasko de la observanto de UEA estis klarigi al la Sekre- tariato, ke en la menciita dokumento 7C/PRG/11 troviĝas pluraj gravaj eraroj pri faktoj, precipe rilate la demandon de komuna lingvo antaŭ la Ligo de Nacioj. Dank' al tiu interveno la Sekretariato korek- tis la erarojn en la dokumento 8C/PRG/ll/Corr. de la 22-a de novem- bro 1952.

Okaze de la Pariza Sesio, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) eldonis apartan dokumenton RDC/3 en 600 ekzempleroj, en kiu estis plej koncize prezentitaj la ĉefaj atingoj de Esperanto. Tiun dokumenton ricevis ĉiuj delegitoj. Dum personaj kontaktoj inter la reprezentantoj de diversaj delegacioj kaj la observantoj de UEA estis donitaj pliaj informoj kaj rilate la tiaman pozicion de Esperanto en la mondo kaj koncerne la Peticion. La 18-an de novembro okazis publika debatvespero en granda salono proksime al la tiama sidejo de Unesko. La celo de tiu aranĝo estis montri al la delegitoj la funk- ciadon de Esperanto kiel lingvo de debatoj. La temo estis: La Pro- blemo de la Lingvo en Intelektaj Internaciaj Rilatoj. Prezidis Gene- ralo L. Bastien (Francio). La diskuton partoprenis ses personoj apar- tenantaj al ses nacioj kun malsamaj naciaj lingvoj. La debat- vesperon ĉeestis ĉ. 70 delegitoj, inter kiuj la reprezentantoj de la delegacioj de Aŭstrio, Svislando, F.R. Germanio, Hindio, Usono, Neder- lando. Ceestis ankaŭ kelkaj altrangaj oficistoj de la Sekretariato. La debatvespero lasis profundan impreson: ĝi klare montris la plenan taŭgecon de la Internacia Lingvo ankaŭ por debatoj similaj al tiuj, kiujn spertas la Generala Konferenco.

La dokumento 7C/PRG/11 ne entenis proponon de rezolucio, kiel tio okazis rilate aliajn punktojn de la tagordo. Tio signifis, ke iu el la delegacioj devis fari konkretan proponon. La 27-an de novembro Prof. I. Lapenna faris mallongan paroladon en la Programkomisiono, en kiu li prezentis la starpunkton de UEA kaj de la subskribintoj de la Peticio koncerne tiun ĉi demandon. En tiu parolado la observanto de UEA sugestis ankaŭ koncizan tekston de rezolucio, kiel vidiĝas el dokumento 7C/PRG/SR.9(Prov.) de la 1-a de decembro 1952.

Kompreneble, observantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj) sen- dube rajtas sugesti solvojn, sed tiuj sugestoj ne egalas al proponoj de delegacioj, surbaze de kiuj la Generala Konferenco faras decidojn. La 1-an de decembro la svisa delegacio prezentis al la Generala Konferenco la sekvantan projekton de rezolucio:

La Cenerala Konferenco de Unesko Konsiderante,

ke Internacia Peticio favore al Esperanto, subskribita de 492 orga- nizaĵoj kun entute 15,454.780 membroj kaj de 895.432 individuaj per- sonoj, estis prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transdonita fare de la Sekretariato de tiu organizaĵo al la Sekretariato de Unesko;

ke Unesko havas ĉian kaŭzon atenti al la rezultoj atingitaj per Esperanto por la evoluigo de la intelektaj kaj moralaj rilatoj inter la popoloj, invitas la Generalan Direktoron komuniki la Petskribon al la Ŝtatoj-Membroj kaj entrepreni, en la kadro de la regulaj aktivadoj de la Sekretariato, la necesajn preparlaborojn por ebligi al la Generala Konferenco decidi, dum sia Oka Sesio, pri la sekvoj donotaj al tiu ĉi Peticio.

La voĉdono pri la supra projekto de rezolucio okazis unue en la Laborgrupo pri Kulturaj Aktivadoj, kiu konsistis el 20 ŝtatoj, inter kiuj Britio, Francio, Usono, Hindio, Norvegio, Svedio. Tie ĝi estis unuanime akceptita la 3-an de decembro. Poste ĝin akceptis la Pro- gram-komisiono kaj, fine, la 11-an de decembro la Pleno de la Generala Konferenco. Inter la 3-a kaj 11-a de decembro la Sekreta- riato faris en la Svisa Rezolucio redaktajn ŝanĝojn, tiel ke la fina teksto, adoptita la 11-an de decembro 1952, estas:

4.16 La Generala Direktoro estas rajtigita komuniki al Ŝtatoj-Membroj la Internacian Peticion favore al Esperanto, kiu estis prezentita al Unuiĝintaj Nacioj kaj transdonita de tiu Organizaĵo al Unesko, kaj entrepreni, konforme al komentoj ricevotaj, la necesan preparlaboron por ebligi al la ĈJenerala Konferenco decidi, dum la Oka Sesio, pri la agoj entreprenotaj je tiu ĉi Peticio.

Se oni komparas la originalan svisan proponon kun la fine akceptita teksto, oni facile rimarkas, ke estas ellasitaj la konsideroj kun la koncizaj informoj pri la impona nombro da subskribintoj. Tiu ellaso, tamen, neniel tuŝis la esencan celon, nome ke Unesko fine estis devigita okupiĝi pri la afero.

22.3.3 Preparlaboroj de la Sekretariato kaj de UEA (1952-1954)

Plenumante la Rezolucion 4.16 de la Generala Konferenco, la Aganta Ĝenerala Direktoro, en cirkulera Jetero CL/720 de la 9-a de februaro 1953, komunikis la tekston de la Peticio al la Ŝtatoj-Membroj, samtempe petante ilin doni al li informojn kaj esprimi opiniojn pri la sekvoj donotaj al la Peticio. La Aganta Generala Direktoro spe- ciale deziris informiĝi pri la instruado kaj uzo de Esperanto en diversaj landoj, pri la rezultoj atingitaj kaj pri la agadoj, kiuj, laŭ la opinio de la Ŝtatoj-Membroj, devus esti entreprenitaj.

La sekvan tagon, la 10-an de februaro 1953, CED siavice dissendis al ĉiuj landaj asocioj kaj al ĉiuj kunlaborantoj en la t.n. Unesko- Afero la dokumenton CED/INT./l kun la titolo „Sugestoj Koncerne Kunmetadon de Raportoj pri Esperanto". En la dokumento estis mal- longe prezentita la signifo de la Pariza Rezolucio kaj estis donitaj detalaj konsiloj pri la maniero, laŭ kiu devus esti kunmetitaj la raportoj pri Esperanto al la landaj kompetentaj instancoj. Surbaze de tiu dokumento, kiel ankaŭ de rekta korespondado inter CED kaj la kunlaborantoj en diversaj landoj, estis kunmetitaj multaj raportoj pri la Esperanto-Movado el vidpunkto de la koncernaj landoj. Entute 18 kunlaborantoj faris tiajn raportojn pri siaj respektivaj landoj. La raportoj, kiuj kune ampleksis plurajn centojn da paĝoj, estis trans- donitaj al la landaj Unesko-Komisionoj, al ministerioj pri edukado kaj al aliaj instancoj. Po unu ekzemplero de la raportoj estis sendita ankaŭ al la Sekretariato de Unesko kune kun la respondoj de la Ŝtato j -Membro j.

Siaflanke la Centro de Esploro kaj Dokumentado faris specialan raporton pri la Esperanto-Movado en la tuta mondo. La raporto donis koncizan bildon pri ĉio, kio estis kreita en la Internacia Lingvo aŭ pere de ĝi dum ĝia 66-jara ekzistado. Gi havis 50 dense tajpitajn paĝojn kaj pli ol 200 paĝojn da aldonaj dokumentoj kaj statistikaj tabeloj. La 21-an de novembro 1953 la raporto estis sendita al la Sekretariato de Unesko, laŭ ĝia peto.