Выбрать главу

Je la dispono de la Konferenco troviĝis la menciitaj dokumentoj 8C/PRG/3 kaj 8C/PRG/3Add. (kun korektoj de 8C/PRG/3), eldonitaj de la Sekretariato. Aliflanke, la delegitoj ricevis diversajn dokumentojn, publikigitajn de la Centro de Esploro kaj Dokumentado, inter kiuj aparte grava estis la dokumento RDC/4 kun koncizaj informoj pri la Internacia Lingvo kaj pri la kontribuo de la Esperanto-Movado al la celoj kaj idealoj de Unesko. Siavice, ia oosei vanto de UEA, kiu ĉe- estis la Konferencon de la komenco ĝis la fino, povis doni multajn aldonajn informojn rilate detalojn al preskaŭ ĉiuj delegacioj. Aparte gravan rolon havis la Universala Ekspozicio de Esperanto en la Instituto J. Batle y Ordones en la tuja proksimeco de Palacio Legi- slativo. Prof. M. Fernandez-Menendez malfermis la Ekspozicion la 17-an de novembro en la ĉeesto de pli ol 200 invititaj gastoj, inter kiuj troviĝis la reprezentantoj de la Prezidanto de la Nacia Konsilan- taro de Urugvajo Don Andres Martinez-Trueba, la Ministro de Edukado, la Urbestro de Montevideo, pluraj konataj edukistoj de Urugvajo, verkistoj kaj artistoj. Prof. Jean Thomas, tiam Cefo de la Departemento pri Kulturaj Agadoj, kaj L. Elvin, tiam Cefo de la Depar- temento pri Edukado, partoprenis en la nomo de la Sekretariato. Pluraj delegacioj sendis reprezentantojn al la inaŭgura ceremonio, kaj ankaŭ poste unuopaj delegitoj vizitis la Ekspozicion, kiu restis mal- fermita por la delegitoj kaj por la publiko ĝis la 12-a de decembro. Pri ĝi aperis longaj raportoj en la urugvaja gazetaro. C. 400-500 personoj ĉiutage vizitis ĝin, kio superis la nombron de vizitantoj de ĉiuj 8 ekspozicioj pri diversaj temoj, organizitaj de Unesko mem.

Ne estas eble neglekti la rolon de la publika opinio. La urugvaja gazetaro multe skribis pri la Peticio kaj publikigis plurajn artiko- lojn pri la Internacia Lingvo. La radio de Moritevideo faris la samon. Amaso da informoj kaj artikoloj en ligo kun la Peticio aperis ankaŭ en gazetoj kaj periodaĵoj de aliaj landoj. Gazeteltranĉaĵoj alvenadis ĉiutage el ĉiuj partoj de la mondo. Spaco de ĉ. 20-25 kvadrataj metroj estis rezervita por ili en la ekspozicia halo, kaj fine de la Konferenco tiun spacon kovris ĉ. 1.500 eltranĉaĵoj en plej diversaj lingvoj.

Inter la delegitoj, kiuj vizitis la Ekspozicion, troviĝis ankaŭ s-ino Vallarta, membro de la Delegacio de Meksikio. Ŝia entuziasmo kreskis de unu fako al la alia. Jam antaŭ la vizito ŝi estis trastudinta la dokumenton RDC/4 en la hispana. En la Ekspozicio ŝi povis vidi grandan parton de tio, kion ŝi legis en la dokumento. Rezulte de tiu vizito la Meksikia Delegacio, post mallonga kunsido de la 2-a de decembro, decidis proponi tre objektivan kaj realecan Projekton de Rezolucio.

La Komisiono pri Programo kaj Buĝeto (en plua teksto Program- komisiono) pritraktis la aferon la 4-an de decembro, tre malfrue en la vespero. La Sekretario de la Komisiono anoncis la punkton pri la Peticio. Estus normale, ke post tio la parolon ricevu aŭ la dele- gito de Meksikio, aŭ la observanto de UEA, kiu en tiu ĉi kazo re- prezentis la subskribintojn de la Peticio. Kvankam la observanto de UEA tuj levis la manon kaj, fakte, estis informinta la prezidanton de la Komisiono pri sia deziro paroli kaj kelkajn tagojn antaŭe kaj tuj antaŭ la komenciĝo de tiu kunsido, la prezidanto donis la parolon al Prof. Blinkenberg (Danlando). Prof. Blinkenberg lanĉis sen- respondecan atakon kontraŭ Esperanton. Interalie li diris, ke Espe- ranto havas malriĉan vortaron kaj primitivan sintakson, ke en tiu lingvo oni eble povas esprimi la urugvajajn menuojn, sed ke ĝi ne povas servi por la iiteraturo, nek entute por kulturaj ceioj. Sian inter- venon li faris en tre neserioza tono kun la celo provoki ridojn. Li spicis ĝin per kelkaj ,,spritaĵoj", je kiuj povis reagi per ridoj nur kompletaj ignorantoj, kies konoj pri la afero ne estis pli larĝaj, nek pli profundaj, ol tiuj de la profesoro. Ŝajnas ke Prof. Blinkenberg estas unu el la maloftaj, kiuj legis la protokolojn de la siatempa Komisiono pri Intelekta Kunlaborado (v. supre en 22.2.5), ĉar li mon- tris esence identan „konon de faktoj" kaj similan ,,sciencan objek- tivecon". Prof. Blinkenberg, do, eĉ ne estis originala.

En atmosfero de neseriozeco, kreita de Prof. Biinkenberg, la pre- zidanto donis la parolon al observanto de UEA kaj permesis al li paroli nur dum tri minutoj. Tio apenaŭ sufiĉis por diri, ke nenion oni povas diri. Pro la nekultura atako de Prof. Blinkenberg, la observanto de UEA devis en la lasta momento ŝanĝi la enhavon de la planita paroladeto. Li sukcesis restarigi atmosferon de kulturo kaj digno. Prof. Don Clemente Estable, delegito de Urugvajo, forte protestis pro la nedigna kaj malserioza interveno de Prof. Biinkenberg kaj donis plenan apogon al la Meksikia Projekto de Rezolucio. Prof. Sommer- feld (Norvegio) rekonis la valoron de Esperanto kaj ĝian disvastigi- tecon en la mondo. Li deklaris, ke li povus voĉdoni pri ĉiuj punktoj de la Projekto de Rezolucio rilatantaj al faktoj, sed li preferus ellasi la punkton (4), kiu tekstis: „La Generala Konferenco. . . . rekomendas al Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi la uzon de Esperanto en maniero, kiun ili konsideras la plej taŭga". Tial, li diris, li voĉdonos kontraŭ la Rezolucion en ĝia nuna formo. Post tio la prezidanto voĉdonigis la Rezolucion. La rezulto estis: 3 delegacioj (Meksikio, Urugvajo kaj Cinio) voĉdonis por, 23 estis kontraŭ, 19 sin detenis. La propono de Meksikio, do, estis rifuzita. Tutcerte voĉdonis kontraŭ: Svedio, Nor- vegio, Francio, Belgio, Danlando, Nederlando, Svislando, Usono, Britio, Egiptio, Kubo, Grekio. Certe sin detenis Soveta Unio, Pollando, Belorusio, Ukrajno, Hungario, Cefioslovakio kaj Jugoslavio. Ne estas eble diri kiel voĉdonis la aliaj delegacioj. La kontrolo estas mal- facila, ĉar oni voĉdonas per levado de la manoj kaj tio daŭras nur kelkajn sekundojn. Nenie estas eksplicite notataj la delegacioj, kiuj voĉdonas por aŭ kontraŭ iu propono, aŭ sin detenas, krom en kazoj de laŭnoma voĉdonado.

En la fino de tiu kunsido la observanto de UEA parolis ankoraŭ- foje kaj insistis pri tio, ke la Komisiono almenaŭ akceptu la Raporton 8C/PRG/3 de la Sekretariato. Kontraŭis Prof. Nielsen (Danlando), sed apogis D-ro Beeby (Novzelando). La Komisiono akceptis la star- punkton de la observanto de UEA kaj „prenis noton" pri tiu Raporto.

Vendredon, la 10-an de decembro, la Pleno de la Generala Kon- ferenco en la matena kunsido ĉiuvoĉe akceptis la Raporton de la

Prcgramkcmisiono. La raportisto tute ne menciis la malakcepton de la Meksikia Rezolucio, sed nur sciigis, ke la Programkomisiono „prenis noton" de la Raporto 8C/PRG/3.

Pluraj faktoroj kontribuis al la rifuzo ae la Meksikia Projekto de Rezolucio en la kunsido de la Programkomisiono la 4-an de decembro. Unu el ili sendube estis la atmosfero de neseriozeco intence provokita de la dana delegito, verŝajne unika evento en la historio de Unesko. La publika opinio de Urugvajo estis profunde ŝokita. Ciuj gazetoj raportis pri la nekredebla incidento kaj forte kritikis la manieron, laŭ kiu la Programkomisiono traktis la aferon. Unu el la plej fortaj kaj longaj kritikoj aperis en El Debate de la 7-a de decembro. Simile agis ankaŭ alia granda gazeto, Tribuna Popular. Unu post la alia la gazetoj informis la publikon pri la nekultura kaj kontraŭscienca interveno de Prof. Blinkenberg. Grandan indignon elvokis ankaŭ liaj rimarkoj pri la „urugvajaj menuoj". La observanto de UEA estis plurfoje intervjuita. Li ankaŭ faris paroladeton al la vasta publiko pere de unu el la radio-stacioj de Montevideo. Li esprimis kontenton pro la decido koncerne la konsultajn aranĝojn, sed kritike parolis pri la senrespondeca decido de la Programkomisiono. La publika opinio de Urugvajo kaj precipe de Montevideo ekondiĝis. Ciuj simpatioj estis je la flanko de kulturo, de justeco, de Esperanto.

Kompreneble, la dana delegito ne estus povinta atingi sian celon, se la nekutimaj cirkonstancoj ne estus helpintaj lin. E1 72 delegacioj nur 45 ĉeestis la kunsidon de tiu varmega malfrua sabata posttag- mezo, kiam ĉiuj, lacaj pro tuttagaj kunsidoj, senpacience sopiris al semajnfina ripozo. Plue, kun kelkaj esceptoj, eĉ la ĉeestantaj dele- gacioj ne estis reprezentitaj de siaj ĉefoj aŭ aliaj delegitoj kun la necesaj konoj pri la afero, sed de malpli altrangaj oficialuloj, kiuj apenaŭ komprenis pri kio fakte temas kaj, almenaŭ en kelkaj kazoj, eĉ ne konis la oficialan starpunkton de siaj propraj registaroj. Nur tio povas ekspliki, ke, ekzemple, la delegito de Kubo voĉdonis kontraŭ, aŭ ke la delegito de Jugoslavio sin detenis, kvankam Kubo estis oficiale informinta la Sekretariaton, ke „.... nia Registaro ĉiam re- komendis la adopton de Esperanto kiel helpa lingvo", dum la Jugo- slavia Nacia Unesko-Komisiono estis espriminta la opinion, ke Espe- ranto ,,povas faciligi komunikadon inter la popoloj, kiel ankaŭ inter- nacian kompreniĝon", kaj tial sugestis akcepton de rezolucio „laŭ kiu Unesko helpos la estontan progresigon de la Esperanto-Movado".