Выбрать главу

En tia situacio ne estis tre malfacile por la dana delegito diri kion ajn kaj kredigi kian ajn sensencaĵon.

Fine, kiel en la posta korespondado atentigis la observanto de UEA, estis faritaj du gravaj proceduraj eraroj: (i) la prezidanto ne invitis paroli la proponinton de la Projekto de Rezolucio, nek la ob- servanton de UEA kiel reprezentanton de la subskribiritoj, sed donis unue la parolon al la kontraŭanto de la Projekto de Rezolucio; (ii) la deklaro de la norvega delegito, ke li povus voĉdoni jese pri ĉiu punkto kun la escepto de la punkto (4), estis fakte amendo, kiu devis esti prenita en konsideron, sed tio ne okazis.

La subjektiva kaj nescienca traktado de la afero kaŭzis konster- niĝon en ĉiuj respondecaj rondoj ne nur en Unesko mem, sed ankaŭ vaste ekster ĝia kadro. A1 tiu situacio kontribuis ankaŭ multnombraj personaj intervenoj kaj dokumentitaj leteroj de la observanto de UEA, de la prezidanto kaj sekretario de la Urugvaja Esperanto- Societo (Prof. M. Fernandez-Menendez kaj Prof. Victor Luis Cao), kiel ankaŭ de aliaj kunlaborantoj en Montevideo.

En la ŝanĝita atmosfero la delegacio de Meksikio, apogita de Urugvajo kaj de kelkaj aliaj, decidis postuli rekonsideron de la Pro- jekto de Rezolucio en la Pleno. La Projekto de Rezolucio estis amen- dita per ellaso de la punkto (4) konforme al la sugesto de la norvega delegito en la Programkomisiono (v. supre). En la nova teksto la punkto (5) fariĝis punkto (3) kaj punkto (3) fariĝis punkto (4).

La amendita Projekto de Rezolucio estis prezentita en la lasta kun- sido de la Pleno, kiu okazis vendredon, la 10-an de decembro, post- tagmeze. La granda salonego de Palacio Legislativo estis plenŝtopita. Ankaŭ en la galerioj ne troviĝis unusola libera loko. Eminentaj figu- roj de la urugvaja publika vivo, el kiuj multaj estis subskribintaj la Peticion, ĉeestis. Ciuj Ŝtatoj-Membroj estis reprezentitaj kaj la dele- gacioj estis kompletaj. Don Justino Zavala-Muniz, la urugvaja Ministro de Edukado, prezidis. La ĉefo de la delegacio de Meksikio, Prof. Vallarta, legis la amenditan tekston kun profunda graveco kaj digno, eksplikis la amendon kaj prezentis siajn argumentojn. La ĉefo de la delegacio de Svislando, s-ro Bourgeois, kaj la brita delegito, Sir Ben Bowen Thomas, nun apogis la Projekton de Rezolucio. La Prezidanto voĉdonigis la novan tekston kaj la rezulto estis: 30 delegacioj voĉ- donis jese, 5 nee, 17 sin detenis. La aliaj ne voĉdonis. Favore al la rezolucio certe voĉdonis Meksikio, Urugvajo, Svedio, Norvegio, Svis- lando, Nederlando, Luksemburgo, Francio, Brazilo, Britio, Italio, Grekio, Jugoslavio, Cinio, Aŭstrio, Honduraso, Israelo, Novzelando. .. . Kontraŭ la rezolucio certe voĉdonis Danlando, Egiptio kaj Kubo. Certe sin detenis Soveta Unio, Belorusio, Ukrajno, Pollando, Cefio- slovakio kaj Hungario. Ankaŭ tiu ĉi voĉdono okazis per levo de manoj kaj tial ne estis eble establi kun plena certeco kiel voĉdonis la aliaj delegacioj.

La Rezolucio, akceptita de la Pleno de la Generala Konferenco la 10-an de decembro 1954, kiel ĝi aperas en la dokumento Rezolucioj

de la Generala Konferenco de Unesko, Montevideo, 1954[66], tekstas: Rezolucio

IV. 1.4.422 La Generala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Generala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto; IV. 1.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV. 1.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV. 1.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn in- formadi la Generalan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV. 1.4.4224 Komisias la Generalan Direktoron sekvi la kurantan evo- luon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncer- nantaj ambaŭ organizaĵojn.

La rezulton de la voĉdono salutis varma aplaŭdo de la granda pli- multo de la delegacioj kaj, eĉ pli, de la ĉeestantoj en la galerioj. La urugvaja gazetaro kaj radio alportis la novaĵon jam la morgaŭan matenon. La taggazeto Tribuna Popular amplekse informis sub la titolo „Triunfo de Esperanto". En la postaj tagoj praktike ĉiuj ra- diostacioj de la mondo kaj ĉ. 2.000 gazetoj kaj periodaĵoj sciigis pri tiu historia decido de la Generala Konferenco.

22.3.5 Signifo de la Decidoj kaj Iliaj Sekvoj

22.3.5.1 Konsultaj Rilatoj. — En la tempo, kiam estis establitaj la konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA, nome ekde la 8-a de decembro 1954 ĝis 1961, tiuj rilatoj estis nomataj „konsultaj aranĝoj". Organi- zaĵo kun tiaj aranĝoj rajtis sendi, sen speciala invito, observanto(j)n al ĉiu sesio de la Generala Konferenco. Tia organizaĵo povis esti invitita sendi siajn specialistojn al kunvenoj, teknikaj konferencoj aŭ semi- narioj rilatantaj al demandoj, kiuj ĝin interesas. Laŭ la cirkonstancoj, organizaĵo kun konsultaj aranĝoj povis sendi al tiaj kunvenoj kaj konferencoj sian opinion ankaŭ skribe. La aliaj rajtoj de organizaĵoj kun tiaj aranĝoj estis: la rajto ricevi ĉiujn dokumentojn kaj ne- konfidencajn informojn de Unesko; la rajto sendi skribajn raportojn kaj sugestojn pri la programo de Unesko, kion la Generala Direktoro devis diskonigi al la membroj de la Ekzekutiva Komitato, al la Ŝtatoj- Membroj kaj al la Generala Konferenco. Ciuj menciitaj rajtoj kaj privilegioj povis esti resumitaj je la fundamenta rajto esti konsultita en ĉiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de agado de la koncerna organizaĵo. En la kazo de UEA tio praktike signifis la rajton doni sian opinion pri ĉio, kio koncernas la lingvan deman- don en internaciaj rilatoj.

Siavice, asocio kun konsultaj aranĝoj devis helpi, laŭ siaj eblecoj, la efektivigon de la programo de Unesko; inviti tiun organizaĵon sendi sian observanton al la kongresoj kaj konferencoj de la asocio; liveri al Unesko informojn pri siaj agadoj kaj sendi al ĝi siajn publikaĵojn kaj periodaĵojn; doni informojn al Unesko pri ĉiuj ŝanĝoj en la nom- bro de la membraro kaj pri la diversaj funkciuloj; sendi al Unesko ĉiujare raporton pri la menciitaj punktoj.

Kiel vidiĝas el la Raportoj de la Estraro, regule publikigataj en la Jarlibro de la Asocio, UEA ĉiam rigore observis siajn devojn kaj, se necese, energie postulis siajn rajtojn.

En 1960 la Generala Konferenco akceptis novan principaron pri la rilatoj kun neregistaraj organizaĵoj. Laŭ tiu principaro, entenata en la Direktivoj Koncerne la Rilatojn kun Internaciaj Neregistaraj Or- ganizajoj (poste iom amenditaj de la 14-a Sesio en 1966), ĉiuj orga- nizaĵoj, kiuj pli frue havis konsultajn aranĝojn, estis dividitaj je tri kategorioj de konsultaj rilatoj: A, B kaj C. Nur tre limigita nombro da organizaĵoj, ĉefe tiuj kun duonŝtata karaktero aŭ fonditaj de Unesko mem, eniris la kategorion A. La plej gravaj internaciaj orga- nizaĵoj troviĝas nun en la kategorio B, dum la malpii gravaj estas en la kategorio C. La grandega plimulto de internaciaj organizaĵoj troviĝas ekster kia ajn kategorio. Dank' al la efika kunlaborado de UEA kun Unesko ekde 1954, la Ekzekutiva Komitato de Unesko proponis al la Estraro de UEA la kategorion B, kaj la Estraro akceptis la proponon. Tio okazis en 1961 kaj, ekde tiam, UEA plu konservas tiun prestiĝan pozicion en la rilatoj kun Unesko. La kategorio A nun nomiĝas „konsultaj kaj asociiĝintaj rilatoj"; la kategorio B estas tiu de „informaj kaj konsultaj rilatoj"; la kategorio C estas nomata kategorio de „reciproka informado".