Выбрать главу

Konforme al la novaj Direktivoj, la organizaĵoj en kategorio B (informaj kaj konsultaj rilatoj) ricevas ĉiujn dokumentojn de Unesko; devas esti konsultitaj rilate la Programon kaj Buĝeton de Unesko; povas esti invititaj partopreni pere de siaj observantoj en la laboroj de diversaj kunvenoj organizitaj de Unesko; devas esti invititaj parto- preni en la konferencoj de neregistaraj organizaĵoj; devas esti in- vititaj sendi observantojn al la Generala Konferenco kaj ĝiaj komi- sionoj; rajtas, kun la konsento de la koncerna prezidanto, fari deklarojn en la komisionoj, komitatoj kaj aliaj organoj de la Generala Konfereneo; povas, kun la aprobo de la Generala Komitato, alparoli la plenajn kunsidojn de la Generala Konferenco pri demandoj apar- tenantaj al ilia kompetenteco; povas ricevi subvenciojn por siaj publikaĵoj kaj konferencoj; rajtas prezenti skribajn deklarojn al la Generala Direktoro rilate tiujn punktojn de la programo, pri kiuj ili kompetentas, kaj la Generala Direktoro devas komuniki la esencon de tiuj deklaroj al la Ekzekutiva Komitato kaj, se necese, al la Generala Konferenco. Tiuj organizaĵoj havas ankaŭ aliajn rajtojn, sed same tiel adekvatajn devojn. Ekzemple, ili devas kontribui al la realigo de la programo de Unesko, inviti la reprezentantojn de Unesko al siaj kongresoj kaj konferencoj; raporti de tempo al tempo al la Generala Direktoro pri siaj agadoj.

Laŭ la plej lasta dokumento de Unesko (RMO/WS/87) de majo 1973, en kategorio A troviĝas 35 internaciaj organizaĵoj; en kategorio B estas 167 organizaĵoj; ĉiuj aliaj estas en kategorio C (144) aŭ tute ekster kategorio.

La nuna pozicio de UEA estas tre kontentiga kaj ĝi montras an- koraŭfoje, ke la Asocio ĝuas altan prestiĝon kaj ke ĝia laboro estas aprezata de la kompetentaj instancoj de Unesko.

22.3.5.2 Rezolucio de 1954. — Por bone kompreni la signifon de la Rezolucio, estas necese memori, ke Unesko estas interŝtata organizaĵo. Sekve, neniu organo de Unesko povas en kiu ajn formo altrudi siajn decidojn al la ŝtatoj, kiuj ankaŭ sur tiu ĉi kampo de edukado, scienco kaj kulturo estas suverenaj. Tial, se iu ajn iam ajn flegis eĉ nur reveton, ke Unesko povus, ekzemple, devige enkonduki la Internacian Lingvon en la lernejojn, tiu espero estis absolute nereala, ĉar Unesko tute simple ne havas tian povon. La Rezolucion, do, oni devas rigardi en tiu ĉi kadro de konstituciaj kaj faktaj eblecoj de Unesko.

Guste tial la Rezolucio havas unuarangan principan karakteron. Gi ne parolas pri la eventualaj eblecoj por la estonteco, nek ĝi teo- riumas pri la strukturo, kiun devus aŭ ne devus havi instrumento de internacia komunikado, sed ĝi tutsimple rilatas al Esperanto kiel socia fako. Gi rekonas, ke la rezultoj jam atingitaj sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj respondas al la ce^oj kaj idealoj de Unesko. Kaj tiuj celoj kaj idealoj, difinitaj en la Konstitucio kaj Baza Programo de Unesko, estas: defendo de la paco; pli bona kompreniĝo inter la popoloj; respektado de la Homaj Rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; interŝanĝo de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kunlaborado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilaĵoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde....

En la unuaj du punktoj la Rezolucio, do, oficiale rekonas, ke la rezultoj atingitaj per Esperanto kontribuis kaj kontribuas al la realigo de ĉiuj menciitaj esencaj kondiĉoj kondukantaj al pli granda unueco de la homaro kun samtempa respekto de la diferencoj. La lastaj du punktoj de la Rezolucio estas nur logika sekvo de la prin- cipa rekono, entenata en la unuaj du punktoj.

Per la Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 estas por la unua fojo oficiale agnoskita la eduka, scienca kaj kultura valoro de la Internacia Lingvo. Tial, per si mem, ĝi signifas fortan rekomendon. En tio konsistas ĝiaj graveco kaj principa signifo. 22.3.5.3 Kelkaj Sekvoj. — La Rezolucio kaj la decido pri la kon- sultaj rilatoj, per si mem tre valoraj, havis ankaŭ multajn flank- efikojn kaj postajn sekvojn.

La ĉefa flankefiko de ambaŭ decidoj, kiel ankaŭ de la tuta agado en ligo kun la Peticio, estis la amasa informado pri la Internacia Lingvo. Oni konsideru, ke ne nur preskaŭ 900.000 unuopuloj, in- kluzive elstarajn personecojn de la publika vivo, kaj kvincento da organizaĵoj kun multmiliona membraro estis rekte kontaktitaj, sed ankaŭ la fakton, ke inter 1950 kaj 1955 miloj da artikoloj kaj sciigoj aperis en la monda gazetaro, dum aliajn centojn da informoj dis- aŭdigis diversaj radio-stacioj. Ankaŭ en la postaj jaroj la Rezolueio estis kaj plu estas ofte menciata en artikoloj, prelegoj kaj aliaj kun- tekstoj. Dank' al la Peticio kaj la du decidoj, multaj milionoj da personoj ricevis informojn pri la Internacia Lingvo.

La Rezolucio sendube estis unu el la faktoroj, kiuj helpis la restarigon de la Esperanto-Movado en kelkaj landoj, en kiuj ĝis 1955 agado por Esperanto estis aŭ malebla aŭ grave malhelpata.

Unu el la rektaj rezultoj de la Rezolucio estis la decido de la Ekzekutiva Komitato de Unesko de la 15-a de novembro 1959, per kiu D-ro L. L. Zamenhof estis deklarita unu el la „grandaj personecoj de la Homaro". Efektive, en 1959 la 100-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estis solene memorigita en ĉiuj partoj de la mondo sub aŭspicio de multnombra kaj tre eminenta Internacia Patrona Komitato.

Pro la konsultaj rilatoj kun Unesko la Asocio povis akiri la pozicion de „konsultiĝoj" kun UN. En New York la lokaj reprezen- tantoj ĉe la Sekretariato de UN faris kaj plu faras ne nur grandan, sed ankaŭ tre utilan laboron. Preskaŭ ĉiusemajne ili ĉeestas la kun- sidojn de NROj en la Sekretariato kaj ofte intervenas en ligo kun demandoj rekte aŭ nerekte tuŝantaj la lingvan demandon. Aliflanke, en Parizo la lokaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko havas rektajn kontaktojn kun la Sekretariato, partoprenas la sesiojn de la Generala Konferenco, la kunvenojn de NROj kaj de iliaj laborgrupoj, donas abundan helpon al evoluigo de la eksteraj rilatoj de UEA. En Londono la reprezentanto de UEA kontaktas kun trideko da NROj situantaj tie. Rezulte de tiuj multjaraj agadoj, pri kiuj regule aperas informoj en la Estraraj Raportoj de UEA, establiĝis diversaspektaj rilatoj ankaŭ kun multaj NROj. CED sendas al la Sekretariatoj de Unesko kaj UN, kiel ankaŭ al la Naciaj Unesko-Komisionoj, siajn dokumen- tojn, dum UEA regule komentas pri la programoj kaj buĝetoj de Unesko, kaj ofte intervenas en aferoj rilatantaj al lingvaj demandoj kaj aliaj celoj de la Asocio.

Estas menciinde, ke en 1957 kaj Unesko kaj UN eldonis siajn afi- ŝojn kun teksto en Esperanto. En la kadro de la konsultaj rilatoj estis lanĉita la Serio Oriento-Okcidento, kiu riĉigis la tradukan literaturon en Esperanto per rimarkindaj verkoj. En 1962 UEA eldonis, kun la financa helpo de Unesko, la verketon Oriento kaj Okcidento al reciproka kompreno? de Georges Fradier en traduko de C. D. A. Capp.

UEA partoprenis en ĉiuj grandaj kampanjoj de UN kaj Unesko, kiuj rilatis al tiu aŭ alia aspekto de ĝiaj celoj, ĉiufoje laŭ propra speciala laborplano kun emfazo je la lingva obstaklo kaj la rolo de Esperanto. Ekzemple, en 1965, okaze de la Jaro de Internacia Kun- laboro (JIK), la baza ideo estis, ke por realigi amasan internacian kunlaboradon necesas solvi la lingvan problemon per ĝeneraligo de la uzo de Esperanto en internaciaj rilatoj. La granda, tutmonda kam- panjo de UEA rezultigis la Proponon al UN, pri kio aperas kelkaj detaloj en la sekvanta sekcio. En 1968 UEA grave kontribuis al la Jaro de Homaj Rajtoj (JHR). En sia agado ĝi dediĉis apartan atenton al la rekonita, sed neglektata rajto je lingva egaleco kaj, kunlige, al multnombraj formoj de lingva diskriminacio. Gia starpunkto vaste penetris en la mondon kaj fariĝis parto de la ĝenerala lukto kontraŭ kiun ajn formon de diskriminacio. En la Internacia Jaro de Edukado (1970) UEA diskonigis la edukan signifon de la Internacia Lingvo ĝenerale, sed kun emfazo je la eduka valoro de Esperanto-instruado en lernejoj. Jam en 1971, okaze de la Internacia Jaro de la Libro (1972), UEA intensigis la propagandon de la Esperanta literaturo kaj atingis kontentigajn rezultojn: en 1971 la aĉetado de Esperantaj libroj kreskis je ĉ. 50°/o kompare kun 1970, kaj en 1972 je pliaj 5n/o kompare kun la antaŭa jaro.