Выбрать главу

Inter la individuaj subskribintoj troviĝas Franz Jonas, Federacia Prezidento de Aŭstrio; Georgij Kuliŝev, Vicprezidanto de la Prezidio de la Bulgara Nacia Asembleo; Prof. D-ro Gyula Ortutay, membro de la Prezidio de Hungara Popola Respubliko, akademiano; Sandor Barcs, membro de la Prezidio de Hungara Popola Respubliko, Prezi- danto de la Asocio de Hungaraj Ĵurnalistoj, Vic-Prezidanto de la Eŭropa Futbala Asocio (UEFA); Victor Leemans, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento; Jacques Vendroux, Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento; Prof. D-ro Hans Furler, Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento; Achille Van Acker, Prezidanto de la Belga Cambro de Deputitoj; Andre Meric, Vicprezidanto de la Franca Senato; Generalo Kyoungsoon Chang, Vicprezidanto de la Korea Parlamento; D-ro Alberto M. Rosselli, Vicprezidanto de la Urugvaja Cambro de Depu- titoj; J. O. Krag, Ĉefministro de Danlando; Bjarni Benediktsson, Cef- ministro de Islando; Per Borten, Cefministro de Norvegio; Guy Mollet, antaŭa Cefministro de Francio; D-ro W. Drees, antaŭa Cefministro de Nederlando; Prof. Walter Hallstein, Prezidanto de la Komisiono de la Eŭropa Ekonomia Komunaĵo; Frangois Mitterrand, Prezidanto de la franca Unuiĝo Demokrata kaj Socialista de la Rezisto; Suehiro Niŝio, Prezidanto de la japana Demokrata Socialista Partio; Prof. D-ro Jaroslav Heyrovsky, Nobel-Premiito kaj Membro de Cehoslovaka Akademio de Sciencoj; Prof. Jukaŭa hideki, Nobel-Premiito pri fiziko, Japanio; Prof. Paavo Ravila, membro de la Akademio de Finnlando; Jean Rostand, membro de la Franca Akademio; Prof. D-ro Rinĉen, membro de la Scienca Akademio de Mongolio; Upton Sinclair, verkisto, Usono; Kiril, Patriarko de la Bulgara Ortodoksa Eklezio; Kardinalo Barbieri, Cefepiskopo de Montevideo, Urugvajo.... (Kom- preneble, ĉiuj menciitaj funkcioj de la subskribintoj rilatas al la tempo kiam ili subskribis la Proponon).

Inter la organizaĵoj, kiuj per siaj subskriboj apogis la Proponon, estu menciitaj nur kelkaj (parenteze estas indikita la membronombro de ĉiu el la organizaĵoj): Internacia Federacio de Kristanaj Sindikatoj de Teksaj kaj Vestaĵaj Laboristoj, Belgio (460.000); Internacia Pro- fesia Sekretariejo de Instruistoj, Belgio (286.000); Internacia Unuiĝo de Nutraĵ- kaj Hotel-Industriaj Laboristoj, Bulgario (12 milionoj); Internacia Federacio de Artistaj kaj Intelektaj Societoj de Fervojistoj, Francio (500.000); Universala Homama Asocio, Japanio (300.000); Monda Federacio por Protekto de Bestoj, Belgio (1,500.000); Internacio de Naturamikoj, Svislando (300.000); Socialdemokrata Partio de Germa- nio (700.000); Socialista Unuiĝo de la Laborpopolo de Makedonio, Jugoslavio (620.000); Partio de Laboro, Nederlando (150.000); Sindikato de Fervojistoj de Aŭstrio (120.C00); Ĝenerala Sindikato Force Ouvriere, Francio (unu miliono); Industria Sindikato Metalo, Ger- manio (du milionoj); Urugvaja Federacio de Instruistoj (6.000); Unuiĝo de Ligoj por Edukado de Infanoj en Jugoslavio (400.000); Religia Organizaĵo Oomoto, Japanio (275.000); Laborista Federacio de Junu- laraj Organizaĵoj de la Meksikia Respubliko (200.000); Dana Sporta Unuiĝo (unu miliono); Turisma Klubo de Francio (500.000); Argentina Federacio de Elektro-Kooperativoj (530.000)....

22.4.3 Transdono al la Sekretariato de UN

Pliaj ampleksaj preparlaboroj estis necesaj en ligo kun la trans- dono de la Propono al la Sekretariato de UN en New York. Ili rilatis al verkado de aparta Memorando kaj ĝia traduko en kvar naciajn hngvojn; ordigo de aldonotaj dokumentoj; fotokopiado de la ĉefaj subskriboj; finnombrado de la subskriboj de unuopuloj kaj de organi- zaĵoj; kunordigo de la laboro inter la centraj organoj de la Asocio kaj la Esperanta Informcentro en New York; artikoloj kaj komunikoj por la gazetaro.

La tuta materialo rilate la Proponon estis ordigita kaj klasigita en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam, tiel ke oni povis kaj plu povas facile kontroli ĉiun unuopan subskribon ĉu de individuo ĉu de organizaĵo. Pro la amplekso kaj pezo de la materialo Ia Sekreta- riato de UN esprimis la deziron akcepti la Proponon nur kun preciza resumo de ĉiuj subskriboj laŭ la 12 kategorioj (v. supre en 22.4.2) kaj kun apartaj listoj de la plej elstaraj individuaj subskribintoj kaj de la plej gravaj organizaĵoj.

Delegacio de UEA, aganta en tiu ĉi kazo en la nomo de ĉiuj sub- skribintoj, transdonis la Proponon al la Sekretariato de UN la 6-an de oktobro 1966. La delegacio konsistis el jenaj 7 personoj: Prof. D-ro Ivo Lapenna, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio; f-ino Ma- rianne Vermaas, direktorino de la C.O. de UEA en Rotterdam; Eskil Svane, sekretario en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Danlando, kaj membro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado en Londono; Francis E. Helmuth, inĝeniero, prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko; Mark Starr, eksperto pri laborista edukado, kun- laborinto en usonaj ŝtataj komitatoj pri laborista edukado kaj en la Internacia Organizaĵo de Laboro, prezidanto de la Esperanta Inform- centro en New York; John Lewine, membro de la Konsulta Komitato por Fremdaj Lingvoj en la Departemento de Edukado de New York, prezidanto de la Esperanto-societo en New York; Alexander Schwartz, tradukisto en la traduka servo de la Sekretariato de UN, prezidanto de la Esperanto-Klubo en la Sekretariato de UN kaj reprezentanto de la junularo sekcio de UEA. Laŭ sia konsisto la delegacio reflektis ĉiujn tavolojn de la vasta strukturo de UEA: ekde la centraj organoj de la Asocio ĝis la Esperanto-Klubo en la Sekretariato de UN.

La delegacion akceptis s-ro Chakravarthi V. Narasimhan, Vic- sekretario kaj Cefo de Kabineto de la Generala Sekretario U Thant. La prezidanto de la delegacio eksplikis parole la kontribuon de UEA al la Jaro de Internacia Kunlaboro, la lingvan situacion en la mondo kaj la esencan celon de la Propono. Samtempe al s-ro Narasimhan estis transdonitaj la sekvantaj dokumentoj: listo de la membroj de la delegacio; listo de ĉiuj transdonitaj dokumentoj; 300 fotokopioj, lukse binditaj en formo de du grandaj ledaj dosieroj, entenantaj ĉ. 1.500 subskribojn de la plej eminentaj unuopuloj kaj de la plej gravaj organizaĵoj; listo de la menciitaj individuaj kaj kolektivaj subskribintoj; statistika resumo pri ĉiuj subskribintoj laŭ la stato komence de oktobro; presita Memorando en la lingvoj angla, franca, hispana, rusa kaj Esperanto, inkluzive la tekston de la Propono; doku-

Nov-Jorko la 6an de oktobro 1966: Prof. D-ro Ivo Lapenna transdonas la Proponon al Unuiĝintaj Nacioj al la Vicsekretario de UN s-ro C.V. Narasimhan (maldckstre). Dekstre staras f-ino M.H. Vermaas, kaj en la fono s-ro M. Starr.

mentoj de CED I/VII/4, I/VII/5, C/III/9, C/III/10, en kiuj troviĝas la Laborplano de UEA por JIK, la Raporto pri la kontribuo de la Espe- ranto-Movado al JIK, Raportoj pri la Rilatoj inter UEA kaj Unesko en la periodoj 1958-1963 kaj 1964-1965; Rezolucio pri Edukado ai Internacia Kompreniĝo kaj Kunlaboro, akceptita de la Dua Lerneja Konferenco en Graz, en julio 1966. A1 la Memorando mem estis al- donitaj la dokumentoj de CED A/II/1 La Lingva Problemo en In- ternaciaj Rilatoj, CED/7 Bazaj Faktoj pri la Internacia Lingvo Es- peranto, B/I/2 La Eduka Valoro de la Esperanto-Instruado en la Lernejoj, ĉio aŭ en la angla, franca kaj hispana, aŭ nur en la angla.

La delegacio prezentis al s-ro Narasimhan persone, ĉar li estas Hindo, la verkon Malsata ŝtono de R. Tagore, kiu aperis kiel la unua publikaĵo en la Serio de UEA Oriento-Okcidento. Plue, la de- legacio transdonis en du ekzempleroj la verkojn Dia Komedio de Dante, Zamenhof — Creator of Esperanto de M. Boulton kaj Me- morlibro pri la Zamenhof-Jaro. Unu kompleto de la tri verkoj estis por s-ro Narasimhan kaj la alia por U Thant.