Выбрать главу

La prezidanto de la delegacio atentigis la Vicsekretarion, ke tre verŝajne tio ĉi estas la plej amasa kaj rimarkinda propono iam ajn prezentita al internacia instanco surbaze de privata iniciato, kaj esprimis la esperon, ke Unuiĝintaj Nacioj plej atente konsideros la Proponon. La Vicsekretario konsentis pri la graveco de la lingva pro- blemo, promesis publikigi koncizan komunikon por la gazetaro kaj, se iel eble, informi jam dum tiu Sesio de la Generala Asembleo la delegaciojn de la Ŝtatoj-Membroj pri la transdono de la Propono. Efektive, la Sekretariato publikigis la informon por la gazetaro, kaj tiu informo aperis en diversaj gazetoj, sed ĝi ne informis la delega- ciojn pri la transdono de la Propono.

La saman tagon de la transdono, nome la 6-an de oktobro, la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam sendis la Memorandon kun la aldonoj al ĉiuj Ŝtatoj-Membroj pere de iliaj respektivaj ambasadoj en Hago, Londono, Parizo, Bruselo aŭ Bonn, kun akompana letero en la lingvoj angla, franca, nederlanda kaj germana. Krome, UEA sendis la saman Memorandon ankaŭ al ĉiuj delegacioj de la Ŝtatoj- Membroj en New York. Tiamaniere UEA mem faris tion, kion kon- forme al la Carto de UN kaj al la Interna Regularo de la Generala Asembleo, povis kaj devis fari la Generala Sekretario de UN, respek- tive la aparato de lia Sekretariato, sed kion li fakte ne faris.

22.4.4 Memorando al UN kaj Ŝtatoj-Membroj

La Memorando, menciita en la antaŭa sekcio, estis adresita al Unuiĝintaj Nacioj kaj al Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj. Por ĝi Universala Esperanto-Asocio celis ,,prezenti kelkajn esencajn faktojn, interpreti la dezirojn de la subskribintoj kaj formuli sian starpunk- ton" rilate la Proponon kaj entute koncerne la lingvan problemon en la mondo. Pro la aktualeco de sia enhavo la Memorando meritas apartan konsideron.

La Memorando konsistas el ses mallongaj partoj. La unuaj du partoj koncernas la kontribuon de UEA al JIK kaj kelkajn teknikajn detalojn pri la Propono, jam prezentitajn en la antaŭaj sekcioj de tiu ĉi ĉapitro. En la tria parto estas pritraktita la kvintesenco de la lingva problemo. Gi tekstas laŭvorte:

En la nuna epoko de giganta teknika progreso kaj ĉiurilata inter- dependeco de la mondo, la internaciaj kontaktoj ĉesis esti privilegio de malmultaj kaj fariĝis rajto de la vastaj popolamasoj. La lingvo- diverseco transformiĝis el simpla ĝeno por kelkaj en gravan inter- nacian problemon por ĉiuj. En tiaj kondiĉoj la lingvaj baroj prezen- tiĝas kiel la ĉefa obstaklo al adekvata internacia komunikado sur ĉiuj kampoj, inkluzive la personajn rilatojn de ordinaraj homoj, kio siavice malhelpas aŭ ofte eĉ malebligas la plenan utiligon de sciencaj atingoj, la ampleksigon de kulturaj interŝanĝoj kaj la pluan evoluigon de internacia kompreniĝo.

Estas konata la fakto, ke la lernado de diversaj fremdaj naciaj lingvoj — malgraŭ la grandaj fortostreĉoj, tempo kaj materiaj rimedoj dediĉitaj al tiu celo — donas nur tre modestajn rezultojn (kutime eĉ ne pasivan lingvoscion) kaj en ĉiu okazo neniel sukcesis solvi la kompleksan kaj daŭre akriĝantan lingvan problemon en ĝia tuteco, nome en ĉiuj sferoj de la nuntempa internacia vivo en mondaj kadroj. La sistemo de oficialaj kaj t.n. laboraj lingvoj — ĉiam pli mult- nombraj kaj ne ĉiam la samaj — en diversaj registaraj kaj ne- registaraj internaciaj organizaĵoj ne nur ne solvas kontentige la de- mandon eĉ por la limigitaj bezonoj de la koncernaj organizaĵoj, sed ankaŭ kontraŭas la principon de egaleco de ĉiuj nacioj, grandaj kaj malgrandaj. Tial la adopto de la neŭtrala Internacia Lingvo (Espe- ranto) konforme al la Propono respondas al la bezonoj de la moderna homo en la kosma erao kaj prezentas la solo racian, justan kaj radi- kalan solvon de tiu ĉi problemo en ĉiuj ĝiaj aspektoj: pure teknike- lingva, socia, psikologia, politika kaj ekonomia. Informoj pri la lingva problemo en la nuntempaj internaciaj rilatoj troviĝas en la Dok. A/II/1 aldonita sub B.

En la kvara parto estas prezentitaj bazaj faktoj pri Esperanto. Tiun parton apogis plia dokumento de CED, aldonita al la Memorando (CED/7), kiu entenas faktojn pri la formiĝo, strukturo, literaturo kaj ĉefaj aplikoj de la lingvo. La dokumento estis eldonita en la lingvoj angla, franca kaj hispana. Poste ĝi aperis en multaj aliaj lingvoj: ĝis aprilo 1973 entute 17 eldonoj en Esperanto kaj en 12 naciaj lingvoj, en pluraj dekmiloj da ekzempleroj.

La kvina parto rilatas al naciaj lingvoj kaj Esperanto. Jen ĝia teksto:

La proponita solvo de la lingva problemo en la mondo per la neŭtrala Esperanto neniel eelas malgravigi la scion de fremdaj naciaj lingvoj, nek ĝi estas direktita kontraŭ la libervolan lernadon de tiuj lingvoj en kiu ajn senco. La ĝeneraliĝo de la Internacia Lingvo en la internaciaj rilatoj ne malhelpus, ke ĉiu nacio, depende de sia geo- politika pozicio kaj de siaj konkretaj bezonoj, dediĉu laŭ sia bontrovo al tiu aŭ alia fremda nacia lingvo apartan atenton en siaj lernejoj kaj ebligu al personoj kun speciala talento por lingvoj ellerni laŭdezire kiun ajn alian lingvon. Eĉ tiurilate la scio de Esperanto povas nur helpi, kiel evidentigis la enketo farita de la Centro de Esploro kaj Doku- mentado en 1964.

La enketo havis la celon establi la kulturan kaj edukan valoron de instruado de Esperanto en la lernejoj. Gi montris, ke la lernado de la Internacia Lingvo donas multe pli kontentigajn rezultojn ol la lernado de la fremdaj naciaj lingvoj kaj ke, krome, la lernado de Esperanto (a) helpas al pli bona kompreno de la propra nacia lingvo, (b) faciligas la lernadon de fremdaj naciaj lingvoj, (c) kontribuas al pli efika lernado de pluraj aliaj objektoj, precipe de geografio kaj historio, (d) havas grandan valoron por kiu ajn formo de edukado al internacia kompreniĝo. Detaloj pri la enketo kaj analizo de ĝiaj rezultoj troviĝas en Dok.B/I/2 aldonita sub D/. Pli vasta enketo kaj pli profunda studo de tiu demando povus esti entreprenita de UN aŭ sub ĝiaj aŭspicioj. Generala enkonduko de Esperanto en la lernejojn ne nur ne signifus plian ŝarĝon de la instruprogramoj, sed, male, liber- igus kaj tempon kaj energiojn por la urĝe necesa vastigo de in- struado de aliaj objektoj por ĉiuj, inkluzive la fremdajn naciajn lin- gvojn por tiuj, kiuj efektive havas kaj talenton kaj inklinon por la lingvolernado.

La Memorando finiĝas per jena konkluda rimarko:

En la nomo de ĉiuj subskribintoj kaj en sia propra UEA petas la Generalan Sekretarion de UN entrepreni la necesajn paŝojn por doni sekvon al la Propono, kaj la Registarojn de Ŝtatoj-Membroj apogi ĝian progresivan realigon. UEA deklaras sin preta liveri ĉiujn aldonajn infor- mojn, kiuj povas helpi al plia klarigo de kiu ajn aspekto de la lingva problemo kaj de la solvo, kiun prezentas la Internacia Lingvo. Se mon- triĝos, ke estas necese studi la tutan problemon en aparta komisiono antaŭ ol fari la finan decidon, UEA insistas, ke en tiu komisiono troviĝu kiel egalrajtaj membroj almenaŭ kelkaj alte kvalifikitaj spe- cialistoj pri lingvoscienco, pedagogio, internaciaj rilatoj, eventuale aliaj branĉoj, kiuj krom tio plene regas la Internacian Lingvon. Iliajn nomojn UEA komunikos en kiu ajn momento.

La radikala kaj definitiva solvo de la lingva problemo en la senco de la Propono — la plej impona iam prezentita al internacia instanco — estos unu el la plej gravaj kaj plej signifaj pozitivaj eventoj en la tuta kultura historio de la homaro kaj malfermos novajn perspek- tivojn por multe pli vasta kaj pli profunda interpopola kunlaborado sur ĉiuj kampoj, internacia kompreniĝo, progreso kaj paco. Ne mal- utilante al kiu ajn, ĝi prezentas senfinajn avantaĝojn por ĉiuj indi- viduoj, ĉiuj nacioj, ĉiuj rasoj, por la homaro kiel tuto.