Выбрать главу

En 1973 la starpunkto de UEA estas sama, kiel en 1966, kiam la Estraro subskribis la Memorandon. Pro la plua komplikiĝo de la lingva problemo, la argumentoj de la Memorando validas eĉ pli ol en 1966.

22.4.5 Sekvoj kaj Signifo

Per sia komuniko al la gazetaro de la 7-a de oktobro 1966, n-ro 3312, la Sekretariato mallonge informis pri la transdono de la Propono. Responde al la letero de la delegacio de UEA de la 10-a de oktobro rilate la promeson, faritan dum la ceremonio de la transdono, ke la Propono estos komunikita al la delegacioj, s-ro C. V. Narasimhan, en sia funkcio de Cefo de Kabineto, skribis la 13-an de oktobro: „Post atenta konsidero mi trovas, ke tio ne estas ebla. La Raporto de la Komitato por JIK estis cirkuligita al la Registaroj antaŭ 6 monatoj (Dok. A/6627 de la 31-a de marto 1966). Car tio ĉi estas Raporto de la Komitato por JIK, ĉia ajn aldono devus esti aprobita de la Komitato, kiu, praktike, ne plu ekzistas. La sola materialo, kiun ni eldonas kiel aldonojn, estas la respondoj de la Ŝtatoj-Membroj". En la letero li plu asertas, ke „ĉia ajn propono por la studo de la ebleco uzi Esperanton kiel internacian lingvon devos veni de iu Membro-Registaro".

La letero de la Cefo de Kabineto enhavas malĝustaĵojn eĉ sen- konsidere al la fakto, ke la Propono rilatas al io alia ol li asertis, kiel ankaŭ al la erara formulo „Membro-Registaro" anstataŭ Regis- taro de Ŝtato-Membro, kio al Cefo de Kabineto de la Generala Sekretario de UN devus ne okazi. En longa letero de la 22-a de ok- tobro 1966 al s-ro C. V. Narasimhan, la prezidanto de UEA skribis interalie:

Mi ne povas kaŝi mian grandan surprizon kaj seniluziiĝon pri la enhavo de via letero koncerne la eblecon informi la Ŝtatojn-Membrojn pri la Propono. Laŭ mia scio, punkto 24 ,,Raporto de la Komitato por la Jaro de Internacia Kunlaboro" ankoraŭ ne estas pritraktita en la Pleno de la Generala Asembleo. Tial, nenio fakte malhelpas aldonon pri la Propono al la Raporto koncerne tiun punkton, precipe se oni konsideras la fakton, ke nia organizaĵo tre aktive partoprenis en JIK je la invito de la Sekretariato mem. Mi estas eĉ pli surprizita, ĉar mi scias ke ordinaraj leteroj kaj rezolucioj de aliaj NROj estis komu- nikitaj al la Ĝenerala Asembleo (vidu, ekzemple, A/INF/117 de la 15-a de oktobro 1966). En nia kazo ne temas pri nura letero aŭ rezo- lucio, sed pri Propono subskribita de preskaŭ unu miliono da indivi- duoj kaj iom malpli ol 4.000 organizaĵoj. Tial la rifuzo informi la

Generalan Asembleon pri tiu ĉi Propono — la plej impresa iam ajn prezentita al internacia instanco surbaze de privata iniciato — ne povas esti komprenata alimaniere ol kiel klara diskriminacio, kaj tial plene nekomprenebla....

En la fino de via letero vi asertas, ke „ĉia ajn propono por la studo de la ebleco uzi Esperanton kiel internacian lingvon devos veni de iu Membro-Registaro". Mi ne opinias, ke, konforme al la Carto kaj la Procedura Regularo de la Generala Asembleo, ĉiuj proponoj necese devas esti faritaj de la Registaroj de Ŝtatoj-Membroj, ĉar la Generala Sekretario havas tiurilate tre vastajn povojn. Tamen, en la nuna momento mi ne petas, ke la Sekretariato metu la demandon en la tagordon de la Generala Asembleo, sed mi devas insisti ne nur en la nomo de UEA, sed ankaŭ en tiu de ĉiuj subskribintoj de la Propono, ke la Sekretariato informu la Registarojn de la Ŝtatoj-Membroj pri la Propono, kiu estis oficiale prezentita al vi kaj akceptita de vi. Pretere dirite, kiel povas kiu ajn el la Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj proponi la enmeton de tiu ĉi punkto en la tagordon de iu estonta Sesio de la Generala Asembleo, se la Statoj-Membroj eĉ ne scias kion ajn pri la prezento de la Propono?

La Cefo de Kabineto respondis per sia letero de la 27-a de oktobro. Li restis je sia starpunkto kaj diris, ke li havas ,,nenion por aldoni al sia antaŭa letero". Tamen, li ne donis unusolan kontraŭargumenton. Sekve, la prezidanto de la Asocio skribis plian leteron la 20-an de decembro 1966, al kiu, aldone, estis koncize prezentita la evoluo de la rilatoj inter UEA kaj UN. Koncerne la aserton, ke la Komitato por JIK ne plu ekzistis, en la letero estis dirite:

Ni deziras, tamen, emfazi, ke, kvankam la Propono estis farita „okaze de la Jaro de Internacia Kunlaboro", ĝi ne estas adresita al la Komi- tato por JIK, sed al Unuiĝintaj Nacioj. La sugesto, ke la Propono povus esti komunikita per aldono al la Raporto de la Komitato por JIK estis via propra kaj, okaze de la transdono, nia delegacio akcep- tis ĝin kiel unu el la eblaj vojoj, kvankam ne la plej taŭga, por in- formi la Ŝtatojn-Membrojn.

En la sama letero de la 20-a de decembro estis proponitaj pluraj eblaj solvoj: (i) ke la Generala Sekretario, konforme al la Regulo 13 (g) de la Procedura Regularo de la Generala Asembleo, metu la Proponon en la tagordon en unu el la sekvaj sesioj de la Generala Asembleo; (ii) ke la Sekretariato de UN transdonu la Proponon al Unesko, se la Generala Sekretario opinias, ke tiu organizaĵo estas pli taŭga por trakti la aferon; (iii) ke la Sekretariato informu la Ŝtatojn-Membrojn pri la fakto, ke ĝi formale akceptis la Proponon, kio ebligus al la Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj iniciati plian agon; (iv) se neniu el la supraj sugestoj estas akceptebla por la Sekretariato, ke ĝi informu kian alian solvon ĝi proponas.

Per sia letero de la 28-a de decembro la Ĉefo de Kabineto sciigis, ke li respondos al la diversaj sugestoj „post kiam mi estos diskutinta tiujn sugestojn kun miaj kolegoj, el kiuj nuntempe multaj liber- tempas". En la letero de la 20-a de januaro 1967 s-ro C. V. Narisimhan informis: „Mi nun ricevis la opiniojn de miaj kolegoj kaj mi bedaŭras diri, ke, pro nombro da diversaj kaŭzoj, ne estas eble realigi kiun ajn el viaj diversaj sugestoj".

La plua korespondado inter UEA kaj la Sekretariato, kiel ankaŭ multnombraj leteroj de subskribintoj al UN, ne donis pli pozitivan rezulton. E1 la letero de s-ro Narasimhan de la 20-a de januaro 1967 klare sekvas, ke grupo da „kolegoj" en la Sekretariato mem blokis la Proponon kontraŭe al la Carto kaj al la Procedura Regularo de UN en ligo kun la senduba fakto, ke la Propono ne estis adresita al la Sekretariato, en kiu kazo ĝi eble rajtus agi tiel, sed al Unuiĝintaj Nacioj pere de la Sekretariato.

La sinteno de la Sekretariato kaŭzis grandan malkontenton inter multaj subskribintoj kaj profundan indignon en la tuta Esperanto- Movado.

En tiaj cirkonstancoj la 52-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Rotterdam de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1967, ĉiuvoĉe akceptis Rezolucion pri la sinteno de la Sekretariato. En la Rezolucio la Kongreso esprimis dankon al la Estraro de UEA pro la laboro farita en ligo kun la Propono kaj al la delegacio de la Asocio, kiu transdonis ĝin al la Sekretariato de UN. La Kongreso ankaŭ plene aprobis la sugestojn de la prezidanto de UEA, faritajn en pluraj leteroj al la Sekretariato de UN. En la cetera parto de la Rezolucio troviĝas jenaj partoj:

La Kongreso konsideras la neklarigitan rifuzon de la Sekretariato komuniki la Proponon al la Ŝtatoj-Membroj, aŭ meti ĝin en la tag- ordon de la Generala Asembleo, aŭ transdoni ĝin al Unesko, aŭ fari kiun ajn alian paŝon, kiel kontraŭan al la spirito de la Carto kaj kiel maloportunan por la interesoj kaj prestiĝo de UN. Gi opinias, ke la Sekretariato ne estas kompetenta decidi pri la sorto de Propono direktita ne al la Sekretariato mem, sed al UN.