Выбрать главу

La fakto, ke la Propono ne estas menciita en kiu ajn oficiala pu- blikaĵo de UN, povas esti interpretita nur kiel intenca prisilentado de ĉi tiu amaspropono, kiu.... prezentiĝas kiel unika laŭ sia enhavo kaj plej granda laŭ la nombro de subskriboj iam ajn adresita en la kultura historio de la homaro al internacia instanco surbaze de pri- vata iniciato.

La Kongreso esprimas sian firman konvinkon, ke unu el la funda- mentaj Homaj Rajtoj, rekonita de ĉiuj civilizitaj nacioj, estas la rajto proponi/peticii, kio inkluzivas la rajton ricevi respondon.

Laŭ la komisio de la Kongreso, la Estraro komunikis la kompletan tekston de la Rezolucio al la Generala Sekretario de UN, dum CED eldonis ĝin kiel Dok. A/VI/14 kaj sendis ankaŭ al Unesko, al Naciaj Unesko-Komisionoj kaj aliaj instancoj. Giaj ĉefaj punktoj aperis en la plej gravaj nederlandaj taggazetoj. Pri ĝi raportis la telegraf- agentejoj AP kaj ANP. Artikoloj kaj informoj estis publikigitaj en multaj gazetoj kaj periodaĵoj de aliaj landoj.

Necesas aldoni, ke la Estraro de UEA intencis entrepreni novan grandan kampanjon en ligo kun la sinteno de la Sekretariato de UN kaj surbaze de la Rezolucio de la UK en Rotterdam. En tiu tempo ankoraŭ ne estis findecidita la t.n. Skandinavia Propono al Unesko. Temas pri tio, ke Danlando, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio estis prezentintaj al la Generala Konferenco de Unesko proponon, ke la „Generala Direktoro antaŭvidu la necesajn financajn rimedojn en la Projekto de la Programo kaj Buĝeto por 1969-70 kun la celo establi internacian Komisionon, konsistantan el pedagogiaj, lingvo- sciencaj kaj teknikaj ekspertoj, por objektive konsideri en kiuj sferoj ekzistas bezono por internacia lingvo kaj por esplori la eblecojn havigi rimedojn de komunikado por kontentigi tiujn bezonojn". Tiu propono kaj pluraj aliaj rilatantaj al la estonta programo de Unesko ne povis esti pritraktitaj de la 14-a Sesio de Unesko fine de 1966. Oni do atendis, ke la sekva Sesio, okazonta en 1968, okupiĝos pri la afero. Por ne ĝeni en kiu ajn senco la pritrakton de tiu oficiala propono de kvin ŝtatoj en la Generala Konferenco de Unesko, UEA decidis, laŭ la insista peto de alta funkciulo en unu el la proponintaj registaroj, rezigni pri la intencita monda kampanjo. Tiu rezigno, tamen, neniel helpis, ĉar bedaŭrinde la Skandinavia Propono ne estis renovigita kaj tial ĝi estis forigita el la tagordo.

La fakto, ke la Sekretariato de UN blokis la Proponon neniel signifas, ke ĝi en kiu ajn senco sukcesis malaperigi ĝin. Nenio malhelpas, ke kiu ajn Ŝtato-Membro aŭ klarvida Generala Sekretario levu la demandon pri la lingva problemo surbaze de la Propono, aŭ eĉ sen- konsidere al la Propono. Cio dependas de tio ĉu Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj aliaj interŝtataj aŭ supernaciaj institucioj fakte deziras ebligi amasan komunikadon inter ordinaraj homoj kaj efike kontribui ne al subskribado de formalaj interŝtataj traktatoj, sed al vera inter- kompreniĝo de la popoloj kaj unuopuloj.

En ĉiu okazo unu el la celoj — atentigi denove pri la lingva pro- blemo en la mondo kaj pri la solvo, kiun prezentas la Internacia Lingvo — estas atingita tre kontentige. Preskaŭ unu miliono da unuopuloj kaj 4.000 organizaĵoj kun multmiliona membraro estis ob- jektive informitaj pri Esperanto. Denove aperis centoj da artikoloj kaj informoj en la gazetaro de multaj landoj, okazis radio-disaŭdigoj, intervjuoj kaj televidaj programoj. Ĉio ĉi estas konsiderindaj pozitivaj atingoj, kiuj per si mem abunde pravigas tiun grandskalan mondan agadon, en kiu sindone partoprenis multaj Esperanto-organizajoj kaj unuopuloj. La Propono kaj la amasa apogo, kiun ĝi ĝuis, estas kaj plu estos efike utiligataj por plua disvastigo de la Internacia Lingvo.

22.5 ESENCA BIBLIOGRAFIO

Lapenna, Ivo, „La signifo de ia Unesko-Rezolucio"; „Demonstracia debatvespero en Parizo". Esperanto, vol. 46, 1953, n-ro 566 (1), p. 3-11. (En la sama n-ro de Esperanto troviĝas la originala teksto de la Rezolucio de Unesko de 1952 kaj la parolado de la observanto de UEA en la Generala Konferenco.) —, ,,La signifo de la decidoj de Unesko"; „Unesko rekonis la valoron de Esperanto por la edukado, scienco kaj kulturo"; „La Universala Esperanto-Ekspozicio en Montevideo". Esperanto, vol. 48, 1955, n-ro 591 (2), p. 35-67. (En la sama numero troviĝas la parolado de la observanto de UEA en la Programkomisiono, la originalaj tekstoj de la Rezolucio de la 10-a de decembro 1954 en la hispana, angla kaj franca; listo de la ĉefaj dokumentoj de Unesko; leteroj de la observanto de UEA al funkciuloj de Unesko k.a. dokumentoj.) —, „Transdono de la Propono al UN". Esperanto, vol. 59, 1966, n-ro 733 (12), p. 185-186. (En la sama numero troviĝas la kompleta teksto de la Memorando al UN kaj Registaroj de la Ŝtatoj-Membroj.) —,„The common language question before international organisa- tions". La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, 1970, n-ro 5, p. 83-102; kaj vol. 3, 1971, n-ro 7, p. 11-30. (Ampleksaj resumoj en Esperan- to. Multnombraj dokumentoj de la Ligo de Nacioj kaj Unesko cititaj en la piednotoj.) Malmgren, E., „Novjara saluto de la Prezidanto". Esperanto, vol. 46,

1953, n-ro 566 (1), p. 1. —, ,,La venko en Montevideo". Esperanto, vol. 48, 1955, n-ro 591 (2), p. 33.

Privat, Edmond, ,,Esperantistaj legendoj" Esperanto, vol. 47, 1954,

n-ro 580 (3), p. 71. —, ,,Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj". Esperanto, vol. 51, 1958, n-ro 629 (4), p. 57-59.

Vermaas, M. H., „Montevideo kaj ĝiaj sekvoj". Esperanto, vol. 51,

1958, n-ro 629 (4), p. 65-66. —, „Okazaĵoj ĉirkaŭ la transdono". Esperanto, vol. 59, 1966, n-ro 733 (12), p. 178-192.

Periodajoĵ kaĵ Dokumentoj:

Dokumentoj de CED, precipe A/VI/5-A/VI/7, A/VI/ll-A/VI/15; C/III/6, C/III/8, C/III/10; I/VII/4 kaj I/VII/5.

Esperanto, precipe por 1951-1955 kaj 1964-1967.

Raportoj de la Estraro, JarHbro de UEA, Dua Parto, precipe 1951- 1956 kaj 1964-1969.

Noto: Por la verkado de tiu ĉi ĉapitro estas utiligitaj ankaŭ mult- nombraj dokumentoj en la arkivo de CED, precipe n-roj 124, 233, 274, 283-284, 2.126 (fotokopioj de la kompleta dokumentaro rilate al Esperanto en la diskutoj de 1922 en la Ligo de Nacioj); 217 (kompleta dokumentaro pri la Pariza Sesio de la Generala Kon- ferenco en 1952); 631-638 (kompleta dokumentaro pri la Montevidea Sesio de la Generala Konferenco en 1954, inkluzive sonbendon pri la tuta diskuto de la 10-a de decembro en la Pleno); 2.596 (kom- pleta dokumentaro pri la Propono al UN, inkluzive la tutan korespondadon inter UEA kaj UN pri tiu afero).

SESA PARTO

PERSPEKTIVOJ POR LA ESTONTECO

ĈAPITRO 23

ESENCAJ ANTAŬKONDIĈOJ POR RAPIDIGI LA PROGRESON