Выбрать главу

23.1 MADRIDAJ TEZOJ

La tempo daŭre, senhalte fluas. Tial nuntempo, eĉ frakcio de sekundo, fakte ne ekzistas. Sole pasinteco kaj estonteco estas realaj, dum nuntempo povas esti konceptata nur kiel sintezo de la du kon- traŭaĵoj, nome kiel samtempa kunekzistado de la pasinteco kaj estonteco. En la ĉiutaga vivo la esprimo „nuntempo" povas esti kaj ja estas uzata por praktikaj bezonoj, sed kondiĉe kaj relative: tiel relative, ke ĝi povas rilati, depende de la kunteksto, al momenteto aŭ al jarmiloj.

La estontecon kondiĉas la pasinteco. „Inter ili" troviĝas la kon- stante ŝanĝiĝanta „nuntempo", kiun eblas ĝuste taksi nur kiel rezulton de la pasinteco kaj kiel funkcion de la estonteco. En tiu senco pravas la malnova diro, ke „historio estas instruistino de la vivo".

En la antaŭaj ĉapitroj de tiu ĉi verko Esperanto kaj la kompleksa lingva demando ĝenerale estis prezentitaj en historia perspektivo, kio ebligis pli reliefe analizi la aktualan lingvan situacion en la mondo kaj la pozicion de la Internacia Lingvo en la nuntempo. Pro la metodo aplikita tio ankaŭ ebligis ne profeti, sed ĵeti ekrigardon en la estontecon rilate la probablan pluan evoluon de tiu aŭ alia aspekto de la tuta problemaro.

Tiu ĉi lasta, konkluda parteto de la verko estu resume dediĉita al perspektivoj por la estonteco kaj al la rolo de la Esperanto-organizaĵoj por rapidigi la procezon de progresiva disvastiĝo de la Internacia Lingvo. Kiel bazo estas prenitaj la Madridaj Tezoj (v Cap. 18.4.2.2), ĉar ilin ĉiuvoĉe akceptis la Komitato de UEA kaj tial ili devas esti rigardataj kiel kolektiva starpunkto de la supera organo de la neŭ- trala Esperanto-Movado.

23.2 SPONTANECO KAJ SIGNIFO DE ORGANIZITA LABORO

23.2.1 Neceso Difini la Rolon

La lingva situacio en la mondo kaj la evolutendencoj, kiujn ĝi entenas, unuflanke, la aktuala pozicio de la Internacia Lingvo kaj ĝiaj perspektivoj por la estonteco, aliflanke, postulas klaran difinon de la rolo de la Esperanto-organizaĵoj, kiel ankaŭ de la laborprincipoj de iliaj gvidaj instancoj. Ili estas formulitaj en la sekvantaj funda- mentaj tezoj.

Evoluo Kondukas al Solvo per Esperanto. — Kiel ĉiuj observantoj antaŭvidis jam antaŭ multaj jaroj, la lingva problemo en la mondo devis necese komplikiĝi pro la antagonismo inter la kreskantaj bezonoj de komunikado kaj la lingvodiverseco, kiu obstaklas la kontentigon de la bezonoj. Tio kondukis al la nuna ab- surde neracia stato, karakterizita de tensioj kaj diversformaj pri- lingvaj luktoj sur internacia kaj nacia niveloj. En ĉiuj siaj aspektoj la lingvoproblemo konstante akriĝas kaj tial ĉiam pli impete postulas radikalan solvon..

Science analizi sociajn fenomenojn, inkluzive la abunde pritraktitan en tiu ĉi verko, signifas rigardi ilin ne statike, sed dinamike; ne en formo de senmovaj statoj, sed en tiu de evoluprocezoj. La dinamismo sur la lingva kampo klare indikas, ke la evoluprocezo direktiĝos pli aŭ malpli frue al la solvo, por kiu pledas la Esperanto-Movado, ĉar tiu solvo prezentlĝas kiel sintezo de la konfliktaj interesoj de naci- ismo kaj universalismo: de la firma volo de la popoloj kaj etnaj grupoj konservi siajn respektivajn lingvojn kiel ĉefajn elementojn de siaj identecoj, unuflanke, kaj la postulatoj de mondvasta komu- nikado sur ĉiuj niveloj, aliflanke. Tio estas spontana procezo, sed ĉiun spontanan procezon eblas rapidigi per konscia, organizita laboro, se tiu laboro respondas al la evolutendencoj.

Konvinko el Objektiva Analizo. — La ekzisto mem de la Esperanto-organizaĵoj, kaj entute la laboro por la Internacia Lingvo en kia ajn formo, havas sencon, nur se la du supraj premisoj estas ĝustaj. Ili estas ĝustaj, kiel evidentigas la faktoj kaj analizoj en tiu ĉi libro. Se ili ne estus ĝustaj, la sola prudenta ago estus nuligi tuj ĉiujn organizaĵojn kaj senprokraste ĉesigi ĉian ajn agadon por Espe- ranto, ĉar la organizaĵoj povus nenion atingi kaj la laboro estus kom- plete sensenca. La solvo de la lingvoproblemo per Esperanto, kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj, devas esti afero ne de espero aŭ de naiva fido, sed de firma konvinko bazita sur objektiva analizo de faktoj. Foresto de tia konvinko estas fonto de duboj kaj ne malofte eĉ de defetismo. Evidente, en la gvidaj instancoj de la Esperanto-organizaĵoj, unuavice de UEA, devas troviĝi personoj, kiuj, pro sia konvinko aŭ, se ili ne havis la eblecon mem studi la demandon, pro sia senŝancela fido al la konkludoj atingitaj de la studintoj, estas kapablaj mem firme agi kaj disradii ĉirkaŭ si senkompromisan firmecon. Defetismo ne estas allasebla sur kiu ajn nivelo de batalanta movado.

Konservo kaj Fortikigo de la Lingva Unueco. — Por rapid- igi la solvon necesas, ke la rimedo estu kiel eble plej ellaborita, maksimume perfekta, tiel ke en ĉiu momento ĝi plene taŭgu por la samtempaj bezonoj de internacia komunikado en ĉiuj sferoj de la vivo. Ĉar ĉio evoluas kaj lingvo reflektas tiun evoluon, ĝi signifas, ke necesas daŭre plu evoluigadi la Internacian Lingvon, praktike ĝin uzadi, riĉigadi ĝin per nova kultura enhavo, sed samtempe konservi ĝian absolutan unuecon. Tiun rolon plenumas la kreskanta literaturo kaj la vastiĝanta uzo de la lingvo sur diversaj kampoj. Siavice, la ampleksiĝo de la praktikaj aplikoj de la lingvo entenas danĝerojn por la lingvounueco. En tiaj kondiĉoj la rolo de la Akademio de Esperanto, ekde la komenco rekonita de ĉiuj kiel la supera lingva instanco, fariĝas eĉ pli grava, ol antaŭe. Tial, rigora observado de la decidoj kaj rekomendoj de la Akademio estas antaŭkondiĉo por ĉia ajn plua sukcesa laboro por la Internacia Lingvo.

Daŭra Modernigado de UEA. — En 65 jaroj de sia ekzistado, venkinte multajn malfacilaĵojn, UEA evoluis al forta internacia asocio, apartenanta sendube al la cento de la plej gravaj el inter ĉ. 3.000 nun ekzistantaj en la mondo. Gi estas rekonita de internaciaj kaj landaj instancoj kiel reprezenta organizaĵo de la Esperanto- Movado. Gia reputacio kreskas de jaro al jaro. La tasko de ĉiuj personoj parolantaj la lingvon, precipe de la aktivuloj, estas fortikigi la Asocion ĝis maksimumo, por ke ĝi povu kiel eble plej efike ple- numi sian rolon. Eĉ simplaj parolantoj, ne povantaj aktive agadi, povus kaj devus apogi la Asocion almenaŭ per membriĝo aŭ modesta financa helpo. Ju pli sukcese agas UEA kaj la organizaĵoj apartenan- taj al ĝi, des pli da personoj ellernas la lingvon kaj des pli granda la utilo, kiun donas la lingvoscio por ĉiuj.

Kreado aŭ apogado de paralelaj organizaĵoj aŭ instancoj kun esence samaj celoj kaj idealoj — sed sen realecaj perspektivoj, sen la bezonataj homaj fortoj, materialaj rimedoj, reprezenta karaktero kaj adekvata prestiĝo — kompromitas la aferon, disrompas la fortojn, kreas konfuzon kaj, en la fina linio, malutilas al la pozicioj de la

Internacia Lingvo, kiel tion klare montras la historio de la Esperanto- Movado.

Asocio reprezentanta mondan movadon kaj pretendanta univer- salecon en horizontala (teritoria) kaj vertikala (faka) sencoj ne povas kontentige funkcii, se ĝi ne kunligas en sia organiza strukturo inter- naciecon kaj demokratecon kun la plej alta grado de efikeco. UEA, kiu sukcese adaptis sin al la modernaj cirkonstancoj, lerte kombinas en sia Statuto la tri elementojn en tiel modela maniero, ke pli taŭga strukturo apenaŭ estas imagebla en la nunaj kondiĉoj. Neniu alia internacia organizaĵo atingis la samon. Malgraŭ sia aĝo, UEA restas juna kaj freŝa. Ankaŭ en la estonteco ĝi devos adapti sin al la sam- tempaj kondiĉoj kaj konceptoj por konservi la necesajn junecon kaj dinamikecon. UEA estas kaj plu estos pli ol ampleksa por ebligi al ĉiu Esperanto-organizaĵo kaj al ĉiu aganto por la Internacia Lingvo esprimiĝi kaj kunlabori.