Выбрать главу

[19] Vidu precipe Ĉap. 11.

[19] Vidu Cap. 22.

[20] Vidu poste en Ĉap. 13.4 kaj Cap. 22.

[21] La ciferoj rilate la aranĝojn en 1972 estas aŭ minimumaj aŭ proksimu- maj, ĉar pluraj organizintoj de kunvenoj en tiu jaro ankoraŭ ne res- pondis al la koncerna demandaro de CED.

[22] V. ankaŭ Cap. 18.2, precipe 18.2.4.

[22] V. ankaŭ Cap. 18.3.3.

[23] Detaloj pri ISU troviĝas precipe en Cap. 20.4.

[24] Pri la okazaj laborplanoj de UEA v. Cap. 18.3.4.

[25] La tekston de la Rezolucio kaj detalojn pri la Propono v. en Cap. 22.

[26] Laŭ la Statuto de la Nobel-Fondaĵo, nur difinitaj kategorioj de perso- noj rajtas fari proponojn pri kandidatoj. Tiuj ,,kvalifikitaj" personoj estas: membroj kaj estintaj membroj de la Nobel-Komitato kaj konsil- istoj nomitaj de la Norvega Nobel-Instituto; parlamentanoj kaj mem- broj de registaroj, kiel ankaŭ membroj de la Interparlamenta Unio; membroj de la Internacia Arbitracia Kortumo en Hago; membroj de la Konsilantaro de la Internacia Paca Buroo; membroj de la Instituto de Internacia Juro; universitataj profesoroj de politika scienco, aŭ de ĵuro, aŭ de historio, aŭ de filozofio (ne de aliaj objektoj); personoj, kiuj jam ricevis la Nobel-Pacpremion.

[27] Tie ĉi, la originala projektita teksto daŭrigis tieclass="underline"

„Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povos esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj".

[27] Eblas fari ŝtatajn ekzamenojn pri Esperanto antaŭ ekzamen-komisiono de la Ministerio pri Instruado. Dum la laborjaro 1971-72 la lingvo estis instruata en la Pedagogia Instituto de Vieno al 15 instruistoj, krome en sep klasoj de kvin lernejoj en Vieno kaj en kelkaj klasoj en Graz.

[28] Fotorepreso de tiu rara verko aperis, kune kun Esperanta traduko de Adolf Holzhaus, en Helsinki, 1972.

[29] Por pli detala informiĝo pri la mondkoncepto de Zamenhof oni kon- sultu interalie jenajn artikolojn: G. Waringhien, ,,La ideologia dramo de L. L. Zamenhof", Sennacieca Revuo, 1953, n-ro 81, p. 2-9; A. Caubel, „Nekonato: la Zamenhofa Homaranismo", sama revuo, 1959, n-ro 87, p. 3-17; N. Z. Maimon, ,,Historio de Hilelismo", La Nica Literatura Revuo, vol. 5, 1959/60, p. 136-140, 163-171.

[29] Vidu Capitron 22.

[29] Necesas, tamen, konsideri, ke en tiu epoko praktike ne ekzistis ob- stakloj, por sendi kotizojn al la Oficejo de UEA en Genevo.

[30] Komparu Cap. 18.2.1.1

[31] Rimarkinda escepto estis la neŭtrala Jugoslavia Esperanto-Ligo, kiu alprenis firman kontraŭfaŝisman pozicion (vidu Cap. 21).

[32] Vidu Cap. 14.3.5. La akcepto kaj lojala plenumo de la decidoj de la plimulto fare de la malplimulto — principo, kiu devus normale funkcii en demokrate organizita asocio — fakte fariĝis problemo en multaj kazoj, ĉar la malplimulto, kutime eĉ nur grupeto de kelkaj personoj,

[32] Ekzemple en la periodo 1954-1956, kiam la senprecedenca kampanjo de kalumnioj kaj falsaj politikaj denuncoj de G. A. Connor (kaj grup- eto da personoj ĉirkaŭ li) en Usono kaj ĉie tra la mondo, kun ĉiuj kunligitaj negativaj sekvoj, kaŭzis, ke la Esperanto-Movado ne suk- cesis plene ekspluati la escepte favorajn cirkonstancojn, ekestintajn post la Rezolucio de Unesko de 1954 (v. Cap. 22). G. A. Connor estis eksigita el UEA per preskaŭ unuanima decido de la Komitato en 1956, sed intertempe la malbono estis farita kaj du jaroj preskaŭ komplete perditaj.

[33] La lasta Komitato de IEL havis entute 21 membrojn. La lasta Estra- ro de IEL, elektita en 1938, konsistis el 5 personoj: Generalo L. Bastien, prezidanto; E. Malmgren, vicprezidanto; D-ro P. Kempeneers, D-ro I. Lapenna kaj A. C. Oliver, membroj. Okaze de la kunfandiĝo la du estintaj prezidantoj de IEL kaj UEA estis elektitaj dumvivaj Honoraj Prezidantoj de UEA: Generalo L. Bastien (1947-1961) kaj Hans Kŭr- steiner (1947-1968). Laŭ la interkonsento de aprilo 1947, dum la UK en Bern estis formita nova Estraro de 8 personoj: E. Malmgren (Svedio), prezidanto; D-ro P. Kempeneers (Belgio), vicprezidanto; H. Jakob (Svislando), D. Kennedy (Britio), D-ro I. Lapenna (Jugoslavio), A. C. Oliver (Britio) kaj P. Petit (Francio), membroj. Gi estis la unua Estr- aro, kiu funkciis ĝis la akcepto de la nova Statuto en 1948. Konforme al la nova Statuto, en 1949 la Estraro konsistis nur el 5 personoj. Dum la UK en Bournemouth (1949) por la unua fojo estis dividitaj la ĉefaj taskoj inter la unuopaj estraranoj jene: E. Malmgren, prezidanto (ĝe- neralaj aferoj kaj rilatoj kun la landaj asocioj); d-ro P. Kempeneers, vicprezidanto (kulturaj aferoj kaj fakaj asocioj); H. Jakob (publikaĵoj, biblioteko kaj servoj); Prof. D-ro Ivo Lapenna (ĝenerala propagando, kongresoj, juraj demandoj); A. C. Oliver (financoj, administrado, pro- pagando de UEA). Kiel ĝenerala sekretario — tiama titolo por la ad- ministranto de la Centra Oficejo — plu funkciis C. C. Goldsmith. La sama Estraro estis elektita de la Komitato dum la pariza UK (1950), sed laŭ propono de la Estraro, en printempo 1951, la Komitato elektis D. Kennedy kiel plian estraranon, kiu transprenis de D-ro P. Kempe- neers la branĉon fakaj asocioj. En la postaj jaroj okazis pliaj ŝanĝoj.

[33] Subversa: celanta subfosi, renversi, detrui ekzistantajn instituciojn, establitajn kredojn, aŭ grave malfortigi lojalecojn; en politika senco kutime kontraŭleĝa, sekreta, celanta renversi la establitan politikan sistemon.

[34] V. anikaŭ Cap. 14.3.4.

[35] V. Cap. 21.

[35] Ekzemple okaze de la Peticio al Unesko en 1952-54, Zamenhof-Jaro (1959), Jaro de Internacia Kunlaboro (1965) k.a. V. ankaŭ Cap. 18.5

[36] V. piednoton 11 en tiu ĉi Cap. kaj Cap. 14.3.5.

[36] Detalojn pri la rolo de la Komitato, Estraro kaj C.O. v. sube en 18.4.2.

[37] La malobservo de grava unuanima decido de la Komitato rilate ŝan- ĝojn en la Statuto (farita dum la UK en Haarlem, 1954) fare de 3 tia- maj estraranoj estas menciinda ekzemplo de ago kontraŭa al la de- mokrata postulato de memdisciplino. Gi estas ankaŭ ekzemplo de fir- ma sinteno de la Komitato, kiu en tiu decida momento sciis montri sian aŭtoritaton kaj per granda plimulto esprimis malkonfidon al la 3 estraranoj pro tiu ago. V. ankaŭ sube en 18.3.

[38] En la tuta postmilita historio de UEA estis nur unu kazo de eksigo el la Asocio. Jam antaŭ la UK en Kopenhago (1956) la tiama Komitato eksigis per 22 voĉoj kontraŭ 6 kaj 5 sindetenoj s-ron G. A. Connor, ĝeneralan sekretarion de EANA kaj komitatanon, pro liaj publikaĵoj en Amerika Esperantisto kaj pamfletoj, per kiuj li konscie kaj mal-

[39] En tiu tempo E. Malmgren estis prezidanto, D. Kennedy vicprezidanto,

J. Guillaume, H. Jakob, D-ro P. Kempeneers, Prof. D-ro I. Lapenna

kaj A. C. Oliver estraranoj. Kontraŭ la propono voĉdonis H. Jakob kaj

A. C. Oliver.

[39] Verŝajne hazarde estas ellasitaj la individuaj membroj en la landoj sen aliĝinta asocio.

[40] E. Malmgren (1899-1970) fariĝis estrarano de UEA dum la UK en Stockholm (1934) kaj restis en la Estraro seninterrompe ĝis la retiriĝo en 1956. Ekde 1938 ĝis 1947 li estis vicprezidanto de IEL. En 1962 la Komitato unuanime elektis lin Honora Prezidanto de UEA. Gi estas la plej alta honorigo, kiun UEA povas doni, kaj li plene meritis ĝin. Nekrologo aperis en la maja Esperanto 1970.