Выбрать главу

[41] V. piednoton 5 en tiu ĉi Cap.

[42] Ekde la UK en Bolonjo (1955) li prizorgis kiel ĝenerala sekretario, laŭ Art. 30 de la nova Statuto, aldone al la menciitaj branĉoj, ankaŭ la programojn kaj planojn de UEA, sed ekde aŭgusto 1955 la kongresoj kaj konferencoj estis prizorgataj de E. Malmgren ĝis aŭgusto 1956, kiam ili denove transiris en la kompetentecon de la ĝenerala sekre- tario laŭ la nova Statuto.

[43] En la Jarlibro kaj sur la interna kovrilpaĝo de Esperanto regule aperas la ĉefaj agadbranĉoj kaj la nomoj de la estraranoj, kiuj respondecas pri ili. Por ekscii la aktualan staton, necesas konsulti la lastajn eldo- nojn de tiuj periodaĵoj.

[44] La Rezolueio estas regule publikigata en la Jarlibro.

[45] La Dua Baza Laborplano aperis en la broŝuro Statuto kaj Regularoj

de UEA, Rotterdam, 1968.

[46] V. detalojn en Cap. 22.

[47] La konsiston de la Estraro, elektita en 1956, v. en 18.3.1 en la fino.

[48] Nekrologo kaj artikolo pri la personeco kaj la lastaĵ momentoj de Prof. D-ro Canuto (1897-1960) aperis en la decembra Esperanto, 1960.

[49] Nekrologo aperis en la junia Esperanto, 1964.

[50] En la sama numero estis publikigitaj „Kelkaj Fundamentaj Tezoj" de la prezidanto. En iom prilaborita formo kaj adaptitaj al la nunaj cir- konstancoj ili aperas en Cap. 23 kiel konkluda parto de tiu ĉi verko.

[51] Inter ili troviĝis ankaŭ la franca anarkisto Paul Berthelot (1881-1910), kiu en 1905 fondis la revuon Esperanto, posta organo de UEA.

[52] Pri tiuj punktoj tamen komparu p. 649. Necesas aldoni, ke en Jugo- slavio la plimulto en la laborista Esperanto-Movado estis social- demokrata.

[52] Por detaloj vidu Capitron 21.

[53] Por detalaj fontindikoj oni bonvole konsultu la pli fruan version de tiu ĉi ĉapitro, kiu aperis broŝurforme sub la titolo La danĝera lingvo (Kioto 1973).

[54] Vidu la citaĵon en Capitro 19.2.8 — La redakcio de La Nova Epoko (Moskvo) pro tio direktis malfermitan leteron al Berard, en kiu ĝi esprimas sian „profundan dankon por la netaksebla servo, kiun vi faris al nia Esperanto-Movado". Ĉar: „Koncerne la francan junularon, kiun vi gardas kontraŭ ĉio malbona, ni opinias, ke se ĝis nun pro patriotisma kaj ŝovinisma spirito kulturata en la lernejoj la franca junularo malmulte inklinis lerni la internacilingvon, de nun ĝi lernos Esperanton kun aparta intereso kaj ardo, kiel malpermesaĵon, kiu ĉiam ŝajnas esti pli alloga kaj dolĉa." Fine, la letero konsilas al la mi- nistro esti pli konsekvenca, ,,malpermesante la lernadon ne nur de Esperanto, sed precipe de la franca lingvo, en kiu bedaŭrinde dume aperis pli multe da revolucia literaturo".

[55] Banuslando (,,Banovina") estis tiam larĝa administra-teritoria unuo (regiono) en Jugoslavio. La Banuslanda Administracio estis la plej alta ŝtata aŭtoritato en la regiono.

[56] Noto de la red. Por kompreni la signifon de la koncepto ,,maldek- strulo" en diversaj dekretoj kaj aktoj de la polico, necesas diri, ke la tiama reakcia reĝimo aplikis la esprimon ,,maldekstruloj" al ĉiuj, kiuj troviĝis ,,maldekstre" de tiuj ekstreme dekstraj politikaj elemen- toj. Do, ne nur la komunistoj kaj socialistoj de diversaj nuancoj, sed ankaŭ ĉiuj demokrataj kaj liberalaj fortoj estis rigardataj kaj perse- kutataj kiel ,,maldekstruloj". Guste tio kunigis la opoziciajn fortojn kaj poste, ekde 1941, ebligis la formiĝon de amasa naciliberiga movado.

[57] Abunda dokumenta materialo pri tiu unika komploto, aparte ŝoka,

ĉar ĝi estis organizita de grupeto da personoj en la kadro mem de

UEA, troviĝas en la arkivo de CED kaj en la protokoloj kaj aliaj dokumentoj de UEA por tiu periodo.

[58] Skrypnik poste tamen rekonis Esperanton kiel ,,unu el helpaj inter-

proksimigiloj" kaj alvokis la proletajn esperantistojn esti antaŭ ĉio

aktivaj batalantoj por realigo de marks-leninisma nacipolitiko.

[59] Escepto estas ŝajne nur la ruslingva Metodiko de l' Esperanto-

Instruado (1935), studo de G. M. Filipov, kiu traktas Esperanton i.a.

kiel preparan ŝtupon por lernado de fremdaj lingvoj.

[60] Laŭdire, en la sovet-estona parlamento 15"/» estis esperantistoj, i.a. la nova ĉefministro J. J. Vares-Barbarus (kiu sin mortigis en 1946).

[61] La unua detala pritrakto de tiu demando, el la plumo de soveta fakulo, troviĝas en libro eldonita en 1968 de la Scienca Akademio de USSR: Kak vozniknet vseobŝĉij jazyk? (Kiel aperos universala lin- gvo?) de Ermar Svadost (Pavloviĉ Istomin, t 1971). La aŭtoro jesas la eblecon atingi sciencan sintezon de la lingvoj de la homaro kaj akcentas, ke necesas havi je dispono, ĝustatempe antaŭ la starigo de tutmonda komunisma socio, kiel eble plej perfektan „internacian universalan lingvon", kiu siatempe plenumu la funkciojn de la naciaj lingvoj. Tio sendube estas progreso kontraŭ la pasiva sinteno de Marr kaj la lingva imperiismo de Stalin. Sed la persistado de tradiciaj teoremoj de la oficiala soveta lingvistiko dokumentiĝas en aliaj lokoj de la libro, se, ekz., la aŭtoro pretervidas la nuntempan bezonon de internacia lingvo aŭ eĉ ne konsideras la eblecon, ke el Esperanto povus evolui „lia" universala lingvo. Anstataŭ tio, Svadost kritikas la principojn de la parolantoj de Esperanto: unue disvastigi kaj uzadi la lingvon kaj poste perfektigi ĝin; kaj, plej superflue, li retroiras kontraŭ Esipov, prenante la eluzitajn argumentojn el la ideo- logia rezervujo kontraŭ la „burĝa" Esperanto, kreita de la pia paci- fisto Zamenhof.

[62] Aparta kazo estas Rumanio, kie la limigoj kontraŭ libera aktivado de esperantistoj estas plej hezite malkonstruataj. Unu el la kaŭzoj estas supozeble la negativa sinteno de la aŭtoritata lingvisto Alexandru Graŭr kontraŭ artefaritaj lingvoj (vidu la artikolon „Kial la Movado ne vivas en Rumanujo", Esperanto, vol. 57, 1964, n-ro 5, p. 82-83). .

[63] La originala titolo de la angla teksto estas: Bsperanto as an Inter- national Auxiliary Language. Report of the General Secretariat of the League of Nations, adopted by the Third Assembly, 1922. Document A.5.(l).1922. Ciuj citaĵoj estas prenitaj el tiu ĉi presita libreto.

[64] League of Nations, Committee on Intellectual Co-operation. Minutes of the Second, Session. Geneva, 26.7.-2.8.1923: C 510.M.224.1923.XII, 73-74 and 77, pp. 36-42.

[65] Ne nur en la Rezolucio, sed dum la tuta diskuto oni uzis la esprimon „artefarita lingvo" kaj kontraŭstarigis ĝin al la kvazaŭe ,,naturaj naciaj lingvoj". Tia biologiigo de socia fenomeno estas science ne- defendebla. Vidu ankaŭ Cap. 2.4.