Выбрать главу

Tamen, per tio ne finiĝis la rolo de la dokumentaro. Laŭ la vortoj de E. Malmgren, la tiama prezidanto de UEA, ,,la Estraro trovis ĝin tiel abunda kaj tiel valora, ke estis decidite aperigi ĝin en formo de libro". Eluzante kiel bazon la jam kolektitan materialon, la sub- skribinto verkis plurajn aldonajn partojn kaj finpretigis la manuskrip- ton. La 192-paĝa La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto) estis eldonita en 1954 kiel la unua libroforma verko de CED, sed partoj de ĝia enhavo estis efike utiligitaj, jam antaŭ la publikigo, por ellaborado de diversaj dokumentoj en ligo kun la Peticio al UN/Unesko favore al Esperanto (v. dctalojn en Ĉap. 22.3). Nun, precize post 20 jaroj, ape- ras ĝia granda filo kaj heredanto: Esperanto en Perspektivo.

La origina ideo estis publikigi duan, ĝisdatigitan kaj iom amplek- sigitan eldonon de La Internacia Lingvo (Faktoj pri Esperanto), jam delonge elĉerpita. Ju pli evoluis la laboro je la nuna verko, des pli evidentiĝis, ke tute ne povos temi pri dua eldono de la menciita libro, sed pri esence nova verko. Kvankam laŭ la celo kaj plej fur.damenta materialo origine bazita sur la antaŭa libro, tamen la nuna verko estas nova el ĉiuj aliaj vidpunktoj: novaj faktoj kaj aliaj materialoj, amplekso, interna strukturo. Necesis, do, trovi konvenan novan titolon. Post pluraj diskutoj en la redakta komitato, interkonsiliĝoj kun diver- saj kunlaborantoj, eĉ kun kolegoj en la Akademio, oni fine akceptis la titolon Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Inter- nacia Lingvo. Gi plej bone spegulas la enhavon de la verko, ĉar Espe- ranto en ĝi estas metita en perspektivon: historian, rilate la rolon en la nuntempo kaj koncerne la estontecon.

Kvankam preskaŭ en ĉiu ĉapitro, depende de ĝia enhavo, estas ĵetita rigardo al la estonteco, nome al la verŝajna plua evoluo en la pritraktita sfero, tamen la Sesa Parto estas plene dediĉita al la perspektivoj por la estonteco. En ĝi estas koncize priparolitaj la esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson. En ĝi estas ankaŭ tuŝita Ia grava demando pri spontaneco kaj la signifo de organizita laboro.

(ii) Celo. — Same kiel La Internacia Lingvo, ankaŭ la nuna verko celas plenumi du ĉefajn taskojn.

Antaŭ ĉio ĝi celas prezenti al la uzantoj de la Internacia Lingvo, precipe al la pli junaj generacioj, la multflankajn aspektojn de la kompleksa interlingva problemo en la nuntempa mondo kaj la rezul- tojn atingitajn en la Internacia Lingvo kaj pere de ĝi en ĝia 87-jara ekzistado. Parto de la faktoj estas sufiĉe konataj. Pri aliaj scias nur limigita nombro da personoj. Pluraj tute ne estis publikigitaj ĝis nun. La ĉefa celo de la verko nepre postulis, ke oni prenu en konsideron ĉiujn tri kategoriojn. Tiamaniere la libro donas maksimume kom- pletan bildon pri la vere impona laboro jam farita kaj plu farata sur Ia kampo de la Internacia Lingvo. La faktojn, kiam ajn necese aŭ oportune, akompanas analizoj. CED esperas, ke ĉiu leganto ĉerpos el studado de la libro novan fidon je la grandaj valoroj de Esperanto kaj ricevos pli profundan konvinkon ne nur pri la jam realigita estanteco, sed ankaŭ pri la tre favora perspektivo por la estonteco de la Internacia Lingvo.

La dua celo, same grava, estas doni en la manojn de la aktivuloj novan instrumenton por efika agado en formo de taŭge ordigitaj faktoj kaj analizoj.

La Esperanto-organizaĵoj kaj ĉiu unuopulo, kiu laboras sur la kampo de informado aŭ alimaniere klopodas disvastigi la lingvon, trovos en la libro riĉan materialon por kunmetado de prelegoj, por verkado de artikoloj aŭ pli ampleksaj studoj, por dokumentado de proponoj al diversaj landaj aŭ internaciaj instancoj. La verko povas esti ankaŭ tradukita — ĉu komplete, ĉu nur parte — en naciajn lin- gvojn. Tial en ĝi troviĝas kelkaj sekcioj (ekzemple, pri la ekesto kaj strukturo de Esperanto), kiuj estas bone konataj kaj tial eble ne tre interesas la sciantojn de la lingvo, sed kiuj estas tre gravaj por objektiva informado en kiu ajn neinformita, duoninformita aŭ mis- informita medio. CED tre deziras, ke Esperanto en Perspektivo estu vaste utiligata ankaŭ por tiu celo. Gi, tamen, insiste petas, ke por ĉiu traduko, eĉ parta, kiun oni intencas publikigi en kiu ajn nacia lingvo, oni anticipe havigu konsenton. Interalie, tio estas la senco de la rezervitaj aŭtoraj rajtoj.

(iii) Enhavo kaj Strukturo. — La Enhavtabelo parolas per si mem. Necesas ĉi tie nur aldoni, ke, diference de La Internacia Lingvo, la nuna libro ne entenas ĉapitron kun opinioj pri la valoro kaj signifo de Esperanto. Tio estas ellasita, ĉar en 1970 CED eldonis la verkon de Mag. Isaj Dratwer Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj, kiu enhavas ĝuste tiajn dirojn de filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj kaj aliaj mondkonataj personoj. La manuskripto de la dua eldono, konsiderinde ampleksigita kaj ĝisdatigita, estas jam preta. Ĝi baldaŭ aperos kiel sekva eldonaĵo de CED. La tre valora verko de Mag. Dratwer devas esti rigardata ankaŭ kiel suplemento de tiu ĉi libro.

Plue, malgraŭ la amplekso, tamen la libro ne povas enhavi ĉiujn detalojn de ĉiu pritraktita demando. Tiajn pliajn detalojn oni trovos, se necese, en la verkoj aŭ dokumentoj menciitaj en la bibliografio, nome en la lasta subĉapitro de ĉiu ĉapitro rilate la temaron traktitan en ĝi.

Fine, necesas ne forgesi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, daŭre evoluanta, ke ĝi senĉese riĉiĝas per nova enhavo kaj plu disvastiĝas. Kompreneble, CED sekvos la evoluon kaj daŭrigos publikigadi la rezultojn de siaj esploroj kaj studoj ĉu en formo de dokumentoj en la serio Dokumentaro de CED, ĉu en tiu de artikoloj en la periodaĵo La Monda Lingvo-Problemo. Per tiu agado CED intencas konstante kompletigadi la verkon.

La bazaj celoj de la verko determinis ĝian internan strukturon. Esperanto en Perspektivo prezentiĝas kiel unueca granda tuto, en kiu ĉiuj partoj, ĉapitroj kaj iliaj subĉapitroj, sekcioj aŭ, en pluraj kazoj, subsekcioj, estas kunligitaj. Aliflanke, ĉiu el la ses partoj estas per si mem unu tuto. En la plimulto de la kazoj ankaŭ la individuaj ĉapitroj aŭ subĉapitroj, eĉ unuopaj sekcioj de subĉapitroj, estas tiel kompletaj, ke ili povas preskaŭ senŝanĝe esti utiligataj por nacilingvaj tradukoj aŭ por aliaj celoj.

La interna strukturo estas simpla kaj klara: la unua cifero indikas ĉapitron (ekzemple, 2 ĉapitron 2); la dua cifero montras subĉapitron (2.1); la tria rilatas al sekcio de ĉapitro (2.1.2), dum la kvara al even- tuala subsekcio (2.1.2.1). Tiu sistemo de kvar subdividoj konsiderinde faciligas la orientiĝon en la amaso da materialo entenata en la libro. Krome, la referencoj de unu parto al alia estas precizaj. Tio estas des pli grava, ĉar neeviteble, eĉ intence — pro la prezentitaj celoj kaj strukturo — pluraj aferoj estas menciitaj aŭ traktitaj en diversaj lokoj, en iuj pli detale ol en aliaj. Kune kun la du indeksoj, la aplikita sistemo ebligas rapide trovi kaj eventuale kompletigi kiun ajn informon, unuflanke, sed samtempe konservas la sendependecon de la unuopaj partoj kaj subdividoj en la unueca tuto, aliflanke.

(iv) Nomoj. — Verkante kaj redaktante la manuskripton, la aŭto- roj frontis la konatajn malfacilaĵojn, kiujn kaŭzas la manko de ĝenerale akceptita solvo de la problemo de geografiaj nomoj. Ili klopodis sekvi mezan vojon inter formo kiel eble plej internacia kaj formo kiel eble plej proksima al la tradicia lingvouzo en Esperanto. Tio signifas, ke por landnomoj estas uzita la formo -io anstataŭ la finaĵo -ujo, sed, aliflanke, estas konservitaj ankaŭ formoj kiel Koreo, Vjetnamo, Israelo. La Akademio de Esperanto devos baldaŭ reko- mendi solvon por tiu demando, kiu fariĝas vere ĝena.