Выбрать главу

Por la urboj la aŭtoroj kutime uzis Esperantajn nomojn, se mont- riĝis, ke ili jam estas firme enradikiĝintaj. Kompreneble, en citaĵoj estas transskribita tiu formo, kiun uzis la aŭtoro de la originalo. La samo rilatas al bibliografiaj notoj. Krome, pro aliaj kaŭzoj (ekzemple, laŭvica listigo de multaj urboj kun establita kaj neestablita Esperanta nomo), en kelkaj kazoj estas uzita la nacilingva formo anstataŭ la Esperanta. Tial oni trovos Bolonjo kaj Bologna, Vieno kaj Wien, Parizo kaj Paris, ktp. Tiuj paralelaj formoj fakte ne kontraŭas unu la alian. Kiel en la naciaj lingvoj, ili estas akcepteblaj ankaŭ en Esperanto.

Alia grava problemo estas tiu de la forte deviaj formoj de trans- skribado de personaj nomoj el ne-latinliteraj lingvoj, ekz. la japana. La aŭtoroj decidis principe uzi Esperantan transskribon, sed konservis tiun originalan formon, kiun la koncerna persono mem uzis (ekz. en siaj verkoj). Por ĉinaj nomoj estas uzita la sistemo aplikata en El Popola Ĉinio. Japanoj, Ĉinoj kaj Vjetnamanoj aperas, kun mal- multaj esceptoj, kun la familia nomo kiel la unua kaj kun minuskla persona nomo, ekz. Ossaka kenĵi, Maŭ zedong. Duoblaj familiaj nomoj, ekz. de Hispanoj, estas interligitaj per streketo: J. Regulo-Perez.

La nomoj de diversaj organizaĵoj kaj institucioj estas donitaj aŭ komplete, ofte kun la mallongigo en parentezoj, aŭ, se ili estas tre konataj, nur per la respektivaj mallongigoj: Universala Esperanto- Asocio (UEA) aŭ nur UEA; Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ nur UN, ktp. Por faciligi la legadon kaj, precipe, eventualajn tradukojn, la kom- pletaj nomoj kelkfoje aperas ripete eĉ en la sama subdivido. Escepte, ĉefe por ebligi precizan identigon, la nomoj de organizaĵoj kaj insti- tucioj ekster la Esperanto-Movado estas donitaj en la koncernaj naciaj lingvoj kun Esperanta traduko. Listo de ĉiuj mallongigoj troviĝas sur la p. 805.

(v) Respondeco. — Apenaŭ necesas diri, ke dum la plurjara kun- laborado la aŭtoroj renkontis multajn problemojn. La ĉefaj fontis el la fakto, ke ĉiu el ili loĝas en alia lando kaj ke tial preskaŭ ĉio — ekde la unua plano de la verko kaj distribuo de la taskoj ĝis la korektado de la presprovaĵoj — devis esti traktata skribe. Krome, necesis korespondadi kun multnombraj kunlaborantoj en diversaj landoj. Aldone al la laboro por la verkado mem, por la redaktado de la tuto kaj de unuopaj partoj, inkluzive reredaktojn kaj transportojn de unuopaj partoj el unu ĉapitro en alian, tio siavice postulis amason da plia laboro. Nur de tempo al tempo, precipe en la lastaj stadioj, povis okazi komunaj kunsidoj inter la ĉefredaktoro, redaktoro kaj teknika redaktoro en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam.

Dank' al tiu intensa kunordiga agado kaj amika kunlaborado, kiun fortikigis multe da reciproka komprenemo, estis eble atingi maksi- muman unuecon ne nur rilate la fundamentan koncepton pri la verko, sed ankaŭ koncerne multnombrajn detalojn de la enhavo, formo kaj teknikaj aranĝoj.

Kiel indikas la subtitolo, la verko konsistas el faktoj kaj analizoj.

Por doni kiel eble plej precizajn informojn pri la faktoj, la aŭtoroj, interalie, abunde utiligis la materialojn, kiuj troviĝas en la arkivo de CED, en la Biblioteko Hodler de UEA kaj en la Internacia Espe- ranto-Muzeo en Wien (IEMW) — tiuj riĉaj fontoj de ĉiaspecaj sci- indaĵoj pri la Internacia Lingvo. La verko multon ŝuldas ankaŭ al la helpo de granda nombro da personoj, el kiuj parto apartenas al la regulaj kunlaborantoj de CED, dum la aliaj estis kuraĝigitaj kontribui en ligo kun la preparlaboroj de la dua eldono de Enciklopedio de Es- peranto, publikigota sub aŭspicio de CED. Tiu verko, redaktata de Ul- rich Lins kaj Reinhard Haupenthal, jam eniris en la eldonplanon de Stafeto (J. Regulo-Perez). Kvankam la manuskripto de Enciklopedio ne povos esti baldaŭ finpretigita, estas notinde kiom da helpo donis ĝiaj kunlaborantoj al la aŭtoroj de tiu ĉi libro. La nomoj de ĉiuj kun- laborintoj kun indikoj pri iliaj kontribuaĵoj aperas en la Nomaro de kunlaborintoj.

La aŭtoroj plej konscience ekzamenis tiun tutan grandegan mate- rialon, kribris ĝin atente, kontrolis la ĝustecon en ĉiuj dubaj kazoj kaj streĉis siajn fortojn por establi la veran staton per pliaj esploroj, se temis pri kontraŭdiraj informoj pri la sama evento. Oni, do, povas fidi, ke rezulte de tiu multjara laboro kaj harmonia kunlaborado inter la aŭtoroj kaj kun la kontribuintoj, en la verko estas objektive prezentitaj, kun maksimuma ĝusteco, ĉiuj iom gravaj faktoj pri la Internacia Lingvo. Se, tamen, enŝteliĝis iu eraro, oni bonvole prenu en konsideron, ke en libro entenanta milojn da informoj pri eventoj, faktoj, nomoj, titoloj, datoj, ciferoj, ktp., tio estas preskaŭ neevitebla. CED kun danko akceptos atentigojn pri eventualaj eraroj kaj certe korektos ilin en la sekva eldono de la verko aŭ, eble eĉ pli frue, ĉu en la dua eldono de Enciklopedio de Esperanto, ĉu en sia Dokumentaro.

Koncerne analizojn kaj interpretadon de faktoj, la afero prezenti- ĝas iom alie. Ci tie la subjektiva elemento ne povas ne manifestiĝi almenaŭ certagrade. Kompreneble, la plimulto de la analizoj postulis nenian diskuton, ĉar ili tuj reflektis la komunan opinion de la aŭtoroj. En la kazoj de iom grave diverĝaj starpunktoj, la subskribinto kiel ĉefredaktoro klopodis, en amikaj diskutoj kun la du kunaŭtoroj, pre- cipe kun Ulrich Lins, forigi la malsamecojn. Rezulte, multaj pliaj analizoj kaj interpretadoj spegulas harmoniigitan komunan pozicion. Restas, tamen, kelkaj eventoj, kiujn la subskribinto interpretas iom alie, ol tion faris unu aŭ la alia el la du kunaŭtoroj en siaj respektivaj partoj, sed li neniel deziris altrudi sian opinion. Cetere, ĉiu leganto povos mem juĝi kaj formi sian propran opinion.

Esence la sama principo estas aplikita al tute alia demando, nome al tiu de la stilo. Ankaŭ stilo estas pure persona afero, kaj tial ĉiu el la aŭtoroj konservis sian propran esprimmanieron. En pluraj lokoj de la manuskripto estis reformulitaj nur tiuj stilaj malglataĵoj, kiuj eble estus povintaj nebuligi la sencon aŭ eĉ kaŭzi miskomprenojn, se ili estus aperintaj netuŝite.

Konklude:

Kvankam la libro estas rezulto de komuna laboro de la verkintoj kaj de multnombraj kunlaborintoj, tamen ĉiu el la aŭtoroj plene respondecas pri la enhavo kaj stilo nur de tiuj ĉapitroj aŭ subdividoj, kiujn li mem verkis aŭ finredaktis. Krome, la ĉefredaktoro kune kun la redaktoro respondecas pri la interna strukturo kaj redaktado de la tuta verko; la teknika redaktoro estas respondeca pri la teknikaj aranĝoj kaj ilustraĵoj, kaj la kompilintoj de la indeksoj pri siaj respektivaj partoj.

(vi) Finredakto. — La verko estis finredaktita la 30-an de junio 1972 dum kunsido en la Centra Oficejo de UEA, sed la ĉapitroj 5 ĝis 13 estis finredaktitaj nur en aprilo 1973, dum la ĉapitroj 18 kaj 20 estis verkitaj en oktobro-novembro de la sama jaro. Tuj poste ko- menciĝis la kompostado. Pro la translokiĝo de la presejo kaj kelkaj aliaj teknikaj malfacilaĵoj, la kompostada laboro, per si mem tre longdaŭra pro la amplekso kaj karaktero de la verko, bedaŭrinde longiĝis iom pli ol normale necese por tia granda libro. Tio postulis ĝisdatigojn en pluraj ĉapitroj aŭ aliaj subdividoj en la stadio de kompostado. Eĉ post la enpaĝigo, sed antaŭ la presigo, la aŭtoroj ĝis- datigadis la enhavon absolute ĝis la lasta momento, sed en tiaj kazoj per reverkado de partetoj, ĉar la nombro de linioj devis resti la sama, kiel en la antaŭa, jam enpaĝigita teksto. Okazis ankaŭ, ke ĝisdatigo pri iu afero menciita en du aŭ pluraj lokoj povis esti farita en iu parto de la libro, troviĝanta ankoraŭ en stadio de kompostado, sed ne plu en alia, jam presita.

Dank' al tiuj pliaj fortostreĉoj, la verko estas maksimume ĝisdata,

kvankam ĝi aperas sufiĉe longe post la tago de la finredakto.

Fine, ne nur kiel prezidanto de UEA kaj honorofica direktoro de CED, sed ankaŭ persone, la subskribinto esprimas tutkoran dankon al la kunaŭtoroj, al la teknika redaktoro, al ĉiuj kontribuintoj, al la regulaj kunlaborantoj de CED, al ĝia sindediĉa sekretariino kaj al la multnombraj apogantoj, kiuj diversmaniere, inkluzive financan sub- tenadon al CED ekde ĝia fondiĝo, helpis en kiu ajn formo la laboron de tiu ĉi institucio kaj tiel ebligis la publikigon de la verko.