Выбрать главу

komunikado.

Dum la tuta 18-a jc. la franca havis ĉiam pli grandajn sukcesojn. En Ruslando jam Petro la Granda favoris kaj uzis tiun lingvon. Katarina la Dua entreprenis veran kampanjon por francigi la regantajn tavolojn de sia Imperio. Tuta armeo da instruistoj de la franca lingvo, da francaj artistoj kaj teknikistoj invadis la kulturajn centrojn de Ruslando. Ekde 1756 en Peterburgo funk- ciis konstanta franca teatro. La „bone edukitaj personoj" hontis paroli ruse kaj la infanoj de la aristokratio apenaŭ ĝin scipovis. La reago de la granda rusa sciencisto M. V. Lomonosov (1711-1765), kiu estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literatura Lingvo, kaj la pozitivaj efikoj de tiu reago je la posta evoluo de la rusa, sentiĝis ĉiam pli forte interne de la lando, sed en siaj eksteraj rilatoj la Rusa Imperio plue uzadis preskaŭ ekskluzive la francan. Eĉ da instrukcioj al la rusaj imperiaj diplomatoj en eksterlanido estis redaktataj en la franca.

La franca disvastiĝis rapide ankaŭ en aliaj landoj, precipe en Germanio, Nederlando, Skandinavio, Pollando, sed, kompreneble, nur inter la kleruloj. En Germanio la penetro de la franca estis tiel vasta, ke jam fine de la 17-a jc. Leibniz plendis pro ĝia superrego je la kosto de la germanaj lingvo kaj kulturo. Cent jarojn poste, en 1780, Frederiko la Dua, kiu ne nur parolis france, sed estis ankaŭ saturita de la franca kulturo, ridindigadis la klo- podojn de Lessing forigi la francan influon el Germanio, kaj aser- tadis, ke la franca lingvo estas la ŝlosilo, kiu malfermas la por- don de la tuta mondo. Simile esprimas sin ankaŭ hodiaŭ la ron- doj, kiuj pledas por tiu aŭ alia nacia lingvo kiel rimedo por inter- nacia komunikado. Tamen, ankaŭ en la kazo de Germanio la ideoj de Lessing, reflektantaj la kreskantan signifon de la naciaj ling- voj por la formiĝo de la nacioj en la moderna senco de la vorto kaj por la konservo de la nacia identeco, venkis la konceptojn de la monarko.

En Anglio la rezisto kontraŭ tiu ondo de francigo estis forta ekde la komenco. Tre probable la unua incidento tiurilate okazis en la jaro 1753. En traktadoj por ordigo de malkonsento koncerne prezon, la francaj komisiitoj resendis al la britaj reprezentantoj ilian memorandon, ĉar ĝi estis skribita en la angla lingvo, kaj postulis, ke la tuta negocado okazu en la franca. Ili asertis, ke la privilegia pozicio de la franca estis ankaŭ jure estabŭita per longa uzado en la diplomatia praktiko. La Brita Registaro sendis al siaj reprezentantoj en Parizo instrukciojn, en kiuj ĝi deklaris, ke pro ĝentileco ĝi ĉiam aldonis al la anglalingvaj memorandoj francan tradukon, sed ke la francaj komisiitoj trovis erarojn en la vort- umo. Tial la anglaj komisiitoj rieevis la oridonon uzi estontece nur la anglan. Ĉar ,nun Francio postulas la uzon de la franca kiel rajton, la Brita Registaro opinias, ke akcepti tiun uzon en tiaj kondiĉoj efektive signifus krei precedencon kaj rekoni la uzon de la franca kiel rajton. En la dokumento troviĝis jena interesa parto:

Ciuj nacioj havas la rajton reciproke rilati en neŭtrala lingvo. Kiel tia, la franca estas uzata en la rilatoj kun la princoj de la Imperio kaj kun aliaj Potencoj; se la Kortego de Versailles opinias oportuna

trakti kun Lia Majesto en la latina, la Reĝo volonte konsentos

La Reĝo eksplicite ordonas, ke vi ne akceptu en la estonteco kiun ajn dokumenton de la francaj komisiitoj en ilia propra lingvo, krom se ili devigas sin ricevi la respondon en la angla [2].

La francaj komisiitoj provis konservi la pozicion de sia lingvo per deklaro, ke la uzo de la franca ne estos konsiderata kiel pre- oedenco, sed Britio restis firma. Estas menciinde, ke oni perdis preskaŭ la tutan jaron 1753 por tiu lingva diskuto.

La imuneco de Anglio kontraŭ la ofensivo de la franca en la 18-a jc. ŝulidiĝas ĉefe al la fakto, ke ĝi formiĝis kiel nacio kun sia propra unueca literatura lingvo pli frue ol la aliaj grandaj nacioj de Eŭropo, kaj ke tiu lando ĝustatempe komprenis la gran- dan politikan kaj kulturan signifon de la lingvo uzata en inter- ŝtataj rilatoj. Fine de la 18-a jc. la angla siavice troviĝis en plena ekspansio. En la 19-a jc. la kreskanta politika influo de Usono fariĝis grava faktoro en la fortikigo de la pozicioj de tiu lingvo.

Kvankam la franca neniam atingis la universalecon de la latina, tamen ĝi sendube ĝuis regantan pozicion ne nur en la oficialaj interltataj rilatoj dum du jarcentoj, sed ankaŭ kiel lingvo de kulturaj kaj komercaj interŝanĝoj en multaj mondopartoj.

Tiu ĉi fakta elstara pozicio de la franca kreis la opinion, ke ĝi estis ankaŭ jure rekonita kiel la oficiala lingvo de diplomatio ĝis la Unua Mondmilito. Francio mem en pluraj okazoj insistis pri tiu kvazaŭa jure rekonita „rajto" de la franca, sed gravaj dokumentoj pruvas precize la malon. La Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo eksplicite preci- zigis, ke la uzo de la franca neniel prejudicas la rajton de la kontraktantaj partioj havi kopiojn en aliaj lingvoj. Similajn klaŭ- zojn entenis la Traktato de Parizo de 1763, la Traktato de Ver- sailles de 1783 kaj la Fina Akto de la Viena Kongreso (1815).

Tiu lasta aparte emfazis, ke la uzo de la franca ne havos kiun ajn sekvon por la estonteco kaj ke ĉiu el la Potencoj rezervas la rajton utiligi en la estontaj traktadoj kaj konvencioj la lingvon uzitan antaŭe en la diplomatiaj rilatoj, tiel ke >la Viena Traktato ne povos esti citata kiel ekzemplo kontraŭa al la establitaj kutimoj.

La rezervoj rilate la uzon de la franca klare indikas, ke ĝi neniam akiris la pozicion de jure rekonita oficiala lingvo de inter- ŝtataj rilatoj. Male, la latina estis dum jarcentoj senrezerve uzata skiel la sola lingvo de diplomatiaj rilatoj. Ĝuste tial, kiam oni ko- mencis apliki la francan, necesis emfazi, ke tio prezentas escepton „kontraŭ la kutimoj regule observataj en la traktatoj" kaj ke la uzo de la franca ne povos esti interpretata kiel kreanta kiun ajn „rajton" por la franca.

La malsameco rilate la internacian pozicion de la du lingvoj estas logika sekvo de ilia socia kaj politika karaktero. La mezepoka latina ne estis nacia, sed klasa lingvo, komuna al la regantaj tavoloj die ĉiuj eŭropaj landoj. Aplikante la latinan por siaj reciprokaj rilatoj, ili efektive uzis sian lingvon kaj ne iun fremdan. Eĉ post la formiĝo de la grandaj naciaj lingvoj, la latina plue prezentiĝis kiel neŭtrala lingvo, kiu neniel ofendis la naciajn sentojn de kiu ajn ŝtato. Kontraŭe, la franca kiel nacia lingvo de potenca ŝtato, estis senigita de tiu grava eco. Jure rekoni tian nacian, do politike ne- neŭtralan, lingvon kiel oficialan por la interŝtataj rilatoj ne nur kon- traŭus la principon de suverena egaleco, sed ankaŭ donus konsiderin- dajn avantaĝojn al la nacio de la privilegiita lingvo. Ju pli konkrete establiĝadis la nacio en etna senco, ju pli firmiĝadis la ideo de nacia ŝtato kaj la koncepto de nacia suvereneco, kiu anstataŭigadis ĉiam pli tiun de la suvereneco de la monarko, des pli malgrandaj fariĝadis la ŝancoj ne nur de la franca, sed de kiu ajn nacia lingvo daŭre ekokupi la pozicion de komuna helpa lingvo en la internaciaj rilatoj.

1.1.3 Angla-Franca Kunregado en la Ligo de Nacioj

Post la finiĝo de la Unua Mondmilito la angla, kiu jam estis atinginta rimarkindan disvastiĝon, sukcesis doni decidan baton al la privilegia pozicio de la franca. La klopodoj de Francio konservi por la franca monopolon komplete malsukcesis. Britio kaj Usono insistis pri egala uzo de la angla kaj, post longaj diskutoj, fine venkis la tezo de angla-franca kunregado. La Traktato de Versailles de 1919, kiu entenis la Pakton de la Ligo de Nacioj (art. 1-26 de la Traktato de Versailles), estis redaktita en la franca kaj angla. Art. 440 de tiu Traktato preskribis, ke „la tekstoj franca kaj angla estos aŭtoritataj". Kompreneble, la sama principo validis por la Pakto de la Ligo de

Nacioj, kiu estis enkorpigita en la Traktato.

La Regularo de la 30-a de novembro 1919 antaŭvidis, ke la Ligo de Nacioj ne havos „oficialan lingvon", sed ke ĝi uzos la du „kutimajn lingvojn", nome la francan kaj anglan. Estis ankaŭ antaŭvidite, ke ĉiu ŝtato havos la rajton uzi sian propran lingvon, kondiĉe ke ĝi mem prizorgu la tradukon en „unu el la kutimaj lingvoj". Laŭ la Interna Regularo de la Asembleo, ĉiu parolado en la franca devis esti resu- mita en la angla, kaj inverse. Ciuj oficialaj dokumentoj estis publi- kigitaj en la du lingvoj. La samaj principoj aplikiĝis al la komisionoj de la Asembleo, al la Konsilo de la Ligo, al la Sekretariato, entute al ĉiuj organoj. Kvankam la Pakto kaj la internaj regularoj estis plurfoje ŝanĝitaj, tamen la priskribita lingva situacio restis netuŝita dum la tuta ekzistado de la Ligo de Nacioj.