Выбрать главу

La situacio en la Ligo neniel influis la uzon de aliaj lingvoj por oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj. Efektive, la ĝenerala situacio inter la du militoj povas esti karakterizita per provizora angla-franca kompromiso en la Ligo de Nacioj, sen kreo de prece- denco por la estonteco aŭ de kiu ajn jura rajto aŭ devo ekster la kadroj de la Ligo; per kolektivaj traktatoj kutime en la angla kaj franca, kaj duflankaj traktatoj ĉiam pli ofte en la lingvoj de la kon- traktantaj partioj; per klopodoj de aliaj pli grandaj nacioj havigi al siaj respektivaj lingvoj privilegian pozicion identan aŭ similan al tiu, kiun ĝuis la angla kaj franca; per apliko de diversaj aliaj naciaj lingvoj kiel helpaj rimedoj de komunikado en la sferoj de intereso de la koncernaj grandpotencoj. Rezulte, intensiĝis la lukto sur la internacia lingva kampo. La evoluprocezo, iniciatita en Versailles, necese kondukis al la nuna ĥaosa lingva situacio sub la reĝimo de Unuiĝintaj Nacioj.

1.2 NUNA SITUACIO

1.2.1 Oficialaj kaj Laboraj Lingvoj

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Organizacio okazis en San-Francisko de la 25-a de aprilo ĝis la 26-a de junio 1945. En la momento de la komenciĝo ne ekzistis ia ajn interkonsento kon- cerne la lingvojn uzotajn de la Konferenco. Tiurilate la situacio estis simila, sed ne identa, al tiu de Versailles: en 1919 Francio proponis, ke la franca estu la sola oficiala lingvo de la Packonferenco; en 1945 la ĉefo de la usona delegacio rimarkigis tuj en la komenco, ke la debatoj en la plenaj kunsidoj devus esti kondukataj en la angla kun posta traduko en la francan, ĉar tio ŝparus tempon; en Versailles la brita delegacio forte kontraŭstaris la francan proponon kaj postulis egalecon por la angla; en San-Francisko la ĉefo de la franca delegacio same energie rifuzis la usonan sugeston kaj insistis pri egala rajto por la franca. En la vigla diskuto pri la lingva demando, la ĉefo de la ĉina delegacio esprimis la opinion, ke la angla devus esti uzata kiel „labora lingvo". ŝajnas, ke li estis la unua, kiu uzis tiun esprimon. Fine oni decidis, ke la angla, ĉina, hispana, franca kaj rusa estos la oficialaj lingvoj de la Konferenco, dum la angla kaj franca estos uzataj kiel laboraj lingvoj. Tiamaniere formiĝis la distingo inter „oficialaj" kaj „laboraj" lingvoj.

La Carto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) leĝigis la novan situacion rilate la oficialajn lingvojn en Art. 111, kiu preskribas, ke la tekstoj de la Carto en la 5 menciitaj lingvoj estas egale aŭtentikaj.

Rilate la laborajn lingvojn ne estis farita ia definitiva decido. La Prepara Komisiono, elektita en San-Francisko por organizi la Unuan Sesion de la Generala Asembleo, proponis, ke la lingvaj reguloj de San-Francisko restu validaj ĝis oni decidos alie. Tiu formulo mal- fermis la pordon por novaj diskutoj pri la lingva demando. La pro- blemo estis pridiskutita en la Unua Komisiono de la Generala Asem- bleo, okazinta en Londono komence de 1946. La Komisiono proponis rezolucion al la Generala Asembleo, kiu unuanime akceptis ĝin la 1-an de februaro 1946 kune kun aldono enhavanta en 9 punktoj la novajn lingvajn regulojn. Laŭ tiu aldono la ĉefaj reguloj estas:

En ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, la oficialaj lingvoj estas la ĉina, angla, franca, rusa kaj hispana. La angla kaj franca estas la solaj laboraj lingvoj. Ciu parolado el- dirita en unu el la laboraj lingvoj devas esti interpretita en la alia. La paroladoj faritaj en unu el la 3 ceteraj oficialaj lingvoj devas esti interpretitaj en ambaŭ laboraj. Ciu reprezentanto rajtas paroli en kiu ajn neoficiala lingvo, sed en tiu ĉi kazo li mem devas prizorgi la tradukon en unu el la laboraj lingvoj, dum la Sekretariato havas la taskon prizorgi la interpretadon en la alia labora lingvo. La raportoj devas esti establitaj en la du laboraj lingvoj, sed kompleta aŭ parta traduko en kiun ajn el la aliaj oficialaj lingvoj devas esti farita je postulo de kiu ajn delegacio. La protokoloj devas esti el- laboritaj kiel eble plej baldaŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj. Same tiel la rezolucioj kaj aliaj gravaj dokumentoj devas esti publikigitaj en la oficialaj lingvoj, sed kiu ajn delegacio rajtas postuli, ke ankaŭ aliaj dokumentoj aperu en kiu ajn aŭ en ĉiuj oficialaj lingvoj.

E1 tiuj principoj klare vidiĝas la malsama pozicio de la oficialaj kaj laboraj lingvoj. La lingvaj reguloj akceptitaj la 1-an de februaro 1946 eniris poste en la internajn regularojn de ĉiuj organoj de UN, kun la escepto de la Internacia Kortumo, kiu ĝis hodiaŭ konservas nur la anglan kaj francan kiel oficialajn lingvojn kaj kiu aplikas aliajn regulojn de interpretado. La samaj principoj establitaj por Unuiĝintaj Nacioj validas ankaŭ por la t.n. specialigitaj organizaĵoj apartenantaj al la familio de UN (ekzemple Unesko, Monda Organi- zaĵo pri Sano k.a.), sed ofte kun gravaj devojiĝoj.

Unu el la bazaj principoj de UN estas tiu de suverena egaleco de ĉiuj Ŝtatoj-Membroj. Efektive, la lingvaj reguloj de San-Francisko grave malobservas la principon de egaleco, ĉar ili klasigas la lingvojn laŭ tri kategorioj: laboraj, oficialaj kaj ĉiuj aliaj. La formulo „oficialaj-laboraj lingvoj" signifis faktan superregon de la angla kaj franca, kaj tial entenis ĝermojn de malkontento.

1.2.2 Plia Komplikiĝo de la Problemo

Jam fine de 1947 komenciĝis la atakoj kontraŭ la unuanime akcep- tita nova sistemo. La hispane parolantaj nacioj postulis por sia lingvo la pozicion de labora. ,La Sekretariato tuj atentigis, ke la akcepto de la propono kostus al UN pli ol unu milionon kaj ducent mil dolarojn jare. En la diskuto evidentiĝis, ke la hispana estis maljuste traktata ankaŭ kiel oficiala lingvo. La argumentoj kaj kontraŭargumentoj pri la hispana kiel labora lingvo fariĝis preskaŭ modelo por ĉiuj postaj diskutoj pri la lingva demando ne nur en diversaj organoj de UN aŭ de specialigitaj organizaĵoj, sed ankaŭ ekster la kadro de UN. La apogantoj de iu lingvo kutime akcentas la nombron da personoj parolantaj la koncernan lingvon, laŭdas ĝiajn kvalitojn kaj kulturan valoron, klopodas prezenti la avantaĝojn, kiujn la adopto de tiu lingvo donos por la progresigo de la celoj kaj idealoj de UN aŭ de alia organizaĵo; la oponantoj ĉiam volonte rekonas la kulturan signi- fon de la proponita lingvo, sed kontraŭstaras ĝian adopton ĉefe pro la altegaj financaj ŝarĝoj kaj pro teknikaj malfacilaĵoj. Kvankam tiuj argumentoj kaj kontraŭargumentoj estas grandparte ĝustaj, tamen ili maskas la plej profundajn radikojn de la lingva batalo, nome la politikan prestiĝon kaj la sennombrajn aliajn avantaĝojn, kiujn donas la privilegia pozicio de iu nacia lingvo por la respektivaj ŝtatoj je malavantaĝo de ĉiuj aliaj.

La demando de la hispana longiĝis ĝis la fino de 1948, kiam la Generala Asembleo devis cedi kaj decidis, ke la hispana fariĝu labora lingvo de tiu organo. Jam tiam la soveta delegacio denove insistis, ke ankaŭ la ĉina kaj rusa havu egalan pozicion, ĉar alie tio signifus gravan diskriminacion. En 1949 ekflamis novaj diskutoj, ĉi-foje rilate la ĉinan kaj precipe la rusan. Ne povante trovi kontentigan solvon, la Generala Asembleo decidis prokrasti la aferon.

En 1952 la lingva batalo revigliĝis en ligo kun la propono de kelkaj hispane parolantaj landoj, ke la hispana fariĝu labora lingvo ankaŭ de la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Pollando kaj Cinio tuj faris al- donan proponon, ke la rusa kaj ĉina same tiel fariĝu laboraj lingvoj de tiu organo. La Sekretariato plian fojon atentigis pri la grandegaj kostoj: 534.000 dolaroj por la hispana, 645.000 dolaroj por la rusa kaj 900.000 dolaroj por la ĉina, se la tri lingvoj fariĝus laboraj en la Ekonomia kaj Socia Konsilo. Aliflanke, ankoraŭfoje montriĝis, ke ankaŭ la reguloj pri la uzo de la oficialaj lingvoj — tute speciale de la ĉina — estis grave malobservataj. Post longaj diskutoj la Gene- rala Asembleo decidis la 5-an de decembro 1952, ke la hispana fariĝu plia labora lingvo de tiu organo, sed ankoraŭfoje malakceptis la rusan kaj ĉinan.