Выбрать главу

Alia aparte menciinda lingva diskuto, ĉi-foje precipe inter la angla kaj franca kiel laboraj lingvoj, okazis en 1966 kaj 1967. La france parolantaj nacioj energie protestis pro la absolute nekontentiga fakta pozicio de la franca kiel labora lingvo. Fine de 1966 la delegacioj de ĉiuj france parolantaj landoj vizitis la Generalan Sekretarion de UN (U Thant) kaj postulis, ke la franca, kiel unu el la oficialaj kaj laboraj lingvoj de UN, ĝuu en la praktiko de UN la jure rekonitan pozicion. En la Asembleo mem aŭdiĝis akraj riproĉoj pro la mal- atentado de la franca en la Sekretariato, kaj postuloj pri „justeco" por tiu lingvo. Rezulte de tiu premo la Generala Asembleo decidis per du rezolucioj, ke la Sekretariato atentu je pli justa uzo de la laboraj lingvoj kaj establu pli bonan ekvilibron inter tiuj lingvoj en la nomado de la oficistaro. Fine de 1967 okazis nova lukto pri la pozicio de la franca. Gi finiĝis per granda plimulto favore al lingva ekvilibro en la Sekretariato. La Generala Sekretario estis samtempe komisiita rapidigi apartan programon de lingvoinstruado por la oficistaro de UN kaj stimuli la lernadon per specialaj krompagoj por la oficistoj kiuj kapablas uzi du laborajn lingvojn.

Paralele kun la prezentita angla-franca duelo, kiu ripetiĝis en 1968, fine de 1968 Soveta Unio kaj ĝiaj apogantoj lanĉis novan atakon por la rusa kiel labora lingvo — ĉi-foje kun sukceso.

Kiel kutime, nombro da reprezentantoj parolis pri la graveco de la rusa por komunikado en la sferoj de diplomatio kaj scienco, kaj pri la dezirindeco akcepti la rusan kiel laborlingvon ankaŭ pro poli- tikaj kaj praktikaj motivoj. La oponantoj precipe emfazadis la finan- cajn ŝarĝojn. La reprezentanto de Usono insistis, ke efikeco kaj ekonomiaj konsideroj devas esti la solaj kriterioj por akcepto de kiu ajn lingvo kiel labora por kiu ajn organo. Argumentoj kaj kontraŭ- argumentoj viciĝis laŭ la du linioj. La 21-an de decembro 1968 oni fine akceptis la proponon, ke la rusa fariĝu plia labora lingvo de la Generala Asembleo. Krome, en la sama rezolucio, la Generala Asem- bleo esprimis la dezirindecon, ke la rusa kaj hispana fariĝu laboraj lingvoj ankaŭ de la Konsilo de Sekureco. Laŭ la oficialaj taksoj, la elspezoj por la rusa kiel plia labora lingvo de la Generala Asembleo estas proksimume du milionoj da dolaroj jare. La menciita intensa lingvoinstruado por la oficistaro kostas proksimume pliajn sepcent mil dolarojn jare laŭ la taksoj fine de 1968.

Kiel oni vidas, en la sfero de oficialaj interŝtataj rilatoj la lingva problemo fariĝis kaj plue fariĝas ĉiam pli kompleksa. Por bone kompreni la fenomenojn en la naturo kaj en la socio, oni devas rigardi ilin ne kiel senmovajn statojn, sed kiel evoluprocezojn. La dinamismo sur la lingva kampo klare evidentigas daŭran akriĝadon de la problemo. La fina akto de la Viena Kongreso en 1815 estis redaktita en unusola lingvo; en Versailles en 1919 oni uzis du lingvojn; en la Pariza Packonferenco de 1946 estis tri lingvoj. La Ligo de Nacioj havis fakte du oficialajn lingvojn, UN havas kvin, la Generala Kon- ferenco de Unesko ok, kaj povas rekoni tiun pozicion ankaŭ al aliaj. En UN estis en la komenco du laboraj lingvoj, poste tri, nun estas kvar kaj tre verŝajne baldaŭ estos kvin, tiel ke malaperos la diferenco inter la oficialaj kaj laboraj lingvoj. En Unesko estis unue du laboraj lingvoj, la franca kaj la angla, poste devis esti aldonita la hispana, sekvis la rusa kaj fine la araba, tiel ke nun la Generala Konferenco jam havas kvin laborajn lingvojn, sed en difinitaj kazoj ĝi povas havi eĉ ses. Simila tendenco manifestiĝis ankaŭ en aliaj interŝtataj organizaĵoj en la familio de UN. La Organizaĵo de UN por Nutraĵo kaj Agrikulturo (FAO) eĉ nuligis la distingon inter oficialaj kaj laboraj lingvoj. Dum la sesio de oktobro 1968, la Konsilo de tiu Organizaĵo ekzamenis la demandon de lingvoj utiligataj de FAO kaj la Program- komitato konstatis, ke fakte ne plu eblas distingo inter „oficialaj lingvoj" kaj „laboraj lingvoj". Nun tiu Organizaĵo utiligas por diver- saj organoj aŭ celoj la anglan, hispanan, francan, germanan. Eĉ organizaĵoj, kiuj ankoraŭ distingas inter la du kategorioj de lingvoj, uzas por siaj publikaĵoj ankaŭ lingvojn, kiuj estas nek oficialaj, nek laboraj. Ekzemple, ILO (Internacia Labor-Organizaĵo) utiligas tiu- cele la araban, danan, anglan, finnan, francan, germanan, hindan, japanan, norvegan, hispanan, rusan, svedan kaj urduan. La konata Unesko-Kuriero estas nun (1973) publikigata en la angla, franca, hispana, rusa, germana, araba, japana, itala, hinda, tamila, hebrea, persa, nederlanda, portugala kaj turka.

En la eŭropaj institucioj la lingva situacio prezentiĝas alimaniere. Ĝis la 1-a de januaro, 1973, la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Komunaĵo estis la franca, germana, itala kaj nederlanda, sed en la praktiko la franca fakte ĝuis privilegian pozicion. La 1-an de januaro, 1973, aliĝis pliaj tri ŝtatoj kaj ankaŭ iliaj lingvoj fariĝis oficialaj. Tio eĉ pli kom- plikas la lingvan situacion.

En aliaj interŝtataj kaj internaciaj privataj organizaĵoj la oficialaj lingvoj tre varias. E1 680 internaciaj organizaĵoj, kies oficialaj lingvoj estas indikitaj en la Jarlibro por 1962-63 de la Unio de Internaciaj Asocioj, 164 havis nur unu oficialan lingvon, 225 havis du lingvojn, 199 tri lingvojn, 53 uzis kvar lingvojn, 31 utiligis kvin lingvojn, 4 organizaĵoj havis ses oficialajn lingvojn kaj 4 aliaj sep. Pli kompleta statistiko, publikigita en la revuo Associations Internationates, n-ro 12/1960, montras, ke el 1.206 internaciaj interŝtataj kaj privataj orga- nizaĵoj nur 381 havas unusolan lingvon kiel oficialan, 346 havas du oficialajn lingvojn, 248 uzas tri, 147 havas kvar oficialajn lingvojn, 58 utiligas kvin, 15 oficialigis ses lingvojn kaj 11 organizaĵoj havas sep aŭ pli da oficialaj lingvoj. Inter la organizaĵoj, kiuj nun (1972) havas nur unu oficialan lingvon, menciindaj estas la 28 internaciaj organizaĵoj, en kiuj la sola oficiala lingvo estas Esperanto. Laŭ alia statistiko publikigita en la sama periodaĵo, el ĉiuj enketitaj organi- zaĵoj la angla estas oficiala en 943, la franca en 920, la germana en 399, la hispana en 253, la itala en 110, la rusa en 41, la nederlanda en 43, la portugala en 42, aliaj lingvoj en 358 organizaĵoj. Tiuj aliaj lingvoj estas la araba, ĉina, dana, Esperanto, hebrea, japana, latina, hungara, norvega, pola, serba aŭ kroata, slovena k.a.

Necesas aldoni, ke la lingva situacio rapide ŝanĝiĝas. Lingvoj, kiuj estis oficialaj en iuj organizaĵoj antaŭ kelkaj jaroj, kelkfoje perdas tiun rolon, dum aliaj akiras ĝin. Tial ankaŭ la statistikoj pri la uzo de lingvoj en internaciaj organizaĵoj perdas sian valoron post kelka tempo. La supraj informoj, rilatantaj ĉefe al la periodo 1960-1963, verŝajne ne plu estas tute ĝustaj por la situacio en 1972, sed ili en ĉiu okazo evidentigas la konsiderindan nombron da lingvoj uzataj en oficialaj kaj neoficialaj internaciaj rilatoj.

Similan bildon prezentas la lingva situacio en la sferoj de inter- nacia komunikado ekster la oficialaj aŭ neoficialaj internaciaj orga- nizaĵoj. La lingvaj baroj sentiĝas ĉiam pli forte ankaŭ sur la kampo de ĉiaspecaj kulturaj interŝanĝoj, scienca komunikado, komerco, turismo, praktike ĉie. Ju pli grandaj la teknikaj eblecoj por kon- taktoj inter grupoj aŭ individuoj apartenantaj al malsamaj lingvaj komunaĵoj, des pli evidentiĝas la lingvodiverseco kiel obstaklo.

Fine, interne de unuopaj landoj, unuavice en multnaciaj ŝtatoj, la lingva demando ofte kaŭzas ĉiaspecajn malfacilaĵojn. Kelkfoje ili transformiĝas en akrajn politikajn batalojn. La altrudado de unu tutŝtata nacia lingvo kontraŭ la interesoj de la naciaj malplimultoj elvokas streĉitecojn kaj konfliktojn; aliflanke, egala traktado de ĉiuj lingvoj en la edukado kaj en la publika vivo necese postulas grande- gajn elspezojn kaj malhelpas la efikecon de la administrado. Praktike, hodiaŭ ne ekzistas unusola ŝtato en la mondo, kiu ne spertus la lingvan problemon en unu aŭ alia formo.