Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo
Diskuto de Umberto Eco kun
Istvan Ertl kaj François Lo Jacomo,
la 20-an de januaro 1993,
en Parizo
Redaktoro: Thomas Bormann
Universala Esperanto-Asocio
Esperanto-Dokumentoj 32E
Eco: Mi diru, ke unuafoje en la historio oni pritraktas laŭ rigora maniero la problemon de tradukado, kiu estis, ĝis nun, filozofia sed nebula demando. Nur nun ekaperas, ekzemple, la problemo de font-orientita kaj cel-orientita traduko,[3] tre gravaj nocioj…
Kaj — tion mi pliprecizigos dum mia morgaŭa lekcio — mi opinias, ke por vi la problemo de tradukado estas fundamenta. Ĉar Esperanto povas ekzisti nur se oni agnoskas la principon, ke ja eblas traduki: jen precize mia aktuala temo. Se ekzistus perfekta lingvo, ĝi estus la parametro[4] por ĉia ebla traduko. Sed pro la fakto, ke ne ekzistas parametra lingvo, eblas traduki al Esperanto aŭ el Esperanto al aliaj lingvoj nur se eblas traduki de iu ajn lingvo al iu ajn lingvo. Estas ja paradokso, ĉar la principo mem de tradukado devus malpliigi la rolon de Esperanto: se eblas traduki inter la diversaj lingvoj, ne necesas interlingvo. Tamen interlingvo povas ekzisti nur se ja eblas traduki, mi diru ne nur inter la franca kaj la itala, sed inter la hopia kaj la japana; alikaze, ĉio ĉi disfalas.
Estas do tiu ĉi fantomo de tradukado, kiu unuavide devus malaperi pro interlingvo, sed kiu male konsistigas la principon mem, laŭ kiu povas ekzisti kaj vivi interlingvoj. Tre interesa problemo, ĝis nun ne solvita.
Lo Jacomo: Iu ekstudis, ĉu esperantistoj ĝenerale scipovas pli da fremdaj lingvoj, krom Esperanto, ol aliaj homoj. Mi ne scias, ĉu liaj rezultoj estas signifaj, sed estas ja demando.
Mi intuicie opinias, ke esperantistoj estas ĝenerale pli plurlingvaj, kaj pli sentemaj pri aliaj lingvoj kaj pri tradukproblemoj. Mi celas, ke en diskuto kun esperantistoj tradukproblemoj ŝajnas pli konataj ol en diskuto kun aliaj homoj…
Eco: Principe ili ja devus esti plurlingvaj, pro la principo, ke iu ajn lerninta duan lingvon estas pli malfermita al lernado de tria. Tion mi spertis pro miaj filoj mem, denaske dulingvaj ĉar mia edzino estas germana. Kiam ili envenas novan landon, ili tre facile eklernas trian lingvon, eĉ se poste ili forgesos ĝin, sed estas mensa preteco je la multeco de lingvoj.
La gepatra lingvo
Ertclass="underline" Ĉu temas ja pri mensa preteco, aŭ pri propedeŭtika rolo de la du jam lernitaj lingvoj?
Eco: Jen ekzemplo. Iam amiko diris al mi: «Ha! estas danĝere eduki siajn filojn dulingve. Ĉar natura emo identigi nomojn kun nomitaĵoj kreas en dulingva infano distranĉiĝon de la personeco».
Mi do deziris eksperimenti tion. Iun matenon, mi demandis al mia filo:
— Kio estas tio?
— Burro.[5]
— Sed ĉu ne estas ankaŭ Butter? [6]
— Jes ja, li respondis, estas ankaŭ Butter.
Mi disduigis ĝin kaj diris:
— Kiu el la du estas burro kaj kiu estas Butter?
— Ambaŭ same estas burro kaj Butter.
El tio mi konkludis: «Fakte ne, ne estas dividiĝo de la realo».
Sekve, denaska scio, ke tiuj ĉi aĵoj povas havi du nomojn, mense pretigas al la ebleco, ke ili povas havi trian nomon.
Ertclass="underline" François Lo Jacomo kaj mi ĵus diskutis pri alia ekzemplo … Iu Taeschner, kies gefiloj same estas itallingvaj kaj germanlingvaj, verkis libron titolitan: «La suno estas ina». Ĉar liaj gefiloj metis la problemon, ĉu la suno, germanlingve die Sonne, estas knabineto aŭ knabeto.[7] Tion ili demandis al sia patrino, tuj kiam ili konsciiĝis pri la diferenco inter la du lingvoj.
Eco: Fakte, sed pri dulingvismo oni nun tre malmulton scias … Lingvisto diris, ke nur la lingvistoj edz(in)iĝintaj kun alilingvan(in)o kapablas studi tion, alikaze mankas la propra sperto pri ĉiutage observata infano. Sed ĝis antaŭ nelonge troviĝis tre malmulte da tiaj geedzoj, kaj inter ili ne ĉiuj interesiĝis pri dulingveco. Li konkludis, ke estas ja manko, kaj ke la manko de studoj ŝuldiĝas precize al tio.
Ĉar nun la dulingvaj paroj iĝas, se ne normo, tamen io tre normala en la eŭropa socio, eble ni havos pli bonajn studojn pri dulingveco.
Ertclass="underline" Oni ekplanas eksperimenton en la universitato La Sapienza en Romo, pri dudeko da patrinoj, nun gravedaj, kiuj naskos dulingvajn infanojn (Esperanto kun alia lingvo). Fakte, oni nun serĉas tiajn patrinojn…[8]
Eco: Alia sperto mia estis jena: ne ekzistas laŭ mi absoluta dulingveco. Jes ja, estas famaj verkistoj, kiel Beckett,[9] kapablaj verki en ambaŭ lingvoj, tamen tio estas escepto, ne normo. Kaj malĝusta estas la mito pri la patrina lingvo. Ne kun la lingvo de sia patrino identiĝas infanoj, sed kun tiu de la pordisto, nome: la surstrata lingvo.
Miaj filoj, en Italio, lernis de sia patrino la germanan, tamen ilia lingvo, kiam ili parolas inter si, estas la itala. En Milano — ĉar troviĝas tie du germanaj lernejoj, tre bonaj, el kiuj unu situas precize apud nia hejmo — ili vizitis germanan lernejon, kies lernantoj plejparte naskiĝis en Germanio sed parolis inter si, en la lernejo, la italan. Alidire, la venkanta lingvo estas la surstrata lingvo. Tio estas problemo por vi, evidente, ĉar ĉia Esperanta dulingveco, pro la fakto ke surstrate oni parolas lokan lingvon, metos vian lingvon en suban pozicion.
Mi ne scias, ĉu temas pri absoluta regulo, sed estas mia impreso: ĉiam estas pli forta lingvo, la ĉirkaŭa lingvo. Kompreneble, se la infano estas enŝlosita en sia domo, kie li parolas unu solan lingvon, ne rajtante eliri surstraten, eble la alia lingvo estos pli forta. Tamen mi opinias, ke ĝenerale tio ne okazas.
Lo Jacomo: Jen precize … mi opinias, ke lingvo respondas al bezono je komunikado: iu individuo povas havi diversajn bezonojn je komunikado, kelkajn kun kiuj li sentas sin pli komforta, aliajn kun kiuj li sentas sin malpli komforta. Estas lingvaj rifuzoj ne pro lingvistikaj kialoj, sed pro simpla rifuzo de iu komunika situacio.
Mi diru, ke iu, por kiu la surstrata etoso ŝajnas hejma, emas aŭtomate alpreni la surstratan lingvon; se li spertas, ekzemple, konfliktojn kun siaj gepatroj, li emas rifuzi la gepatran lingvon … Temas ja pri konataj situacioj.
Mi donu ekzemplon: filino de amikino, en Zagrebo, ĵus komencis lernejon. Antaŭ ol viziti la lernejon, ŝi uzis kvazaŭ egale Esperanton kaj la kroatan, sed de kiam si ekhavis amikinojn, nepre necesis, ke tiu ĉi Esperanto estu akceptita de ŝiaj amikinoj; estus ja katastrofo se la amikinoj rifuzus tiun ĉi lingvon.
Mi opinias, ke krom la pure lingvistika flanko, ekzistas afekcia[10] flanko de lingvo. Kaj tiuflanke Esperanto estas por mi io malsama ol aliaj lingvoj. La aliaj lingvoj estas lingvoj de grupoj: oni lernas ilin por eniĝi tiujn grupojn; dum Esperanto estas iasence lingvo de certaj individuoj tra la mondo: Esperanton oni lernas por eliri el grupo en kiu oni estas nature mergita. Tiuj, kiuj sentas sin komforte en la koncerna grupo emas mense rifuzi Esperanton, dum tiuj, kiuj sentas sin malkomforte eble provas malmergiĝi dank' al Esperanto.
Eco: Ne, tio rilatas al la fakto, ke la granda esperantista grupo povas fariĝi, por kelkaj personoj, grupo al kiu oni afekcie ligiĝas.
[3]
[7]
Taeschner, Traute:
[8]
Pri la eksperimento vd. Corsetti, Renato: «Serĉataj: dudek gravedaj esperantistinoj»
[10]