Kaj mi mencios du strangajn fenomenojn: mi konstatas, ke dum la dudek lastaj jaroj ĉiujn semiotikajn verkojn miajn mi verkis unue anglalingve, pro praktikaj kialoj. Pro tio, ofte okazas, kiam mi pripensas teorian problemon, ke mi pensas pri ĝi anglalingve, precipe se ĝi rilatas al unu el tiuj verkoj. Aliflanke, en Usono mi konatiĝis kun homoj, kun kiuj mi parolis franclingve okaze de nia unua renkontiĝo: antaŭ kelkaj tagoj, mi renkontis ĉi tie unu el tiuj usonaj amikoj, kaj ni tuj parolis france. Do kreiĝas specialaj afekciaj situacioj.
Iam mi diris dum lekcio: «Interlingvo ĉiam estos nur por publikaj rilatoj, neniam estos gepatra lingvo», mi eĉ aldonis ŝerce: «Neniam oni amoros per interlingvo». Kaj mi ricevis letereton, iom embarasan, de studentino diranta: «Sinjoro, vi malpravas. Tre bone eblas amori en la lingvo Esperanto». Mi ne sciis, ĉu temas pri propono, ĉar ŝi aldonis: «…mi faras tion». Post ioma tempo ŝi demandis min, kion mi respondas al ŝia letereto. Mi diris: «Ja evidentas, ke se du geinstruistoj pri la helena lingvo enamiĝas, eble ili amoros en la helena, ĉar estos ilia maniero krei sian sekretecon».
Ne eblas do ekskludi la eblon, ke kun iu persono mi amoru nur pollingve, pro, mi diru, afekciaj kialoj, se konvenas tia esprimo. Kaj se veras, ke ekzistas afekcia ligo kun la esperantista komunumo, eblas kompreni, ke esperantistoj amoras Esperante. Sed refoje temas pri afekcia specialiĝo.
La ŝancoj de Esperanto
Eco: Mi nun faros deklaracion, kiu klarigos mian sintenon pri Esperanto. Ĝis antaŭ ses monatoj — kvankam de tri aŭ kvar jaroj mi laboris pri tiu afero koncerne perfektan lingvon, sciante ke ĉe la fino mi atingos la internaciajn lingvojn, kelkaj libroj atendis sur mia breto … — mia opinio, dum mi nenion sciis pri ĉio ĉi, estis, ke ne eblas akceptigi artefaritan lingvon, ĉar la historio demonstris, ke tio ĉi neniam estis ebla, ke temas do pri utopio. Sed mi krome havis alian ideon: iom akceptante la koncepton de Whorf, mi opinias, ke ĉiu lingvo konsistigas vidmanieron al la mondo, kaj do ke lingvo ne povas esti neŭtrala, ĝi ĉiam estos vidmaniero al la mondo kolizianta kun aliaj vidmanieroj.
Poste, pro scienca zorgo, mi ekokupiĝis pri la demando, provis lerni la gramatikon de Esperanto kaj legi ion; kaj mi diru, ke ŝanĝiĝis mia sinteno.
Ke historie neniam eblis akceptigi artefaritan lingvon estas ja tre forta argumento, tamen ne decida, ĉar en la historio oni ankaŭ demonstris, ke ne eblas iri sur la Lunon, kvankam per difinita teknologio tio fariĝis ebla. Tiel ke en mondo, kie senintence Italio instruis la italan lingvon al albanoj per nur ĉiuvespera televida elsendado…
Ertclass="underline" Pro kio, cetere, albanaj esperantistoj parolas miksitan dialekton Esperant-italan…
Eco: … la fakto, ke eblis, dum kelkaj jardekoj, ne devigi sed instigi tutan landon al lernado de lingvo nur pro potenco de amaskomunikiloj, aŭ ke hodiaŭaj junuloj parolas iel la anglan pro rokmuziko kaj kelkaj filmoj … sugestas, ke eble ni troviĝas en historia momento, kiam estas pli facile enkonduki eĉ lingvon artefaritan. Pro tio mi komencas vidi la aferon kun malpli strikta sinteno.
Tiel ke, el la tri ĉefaj kontraŭaj argumentoj — historia neebleco, mondo kaj lingvoj malakceptemaj, lingva ŝanĝiĝo — la sola, kiun mi daŭre konsideras valida (mi legis aludon al ĝi en la intervjuo de Martinet)[11] estas, ke se lingvo estas parolata, ĝi nepre ŝanĝiĝas, kaj se temas pri internacia lingvo disvastiĝanta, ankaŭ ĝi riskas ŝanĝiĝi. Se estas Centro kontrolanta ĝian evoluon, ne plu temas pri natura lingvo, tio iĝas tro direktata afero kiel la klasika franca lingvo regata de sia Akademio.
Tie situas, laŭ mi, la fundamenta kontraŭdiro, sed pri kio eblas nenion diri, ĉar ne ekzistas historia sperto. Nur kiam dek milionoj da japanoj ekparolos Esperanton, eblos konstati, ĉu la japana Esperanto jes aŭ ne dialektiĝas, kaj kiamaniere eblas el Ĝenevo, ekzemple, direkti la evoluon de Esperanto uzata de japanoj. Mi opinias, ke ĉi-rilate vi mem havas hipotezojn, dezirojn, ideojn, sed ne respondojn.
Ertclass="underline" Precize, la disertacio de François Lo Jacomo titoliĝas «Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto», kaj li konstatas ĉi-rilate la ekziston de du polusoj, eĉ se temas pri Esperanto…
Eco: Pri teoriaj polusoj mi ja scias, sed draste ŝanĝiĝas la problemo, kiam de unu miliono vi atingas miliardon. Via espero, ke el kvar miliardoj da personoj tra la mondo, du miliardoj parolos…
Ertclass="underline" …se tion ni esperas…
Eco: … parolos Esperanton, samtempe kreas la eblon, ke okazos io neantaŭvidebla.
Lo Jacomo: Vi tiel trafas gravan demandon: la ideo devigi Esperanton. Eĉ la esperantistoj, laŭ mi, ŝanĝis sian opinion ĉi-rilate, multaj ne plu planas devigi Esperanton, sed simple faciligi ties lernadon por tiuj, kiuj deziras studi ĝin, kio tute ne estas la sama afero.
Nun oni konstatas malinklinon, ekzemple, al instruado de Esperanto en lernejoj. Tamen la lingvoj instruataj en la lernejoj ne estas devigataj, sed proponataj: kial oni ne proponus inter ili ankaŭ Esperanton?
Koncerne konkurencon inter la angla kaj Esperanto, tio iel similas laŭ mi la konkurencon inter biciklo kaj aviadilo. Estas klare, ke aviadilo kaj biciklo ne situas samnivele kaj ne konkurencas unu la alian. La ekzisto de aviadiloj ne forigas la bezonon je bicikloj. Kaj iamaniere, Esperanto partoprenas en ia lingva ekologio.
Ertclass="underline" Tion oni tre klare vidas konsiderante, ke antaŭ dudek aŭ tridek jaroj la slogano: «Esperanto, dua lingvo por ĉiuj» aperis ofte en esperantistaj medioj, dum nun ne plu temas pri tio. Oni ne plu diras, ke Esperanto estas nepre por ĉiuj: Esperanto estas por tiuj, kiuj ja deziras ĝin, kiuj kredas ĝin utila.
Eco: Ĉi-rilate ekzistas alia argumento — pri kiu mi jam parolis dum miaj lekcioj, sed kiu ankoraŭ ne aperis en la nuna diskuto —, argumento prezentita kontraŭ ĉiu internacia lingvo jam de post Fontenelle;[12] neniu registaro havas avantaĝon en subteno de internacia lingvo tiusence, ke ĝia avantaĝo estas male disvastigi sian propran lingvon. Tiu ĉi argumento eble ŝanĝiĝas hodiaŭ. Nome, hodiaŭ la egoismo mem de la registaroj povus sugesti al ili favori Esperanton. Kial?
La lingva politiko
Eco: Mi ja vidas, kio okazas nuntempe en Francio. Pro la temo elektita por mia kurso, min oni evidente kaptis por amaso da kunvenoj, kongresoj ktp, ĉar post Maastricht leviĝas ĉi tie la problemo de la sorto de la franca lingvo kaj, ŝajne, de la granda timo al la angla lingvo. Sed mi rediras al miaj francaj geamikoj: permesu, ke mi psikanalizu vin. Vi daŭre parolas pri la angla, dum via obsedanta fantomo estas ja la germana! Vin premas la timo, ke estontece estos ne la angla, sed la germana. Tiagrade, mi diras, ke vi estus pretaj, post mallonge, favori planlingvon por malhelpi alian lingvon enradikiĝi. Mi opinias tion vera. Eble estas ankoraŭ tro frue, sed ni eble atingos tion. Tiam, ĉiuj rezistoj de publikaj instancoj, pro la menciita kialo, povus ŝanĝiĝi.
Sed kiel oni planu tion — jen interesa problemo por vi —, kiam la registaroj eĉ ne kapablas gvidi seriozan kaj ekvilibran politikon rilate ekzistantajn lingvojn? Mi mencios kelkajn interesajn faktojn: pasintsemajne okazis en Itala Kultur-Instituto debato pri la instruado de la itala en Francio. Prelegis francaj leksikologoj kaj unu itala lingvisto: Tullio de Mauro, kiu preskaŭ ĉiam laboris pri la historio kaj la disvastiĝo de la itala lingvo, kaj kiu prezentis tre interesajn faktojn. Li kalkulis la loĝantaron de ĉiu lando, la lingvo-parolantaron, t.e.: aldonante al la francoj la belgojn…
[11]
«Kiel ĉiu lingvo, Esperanto evoluas, ĉar ĝi funkcias, kaj eĉ la reguloj formulitaj de la kreinto aŭ registritaj en lernolibro ne povus malhelpi tiun evoluadon».
[12]
Tiun argumenton de Bernard de Fontenelle (1657–1757), franca verkisto kaj filozofo, eĥas d'Alembert en la enkonduka parolo al la