Выбрать главу

Lo Jacomo: …francparolantajn…

Eco: … la malnetan nacian produkton de ĉiu lando — tre gravan ĉar signifan pri komercaj rilatoj — same kiel aliajn indicojn. Kaj, ĉu en Italio ĉu en Francio, eblas konstati, ke la distribuo de la lingvo-instruado en la lernejoj ne respondas al tiuj ĉi realaĵoj. Ekzemple: la loĝantaro kaj la malneta nacia produkto de Hispanio estas malpli altaj, ĝis nun, ol tiuj de Italio — multege koncerne loĝantaron, sed ankaŭ koncerne malnetan nacian produkton. Tamen, en Francio, fronte al, ni diru, 30% da instruado de la hispana lingvo, estas nur 2% da instruado de la itala. Svarmas la instruado de la angla, kaj kompare la germanan oni tre ete instruas — malgraŭ grandegaj loĝantaro kaj ekonomia potenco.

Lo Jacomo: Jes ja, se konsideri la problemon nur je la eŭropa nivelo.

Eco: Evidente! Ne la loĝantaro de Britio gravas, eĉ ne la usona, sed ekzemple la angloparolantaj japanoj.

Lo Jacomo: Koncerne la hispanan, mi aŭdis en Unesko, ke tiu ĉi lingvo atingis en Usono tian gravecon, ke oficistoj de Unesko multe pli ofte uzas la hispanan ol la francan.

Eco: Fakte. Sed imagu, ke vi fariĝus diktatoro de la franca ŝtato kaj bezonus pro tio plani, ĉar estontece vi bezonos difinitan nombron da personoj kapablaj rilati kun Germanio, alian nombron kun Bulgario … Tute evidente, vi estus devigataj kalkuli, se temas pri plano, ke el cent francaj infanoj, oni bezonas ja, ke ĉiuj lernu la anglan, sed oni ankaŭ bezonas, ke 40% lernu la germanan kaj 2% la bulgaran. Nu, la situacio nuntempa ne obeas tian raciecon.

Same en Italio: oni konstatas tie, ke instruado de la angla kaj de la franca situas samnivele. Nu, en la nuna historia tempo, evidente necesus instrui pli da angla. Kial do tiu instruado de la franca? Pro historiaj kialoj, kulturaj tradicioj preferataj al praktikaj bezonoj.

Se do la ministerioj pri edukado en la tuta mondo ankoraŭ ne kapablas, laŭvide, plani la fremdlingvan instruadon, kiel vi imagas planon por instrui Esperanton? Jen problemo.

Lo Jacomo: Tio ĉi pensigas min pri tre ĝenerala problemo: ĉu la sistemo servu la individuon aŭ la individuo la sistemon? Koncerne lingvojn, ĉu ni diru, ke individuo apartenas al lingvo aŭ lingvo al individuo? Ĉar opiniante, ke lingvo apartenas al individuo, ni forigas la neceson plani fremdlingvan instruadon, necesas proponi la eblon studi ĉiujn lingvojn, kaj fidi la merkatajn leĝojn…

Eco: Sama kontraŭdiro ekzistas inter inklina elekto kaj gvida plano en universitata instruado. En Italio, tipe, grandega kvanto da studentoj elektas la fakon beletro-filozofio — kredante ĝin pli facila —, aŭ eĉ juron … kaj ili utilos je nenio, ĉar ne estas sufiĉe da postenoj, dum mankas ekzemple geologoj.

Ne eblas kontraŭi personajn inklinojn: se iu devigus min studi geologion anstataŭ filozofion, mi estus tre malfeliĉa. Sed eblas konstrui instigajn planojn: se vi ne havas sufiĉe fortan inklinon — mi ja havis sufiĉe fortan inklinon al filozofiaj studoj, sed inter la centoj el miaj studentoj, kelkaj venis tien pro pura hazardo —, tiam mi instigas vin iamaniere studi geologion.

Vi vidas, ke tiel eblas samtempe respekti ĉies inklinon kaj plani la fremdlingvan instruadon ne estante diktatoroj. Same kiel eblas, ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto en Italio[13], instigi al uzado de neĉefaj vojoj, sciante ke alikaze estos kelkaj centoj da mortintoj pli. Neniun oni devigas uzi la neĉefan vojon, sed oni reklamas ĝin dirante: ha, kiel bele sur neĉefa vojo, kiel pli trankvile … kaj tio pli-malpli funkcias, kelkaj personoj diros: konsentite, tion mi elektas. Samon eblus fari koncerne lingvojn.

Plurlingvismo kaj mondpercepto

Ertclass="underline" Ŝajnas al mi, ke la graviĝanta ideo nuntempe, koncerne edukadon, estas plurlingvismo. Claude Hagège, ekzemple, pledas por ĝi en sia lasta verko.[14] Sed mi diru, ke temas pri eliteca vidpunkto. Simpla aserto, ke necesas lerni plurajn lingvojn, entrudus laŭ mi tiom da ŝanĝoj en la edukan sistemon, ke inercia sistemo ne kapablus adaptiĝi, aŭ ne kapablus fari tion ene de la necesaj templimoj.

Eco: Ni tamen distingu, kio estas saĝa, kio estas ebla kaj kio dependas de la inercio de la sistemo. Estas klare, ke ĉie en la mondo oni instruas lingvojn plej aĉe, freneze … oni komencas kiam la knabo aŭ knabino estas 14- aŭ 15-jara, kvankam la ĝusta aĝo por eklerni lingvon estas la 3-jara aĝo. Pro la freŝeco de 3- aŭ 4-jara infano, se oni kontaktigas lin kun fremda lingvo, pŝŝt!! post du monatoj li kapablas paroli … Do eblus pripensi enkondukon, mi emus diri en antaŭlernejo, almenaŭ en elementa lernejo, de fleksa instruado de fremdlingvoj, kiu celus, ne ke post tio la infanoj scipovu la lingvojn, sed ke ili sciu pri la diferenco inter la lingvoj, sciu ke ili estas diversspecaj…

Ertclass="underline" … sentivigon…

Eco: Tion mi konsentus. Iom malpli da geografio: nuntempe televido jam sciigas, kie situas Kalikato kaj kiel nomiĝas la iraka ĉefurbo — sciaĵoj, kiujn mi ja devis studi, dum nunaj buboj lernas ilin televide —, kaj pli da lingvoj en la lernejo. Ni tiel havus generacion plurlingvan ne en la senco, ke ĝi ja scipovus plurajn lingvojn, sed laŭ kultura vidpunkto, generacion sciantan, ke iu vorto estas nur unu inter pluraj direbloj.

Mi opinias, ke eĉ por esperantisto tio povus esti maniero pli bone prepari homojn akcepti eĉ interlingvon. Kaj atinginte tion, kial ni ne instruu al knabo, inter aliaj lingvoj, ankaŭ kelkajn nociojn pri Esperanto? Komencante tre, tre, tre frue, antaŭ ol li kapablas lerni aritmetikon aŭ historion, ĉar tiam estas ja la konvena aĝo! Tia plurlingvismo, ne la plurlingvismo de poliglotoj, sed tiu de kulturuloj, pro kiu mi konas kelkajn vortojn el la rusa — kvankam mi nenion komprenas nek parolas, tio ja helpas, en kelkaj situacioj, kompreni la rusan spiriton —, ŝajnas al mi sufiĉe defendinda.

Ja estis argumento de Komenský,[15] laŭ kiu eĉ Cicerono ne plene scipovis la latinan gramatikon. Temas ne pri plenplena instruado de la lingvoj, sed pri ludado je lingvo-komparo. Tre facilas, kiam oni instruas al iu la anglan lingvon, pere de Chomsky-aj arboj,[16] profundaj strukturoj kaj sintaksaj diferencoj, montri, ke en la franca kaj en la hispana tio funkcias malsame. Persone mi opinias, ke paralela instruado de lingvoj ege gravas por koni la diversajn pensmanierojn. Poste, vi ja parolos nur unu lingvon, sed vi havos ideon pri la aliaj; kompreni kial la germanoj lokas la verbon en malsaman pozicion ol la francoj, estas esenca scio, eĉ se oni ne parolas la lingvon mem … mi mem ne parolas la germanan, sed mi havas ideon pri la sintaksa strukturo de la germana.

Lo Jacomo: Ĉi-rilate, mi volus fari du demandojn. Koncerne plurlingvismon, ĉu ja eblas aserti, ke normala persono kapablas lerni plurajn lingvojn? Fakte kuŝas tie problemo: vi mem kapablas utiligi plurajn lingvojn, sed ĉu tion povas meza homo?

Dua demando mia estas, en la kazo de lingvo-instruado en elementa lernejo — ĉar jam temis pri tio antaŭ kelkaj jaroj, mi memoras pri diskuto koncerne ĉi-rilatajn ministeriajn planojn —: kiuj instruos? Ĉu instruisto en elementa lernejo kapablas instrui lingvon, aŭ ĉu necesas venigi instruistojn el ekster la elementa lernejo por tiu ĉi lingva instruado?

Eco: Kompreneble jes. Mi ja opinias, ke lingva talento similas matematikan talenton. Ekzistas homoj, por kiuj lingvoj ege facilas, kaj aliaj ne. Persone mi senkapablas pri matematiko: tio ne malhelpas, ke mi iom komprenas se temas pri kalkulado ktp … aŭ eĉ se mi havas okazon legi tekston koncerne problemojn pri ĝenerala topologio: ne ĉion mi komprenas, sed la malmulto da matematiko, kiun mi lernis, ege malbone, ne praktikante, helpas min kompreni, pri kio temas.

вернуться

[13]

Ĉirkaŭ la feria tago 15-a de aŭgusto (origine la festo de la ĉieliro de Maria) la aŭtomobila trafiko kaj la nombro de akcidentoj estas maksimumaj en Italio kaj en kelkaj aliaj landoj.

вернуться

[14]

Hagège, Claude: Le souffle de la langue. Voies et destins des parlers d'Europe («La spiro de la lingvo. Vojoj kaj destinoj de eŭropaj idiomoj»). Paris: Odile Jacob, 1992. Precipe p. 269–273.

вернуться

[15]

Jan Amos Komenský aŭ Komenio (1592–1670), ĉeĥa filozofo, teologo, pedagogo kaj pioniro de la didaktika scienco.

вернуться

[16]

Chomsky-aj arboj: la usona lingvisto Noam Chomsky (1928–) enkondukis novan aliron al sintaksa strukturo surbaze de arboformaj skemoj, taŭgaj por la naskiĝanta komputiko (Syntactic Structures, 1957).