Mi celas, ke montriĝis du mondperceptoj interne de unu lingvo, kiuj diferenciĝis je stila nivelo, kun jena paradokso ke, ĝis hieraŭ, la pli eleganta lingvo estis parolata de tiuj, kiuj havis la povon, kaj la pli malriĉa de la mizeruloj, dum subite parolis la pli artefaritan kaj elegantan lingvon la mizerulo, kvazaŭ simbole de sia mizereco.
La fenomeno Esperanto
Lo Jacomo: Finfine, dum kutime lingvo trudas iun mondpercepton, ĉu ni ne diru, ke ĉe Esperanto la instigo lerni venas de iu mondpercepto? Pli precize, ke la maniero kiel individuo sentas sin rilate la mondon igas lin serĉi ion alian, instigante al lernado de Esperanto?
Eco: Jen la alia flanko de la problemo, kaj unu el miaj malkovroj dum la menciitaj lastaj ses monatoj estis precize tiu ĉi. Mi ja agnosku, ke kompare kun aliaj projektoj je perfekta lingvo (unue perfekta, poste internacia lingvo), ekzistis malantaŭ Esperanto ideologio, pacema ideologio, kiu ludis gravan rolon: ĝi klarigas, kial tiu ĉi lingvo rezistis dum la aliaj fiaskis. Ja estas vera, sociologia konstato: ekzistas esperantista «religio», kiu puŝas la homojn lerni kaj paroli la lingvon, dum ne ekzistas volapuka «religio», nek ida nek…
Tion ĉi mi provis kompreni kaj klarigi. Tio devenas klare de la personeco mem de Zamenhof, de la socia, kultura kaj rasa situacio, en kiu li naskiĝis. Jen elemento laŭ mi tre atentinda, kiu klarigas la disvastiĝon kaj la rezistemon de la lingvo.
Estas vere, ke same kiel barbaro estis instigita lerni la latinan, ĉar ĝi estis maniero fariĝi Romia civitano, sekve enkondukiĝi en revindan civilizacion, same povas esti idealaj impulsoj logantaj al lernado de iu lingvo, kaj certe pli fortaj ol tiuj, kiuj hodiaŭ kondukas nin al lernado de la angla, kies kialoj estas nur praktikaj. Tio grave rolas.
Ĉiam fascinas min la fervoro rimarkebla ĉe studentoj pri la itala en usonaj universitatoj. Kial do usonano devus dediĉi sin al studado de la itala? Malantaŭ tio mi malkovras fortajn idealajn impulsojn: historio pri arto, strebo kompreni kelkajn aspektojn el ĝi; la itala estas la lingvo, kiu ebligas kompreni la skribajn verkojn mem de Rafaelo … Estas do foje, eĉ ofte, idealaj kialoj por lernado de lingvo, evidente.
Lo Jacomo: Esperanton eblas konsideri diversmaniere: unue temas pri projekto, poste pri lingvo, kiu transiris tiun ĉi projektan staton akirante lingvistikan civitanecon, interalie pro la problemo de la evoluo de Esperanto — projekto mem ne evoluas, dum Esperanto estas ja lingvo, kiu evoluas eĉ ne rimarkate. Krome, eblas paroli pri la fenomeno, pri ĉio sociologie kaj psikologie ligita al Esperanto kaj la kialoj de ĝia funkciado. Kiu el tiuj ĉi diversaj aspektoj aparte interesas vin?
Eco: Ne estas facile por mi respondi. Ĉar kiam mia amiko Zinna faris la Hjelmslevan analizon de Esperanto,[21] mi eksciis aferojn, kiujn mi ne konis. Sekve, Esperanto povus interesi min iam kiel mekanismo, tra sia lingva aspekto. Sed ĝis nun, tian laboron mi ne faris sufiĉe.
Kompreneble, ĝi pli interesis min pro siaj historio kaj ideologio, kiuj per si mem estas interesaj fenomenoj. Kaj jen la miskonata flanko. Homoj daŭre pensas pri Esperanto kvazaŭ proponata ilo: ili nenion scias pri la ideala impulso, kiu animas ĝin. Mi demandas min, kial oni tiom malmulte konas ĝin, ĉu pro via kulpo?
Same kiel estas malmulte da personoj, kiuj konas la pensojn de Kantio, same malmultaj konas la esperantistan ideologion. Sed ekzemple mi iĝis kaptita legante la biografion de Zamenhof pli ol legante la gramatikon de Migliorini.[22] Kio signifas: eble indus pli bone konigi ĝin … Kial neniam troviĝis — dum ekzemple pri la historio de s-ino Curie ja estis ĵusa filmo — filmo pri tiu persono? Mi ja demandas min, ĉar li ja estas sufiĉe fascinanta por krei historion.
Lo Jacomo: Eble pro mona problemo…
Eco: Ne tion ĉi ni debatu. Nu fine, responde al via demando, la historia-ideologia flanko de Esperanto restas draste nekonata.
Ertclass="underline" Cetere ni diru, ke ne nepre pro ideologiaj kialoj oni iĝas esperantisto. Eble ni konsideru paralelecon inter juda identeco kaj esperantista identeco: ne eblas diri, ke ekzistas aro da devigaj kriterioj por esti judo. Same pri Esperanto. Eblas esti esperantisto, ĉar ĝin oni parolas, sed ankaŭ se ĝin oni malbone parolas, tamen akceptas ĝiajn idealojn. Vi eble opinias, ke ja la ideologio…
Eco: Ne, «ideologion» mi celis kun tre vasta senco, kiel aron da ideoj, opinioj, mi diru … Mi estas kolektanto de malnovaj libroj. Estas ja ideologio de kolektantoj de malnovaj libroj. Tion oni faras pro kelkaj kialoj: la beleco de la objekto, la emo al esplorado, ia rilato estiĝanta inter kolektantoj kaj librovendistoj, oni korespondas. Estas ideologio … ja tre limigita, sed sufiĉa por krei amikecojn kaj eblojn interkompreniĝi. Kaj do, «ideologion» mi ne celis kun senco…
Lo Jacomo: … dogma…
Eco: … dogma. Prefere mi celis la sencon, kiun angloj kaj usonanoj donas al philosophy, parolante pri la philosophy de firmao, philosophy de skolta asocio … Mi diru, ĝenerala orientiĝo konsistanta el afekciaj kaj intelektaj eroj. Kaj mi insistu, ke kun tiu ĉi senco, ekzistas ja ideologio de Esperanto. Alikaze ne estus ĉiuj ĉi revuoj ktp., nur estus vendado de lernolibroj, kaj jen ĉio. Eĉ la ideo traduki ĉiujn verkojn de la monda literaturo devenas de ideologio, ne de praktika neceso. Mi vidis, ke oni tradukis Giacosa aŭ De Amicis:[23] ne diru al mi, ke la mondo bezonis tion … Traduki Giacosa, malgravajn verkistojn, estas elemento de ideologio … tute ne komparebla kun tradukado de la Enciklopedio aŭ de Ŝekspiro.
Lo Jacomo: Precize, Esperanto estas tia malofta lingvo, koncerne tradukadon, en kiu plejmulto el la tradukoj estas farita el la gepatra lingvo al Esperanto. Mi eĉ aŭdis profesian tradukiston aserti, ke por li estas pli facile traduki el la gepatra franca lingvo al Esperanto ol inverse. Kutime, koncerne tradukadon el unu lingvo al alia, oni ne asertas tion. Pro tio, esperantisto utiligas Esperanton por konigi sian propran identecon al la tuta mondo, t.e. precipe laŭ aktiva maniero. Tio komprenigas, ke oni klopodas traduki verkojn eĉ principe malgravajn, sed konsideratajn de oni mem kiel gravajn: jen maniero esprimi sin.
Eco: Jes ja, kaj povas esti nerekta maniero uzi ideologion.
Lo Jacomo: Tie kuŝas la diferenco kun aliaj planlingvoj, esence pasivaj, kiel Interlingua, en kiuj regas la opinio, ke tra la mondo nur deko da personoj havas ion por diri, aliaj bezonas nur legi, kaj do se kvin miliardoj da homoj legas kaj dek verkas, jen universala lingvo: tia estas la ideologio de Interlingua. Kontraŭe al tio, Esperanto asertas: ĉiu ajn havas ion por diri. Kaj precize tie kuŝas la ideologio de Esperanto, kiu laŭ mi estas ligita al la koncepto «rajto je diferenco». Se ni ne estus malsamaj, nenion ni havus por diri unu al la alia, sekve nia diferenco mem estigas la bezonon je komunikado, je esprimiĝo. Kion vi opinias pri tio?
Eco: Tre interese. Ion pli vi sciigis al mi … Nu, oni tradukas Giacosa kaj De Amicis ne nur por pruvi, ke la lingvo kapablas ĉion traduki, sed ĉar necesas doni al ĉiuj eblon esprimiĝi. Tion mi trovas tre interesa … tre ideologia! Estas ja filozofio … Bedaŭrinde, tio funkcias nur por esperantistoj: mi celas, ke tradukado de Giacosa esperantlingven utilas nur al esperantistoj, ne al aliaj.
[21]
La 18-an de decembro 1992, okaze de unu el la menciitaj seminarioj de Umberto Eco en Collège de France, Alessandro Zinna lingvistike analizis Esperanton, helpe de teorioj de la dana lingvisto Louis Hjelmslev (1899–1965), i.a. pri la rilato inter esprimaĵo kaj esprimato («Prolegomenoj al teorio pri lingvo», 1943).
[22]
Temas pri la libroj: 1) Lamberti, Vitaliano:
[23]
Giuseppe Giacosa (1847–1906) kaj Edmondo de Amicis (1846–1908), italaj verkistoj, popularaj en sia epoko, el kies pluraj verkoj aperis Esperantaj tradukoj. Nun oni pli vaste legas nur la porinfanan