Eco: Jen interesa problemo. En mia lasta lekcio, mi menciis tiujn homojn, kiuj identigis la plurecon de la lingvoj kun la konsistigo de teritoriaj unuoj, tiel ke la lingvo utilis por konservi homojn sur la samaj teritorioj. Tio certe estis vera en la komenco, sed kio okazis dum la historio? Ekestis diversaj etnaj grupoj, kiuj lokis sin sur sama teritorio. En unua periodo, oni klopodis forviŝi ilian diferencon trudante al ili nacian lingvon. Hodiaŭ, oni malkovras, kion oni nomas «eltonditaj lingvoj»: libro aperis en Italio pri La eltonditaj lingvoj,[27] sed oni malkovras, ke tiuj ĉi eltonditaj lingvoj ne plu estas teritoriaj.
Por ne paroli pri Bosnio kaj tieaj okazaĵoj, sufiĉas pensi pri la ĉeesto de araboj en Parizo. Do, en la tempo, kiam fariĝas tre komplika la panoramo, ĉar estas la problemo de la kunekzisto de la lingvoj interne de la sama teritorio, pli kaj pli grava fariĝas la demando pri la komuna lingvo. Mi ne aŭdacas diri, ke Bosnio elirus el sia krizo se ĉiuj eklernus Esperanton, tamen estas vere, ke hodiaŭ oni pli bezonas ĝin ol antaŭe. Antaŭe, franco el eta urbo parolis sian francan kaj rajtis ignori aliajn lingvojn. Hodiaŭ, tio pli kaj pli malveras.
Nov-Jorko, ekzemple, estas tipa kazo de teritorio kie kruciĝas multaj lingvoj. Ekzistas teritoria unuo nomata Nov-Jorko — tio estas difinitaj vivmaniero, laborebloj — kaj ĝi estas tiel forta, ke iuj homoj estas allogataj al Nov-Jorko kaj aliaj homoj forlogataj. Sed jen teritorio vivanta per la plureco de la lingvoj, kun la amalgama — ne nur supraĵe — angla lingvo, kiu tamen ne estas la lingvo de novjorkanoj. La lingvo de la novjorkanoj povas esti jen la itala, jen la korea … tamen krome ekzistas tiu komuna lingvo, kiun ili trovis kaj kiu estas kontentiga. Neniam esperu, ke vi povos trudi al novjorkanoj Esperanton anstataŭ la anglan. Sama lingva diseriĝo troviĝas sur aliaj teritorioj, kie ne estas baza lingva amalgamo. Vi ja pravas, temas pri nova fenomeno: la teritorioj eliris el si mem, la identeco «teritorio = etna grupo» komplete malaperis, kiel en Libano. Ni devos ĉu trovi solvojn, ĉu reveni al socia kaj kultura dispecigoj de la kontinento aŭ de la mondo.
Lo Jacomo: Ĉu entute ankoraŭ eblas paroli pri naciaj lingvoj?
Eco: Precize al tio ĉi mi ĵus respondis: ne! ne plu eblas paroli pri naciaj lingvoj. La abato Gregoire diris en la fino de la 18-a jarcento, ke la franca estas lingvo parolata de kvinono de la loĝantaro.[28] Iom post iom, ĝi fariĝis lingvo komuna kaj nacia. Sed nun, se ne koncerne la francan, almenaŭ koncerne aliajn lingvojn, kompleta estas la dispeciĝo. Naciaj lingvoj estis iluzio de naciaj ŝtatoj dum la tri-kvar lastaj jarcentoj, sed eble ili ne estos la morgaŭa realo.
Enkonduku kelkajn milionojn pli da turkoj en Germanion kaj la lingva situacio fariĝos tre implika.
Ertclass="underline" Aliflanke, bedaŭrinde iuj orient-eŭropaj statoj estas pli kaj pli naciemaj. François Lo Jacomo menciis hieraŭ la ekzemplon de la vorto «helikoptero»[29] en la kroata…
Lo Jacomo: Fakte, de kiam Kroatio apartiĝis de Jugoslavio, oni klopodis enkonduki novan kroatan lingvon, t.e. pli kaj pli diferencigi ĝin disde la serba lingvo. Neniu plu parolas pri la serbo-kroata lingvo, la serba kaj la kroata estas du lingvoj nun konsiderataj kiel malsamaj. Oni enkondukis novajn vortojn kaj, efektive, oni konstatas, ke tio funkcias, nome ke vortoj ŝajne mirigaj antaŭ unu jaro efektive eniris la kutiman parolmanieron.
Ertclass="underline" Ankaŭ eblus mencii la kazon de la slovaka lingvo, kiu iĝos pli kaj pli disa de la ĉeĥa lingvo, kaj eblus proponi amason da ekzemploj.
Lo Jacomo: Fine, ŝajnas al mi, ke nacioj klopodas apogi sian identecon sur lingvaj, religiaj kaj aliaj bazoj.
Eco: Jes ja, tamen ŝajnas al mi necesa distingi la etno-naciisman impulson unuflanke, kiu serĉas sian identecon tra sia propra lingvo, disde, aliflanke, la interplektiĝo pri kiu ni diskutis, pro kiu la teritorioj ne plu respondas al po unu lingvo. Evidente, estas normale, ke post ĉio okazinta en Ukrainio oni klopodas firme restarigi la ukrainan lingvon, aŭ ke eŭskoj luktas por lerni nur la eŭskan lingvon. Sed tio paralelas kun alia fenomeno: ke la koncernaj lingvoj interplektiĝas sur sama teritorio.
Mi estis en Galegio, kiel vi jam scias.[30] Tie estas naciisma impulso provanta devigi la galegan. Dum la Internacia Hispana Kongreso pri Semiotiko, iu plendis, ke la enkondukan prelegon oni ne faris en la galega, sed aliaj respondis, ke temas pri hispana kongreso kuniganta ĉiujn, kio pravigas la elekton de la komuna kastilia … senfina diskutado. Nu, kion mi malkovris tie, subite, prenante turistajn broŝurojn kun teksto du- aŭ tri-lingva? Ke krom la obstina defendo de la propra lingva identeco, Galegio aspektas ankaŭ trilingva teritorio: kastilia, galega kaj iom da portugala eniĝanta. Vidu, estas du klopodoj sukcesantaj drame kunekzisti: la senindulga defendo de la propra identeco, kaj la akcepto, ke ne plu estas identeco inter lingvo kaj teritorio.
Ertclass="underline" Sekve, ĉu vi opinias, ke la lingvovoreco, pri kiu emas paroli, ekzemple, la esperantistoj en la itala Radikala Partio, lingvovoreco kiun ili atribuas al la angla lingvo, ne estas reala danĝero?[31]
Eco: Ĉu per «lingvovoreco» vi celas, ke ĝi disvastiĝas tra la tuta mondo, aŭ ke ĝi angligas la naciajn lingvojn mem?
Ertclass="underline" Ke ĝi angligas la naciajn lingvojn.
Eco: Ne, tion mi ne kredas, temas pri supraĵaj fenomenoj. Kaj mi opinias, ke la itala lingvo estos multe pli influita — nerekte — per la angla pro la komputiloj ol pro la enkonduko de novaj vortoj. Mi kredas, ke la francoj tro timas la franglan lingvon.[32] Vorto alvenas: foje la lingvo glutas ĝin, ĝin reekzamenas, rekonstruas propramaniere; foje ĝi konservas ĝin dum unu sezono, ekestas modo, poste ĝi delasas ĝin.
Mia opinio pri la franca estas, ke la franca daŭre luktadis kontraŭ la frangla, dum la precipa modifo en la sintakso de la kulturita franca lingvo estis ja germaniĝo. La psikanalizo de Lacan, la penso de Heidegger igis, ke la hodiaŭa kulturita franca ne estas la franca de Kartezio. Ĝi estas ege pli kompleksa, pli serpenta. Tiun ĉi fenomenon de sintaksa germaniĝo neniu rimarkas en tiu ĉi lando. Ili zorgas pri anstataŭado de software per logiciel,[33] dum fakte temas nur pri detalo.
Kaj sekve, kio modifos la italan lingvon? Mi konsciiĝas pri tio uzante komputilon. La itala, same kiel la franca, konsistas el amaso da adverboj, kontraŭigaj konjunkcioj: tamen, sed, nu, do … kiuj ne eblas anglalingve, kaj jen problemo por tradukado. Ĉe la komputilo, kiu ebligas verki teksterojn kaj poste aliordigi ilin, mi atentas, ke ne estu tiaj konjunkcioj komence de paragrafo, ĉar se mi devos aliloki la paragrafon, mi nepre kapablu ĝin rapide alkroĉi. Tio eble pliproksimigos mian sintakson al la angla lingvo. Kaj, post iom da tempo, ekestos venko de la paratakso super la sintakso.
[27]
Salvi, Sergio:
[28]
Laŭ la libro de Eco mem (vd. noton [2]), kiu referencas al la verko
[29]
Komisiono devanta proponi la novan terminologion por kroata aviado (cetere gvidata de esperantisto) sugestis la neologismon
[30]
La 5-an kaj 6-an de decembro 1992 Eco partoprenis la 5-an Internacian Kongreson de Hispana Asocio pri Semiotiko (vd.
[31]
La esprimon
[32]