Выбрать главу

Sed koncerne vortojn pruntitajn de la angla lingvo, mi memoras ke, en mia infanaĝo, certaj damoj uzadis amason da francaj vortoj pro pretendemo al supera kulturo. Estis do invado de francaj vortoj, kiuj poste malaperis: la lingvo tre facile solvis la aferon.

La timo al la angla

Lo Jacomo: Laŭ vi, ĉu necesas timi la anglan lingvon?

Eco: Fakte ne, la anglan mi ne timas, ĉar en mia profesio mi devis identigi ĝin kun interlingvo mia, do mi estas kontenta, ke mi kapablas verki artikolon en la angla, kvankam malbone, nu, estas toleremo. Kial do mi devus timi ĝin se, verkante romanon, mi rajtas verki itallingve? Mi ne estas obsedata de tio. La angla fariĝis la lingvo postmilita, la lingvo de la liberigo kontraŭ la faŝismo, la lingvo de la kino. La angla ne teruras min, kaj mi ne asertus, ke en Italio estas granda timo al la angla kiel interlingvo. Estas tro malmulte da personoj, kiuj parolas ĝin.

Lo Jacomo: Jacques Ruffie[34] — kiu aktivemas por uzado de la franca lingvo — iam demandis al la Nobel-premiitoj instruantaj en Collège de France, ĉu ili opinias, ke sian premion ili povus ricevi publikigante siajn verkojn en lingvo alia ol la angla. Ĉiuj kvar respondis, ke laŭ ili, por ricevi Nobelan aŭ samnivelan premion, nepre necesas publikigi anglalingve.

Eco: Estas fakto.

En la pasinta jarcento, ne eblis fariĝi ambasadoro de iu lando sen scii la francan lingvon, tio absolute veras. Estas historiaj leĝoj, kiujn oni ne povas ignori. Peano volis trudi sian Latino sine flexione kiel sciencan lingvon…[35] Por plu vivi, la internaciaj Akademioj kaj la kulturaj raportoj probable bezonas unu solan sciencan interlingvon.

Ertclass="underline" Tamen eblas etetaj ribeloj sur kelkaj terenoj! Ekzistas ekzemple eta planto pri kiu oni verkis dikan vortaron en Esperanto,[36] kaj laŭdire la kelkaj sciencistoj laborantaj pri tio kapablas legi Esperanton, ĉar tio estas esenca por ili. Sed tio povus esti iu ajn alia lingvo; mi memoras, ke dum miaj universitataj studoj oni diris al ni: «Estus bone lerni la polan lingvon, ĉar ekzistas pri tiu demando tre bona studo en la pola lingvo».

Eco: Mi ne instruu al maljuna simio kiel grimaci — laŭ la franca esprimo; en Italio, oni ne instruas al muŝoj kiel grimpi sur muro.[37] Sed se mi estus esperantisto, mia ideo estus, ke ne tra la scienco, prilaborante Esperanton kiel sciencan interlingvon, oni sukcesos … Prefere estos, iasence, tra la komunumoj, la junuloj, la bezono renkontiĝi … nur poste ĝi povos iĝi scienca lingvo. Sed ne nur scienca … Ĝis la komenco de tiu ĉi jarcento, oni ankoraŭ verkis disertaciojn en la latina en universitatoj, ĉar oni opiniis, ke la terminologio kaj ĉio bezonata troviĝas en tiu ĉi lingvo. Se do necesis tiom da jarcentoj por elimini la latinan kiel lingvon por disertacioj, imagu kiom por elimini la anglan kiel sciencan lingvon!

Lo Jacomo: Vi diris, ke tiu ĉi supereco de la angla — ĉu de la angla ĉu de alia lingvo — estas io neevitebla, ĉar oni ĉiam konstatis tion tra la historio, kaj tio pensigas min pri alia aspekto de la demando. Fakte, neniam oni sukcesis eviti militojn, kaj mi opinias, ke ne hodiaŭ oni sukcesos. Sed ĉu tio signifas, ke oni allasu aŭ ke oni tamen provu malhelpi ilin?

Eco: Mi ripetas, prenante la starpunkton de francoj, ke se oni batalos por igi aŭ reigi la francan samnivela kiel la angla, oni ne venkos. Venko prefere venos el estigo de plurlingva konscio, atentemo al diversaj lingvoj. Nur tiam la interlingva rolo de la angla povos malpliiĝi. Nuntempe, ne utilas diri: «mi volas verki mian artikolon en la franca lingvo». Ja kompreneble, se ĉiuj francaj sciencistoj verkus nur en la franca, la aliaj estus iom post iom devigataj eklerni la francan por scii pri la lasta malkovraĵo. Sed intertempe ili ne ricevus Nobel-premiojn, kio estus teruraĵo!

Ertclass="underline" Ni parolis pri la timo al la angla. Laŭ vi, kial oni timas Esperanton? Kaj ĉu necesas timi Esperanton?

Eco: Mi ne opinias, ke ekzistas timo al Esperanto. Oni estas iamaniere ne interesata.

Ertclass="underline" … prefere ne informata.

Eco: Jes. Prenu min kiel ekzemplon: antaŭ ol mi ja devis okupiĝi pri tio, por esti serioza, mi tute prifajfis tion. Fakte. Tamen mi estas ekzemplo de klera homo kun granda scivolemo.

Ertclass="underline" Kelkaj homoj opinias, ke lingvo nepre estu natura, kaj ke nur pro tio Esperanto neniam sukcesos venki.

Eco: Pri tio ni jam diskutis: eĉ se, ĝis hieraŭ, aspektis neebla uzigi artefaritan lingvon, tute povas esti, ke morgaŭ la situacio estos malsama.

Koncerne min, antaŭ ol mi ekhavis pli klaran ideon pri Esperanto, ĝia artefariteco ja ĝenis min, sed post kiam mi ekstudis ĝin, mi preskaŭ kredis ĝin natura lingvo, tiel ke la artefariteco de Esperanto pezas sur ĝia historio, ĝia deveno, sed ne nepre sur ĝia gramatiko. Oni ĉiam opinias, ke artefarita lingvo estas malplia lingvo, lingvo kiel «Me Tarzan, you Jane», kaj tio ne estas prava koncerne Esperanton.

вернуться

[34]

Jacques Ruffie, franca biologo.

вернуться

[35]

Latino sine flexione estas simpligita latino, kies planon la itala matematikisto Giuseppe Peano publikigis en 1903 en Torino.

вернуться

[36]

Clauzade, G. kaj Roux, C.: Likenoj de Okcidenta Eŭropo : Ilustrita determinlibro. Royan: Société Botanique du Centre-Ouest, 1985. 893 p.

вернуться

[37]

Laŭ Zamenhof: «Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo».