— Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. "Ĉu drako?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo" — li murmuris.
— Ĉu li venas al ni (он идёт к нам)?
— Mi ne scias (я не знаю)! Li atendas la Mesion (он ждёт Мессию). Kiu estas la Mesio (кто такой Мессия)?
— Strange (странно)!... Mi ne scias, Heloa!
— Ĉu li venas al ni?
— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?
— Strange!... Mi ne scias, Heloa!
* * *
— Patro (отец)! Rigardu (посмотри)! — ekkriis (закричал) Abel — Rigardu al la dezerto (посмотри на пустыню)! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj (как будто сновидение появилось перед нашими глазами). Ĉu fendiĝis la tero (треснула ли земля: fendi – расщеплять, раскалывать) aŭ korpiĝis la nenio (или воплотилось ничто: korpo – тело), sed mi vidas multe da tiaj homoj (но я вижу много таких людей), kiaj ni estas (какие мы есть = таких, как и мы). Sur iliaj korpoj estas io (на их телах есть что-то), kio kovras la nudecon (что прикрывает наготу). Kio estas tio (что это), patro mia (отец мой)?
— Mi ne scias (я не знаю), Abel!
— Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?
— Mi ne scias, Abel!
— Rigardu, rigardu ilin (посмотри на них)! Ili venas al ni (они идут к нам). Ili estas multaj (их много: «они многие»). Unu havas vizaĝon (у одного лицо), brilantan de ĉiellumo (сияющее небесным светом: lumo – свет), kaj liaj manoj (и его руки), piedoj estas vunditaj (ноги изранены). Apud li marŝas longbarba viro (рядом с ним шагает длиннобородый мужчина), portanta du ŝtontabulojn (несущий две каменные дощечки: ŝtono – камень). La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas (лицо того /человека/ тоже сияет). Rigardu, tie sekvas ilin la tria (там следует за ними третий). Liaj okuloj estas mallarĝaj (его глаза узкие), strange oblikvaj (странно косые). Liaj haroj estas plektitaj (его волосы заплетены) kaj pendas ĝis tero (и свисают до земли). Tie la kvara (там четвёртый), kun duonluno sur sia kapornamo (с полумесяцем на своём украшении головы: luno – луна, ornami – украшать)... kaj tie ankoraŭ unu (а там ещё один). Ho rigardu, patro, tie venas multaj (там идут многие = там идёт много людей). Iliaj vizaĝoj estas brilantaj (их лица сияют). Manon en mano ili venas (держась за руки: «руку в руке» они идут). Kiuj ili estas (кто они)?
— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?
— Mi ne scias (я не знаю), Abel. Mi vidas nur (я вижу только), ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta (что твоё лицо тоже сияет), kaj ankaŭ tiu de via patrino (а также то /лицо/ твоей матери). Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj (у вас всех свет небесный на лицах) kaj mildecon en la okuloj (и мягкость в глазах). Mi sentas nur (я чувствую только), ke io nekonata lokiĝis en mia koro (что что-то неведомое поселилось: «разместилось» в моём сердце: loki – поместить). Tio faris min malforta (это сделало меня слабым), sed plialtigis mian animon (но усилило: «повысило» мою любовь: alta – высокий). Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn (что я должен любить тех), kiuj venas al ni (которые приходят к нам). Mi devas ami la herbeton (я должен любить /каждую/ былинку), bestojn (зверей) kaj ĉion (и всё), kio estas ĉirkaŭ ni (что вокруг нас). Io flugis for el mia brusto (что-то улетело из моей груди). Ho, diru (скажите), kio estas tio (что это)?
— Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?
* * *
La grupo jam pliproksimiĝis (группа уже приблизилась) kaj ili povis bone aŭdi la parolon (и они могли хорошо слышать разговор). La ŝtontabula viro parolis (мужчина с каменными дощечками говорил).