Выбрать главу

Lia azena Moŝto Marko longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon pri alveno de la velkiĝo. Jen la kampo flaviĝas, la collongaj herbetoj sekiĝas. Nur la kardoj pompas sukplene. Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion. Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon. Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis. Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno. Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco. Kion fari? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko de la preĝejturo. Ĝi turnas sin tien kaj reen, igas konjekti baldaŭan forflugon aŭ ĝojplenan kikerikadon, sed la samloka turniĝado neniam ĉesas kaj la ĝojkrio ĉiam forestas.

Marko indigne ekskuas sian grandan kapon (возмущённо встряхивает своей большой головой: indigni – возмущаться) kaj ekiras rezigne por paŝti sin (и идёт отрешённо пастись: rezigni – отрекаться). Li zorge flaras ĉie (он старательно нюхает везде: zorgi – заботиться, ухаживать). Vere (право, в самом деле), satiĝi estas neeble ĉi tie (насытиться невозможно здесь: sata – сытый). Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn (даже попытка закусить этими несочными засыхающими травинками: manĝi есть, кушать) ne estas inda (не стоит /усилий/). Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon (они легко ободрали бы: «лишили кожи» его деликатный вельможный нос: haŭto – кожа). Jen aflikte (вот досадно: aflikti – огорчать, удручать)! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego (семенит к придорожному валуну: paŝi – шагать) por froti sian jukantan nazon al ĝi (чтобы потереть свой зудящий нос о него: «к нему»: juki – зудеть, свербеть) kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon (и жалобным «ииаа!» выразить свою досаду: lamenti – жаловаться, причитать).

Kardo (чертополох), iom izolita ĉe la najbara ŝtono (немного изолированный = немного в стороне у соседнего камня), kompate alparolas Markon (сочувственно обращается к Марку: kompati – жалеть, сочувствовать).

Marko indigne ekskuas sian grandan kapon kaj ekiras rezigne por paŝti sin. Li zorge flaras ĉie. Vere, satiĝi estas neeble ĉi tie. Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn ne estas inda. Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon. Jen aflikte! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego por froti sian jukantan nazon al ĝi kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon.