Kardo, iom izolita ĉe la najbara ŝtono, kompate alparolas Markon.
– He, azena Moŝto, vi ŝajnas vagadi malgaje (эй, /ваше/ ослиное превосходительство, вы, кажется, бродите в тоске: «кажетесь бродить грустно»: gaja – весёлый); kio do estas al vi (что же с вами: «что же есть к вам»)?
– Kiii-ooo (чтооо)? Mi multe laboris kaj nun mi malsatas (я много работал и теперь я голодаю). Kiii-ooo? Mia estro (мой хозяин: «начальник») promesante riĉan regalon (обещая обильное угощение: riĉa – богатый; обильный) sendis min ĉi tien (послал меня сюда). Skandalo (безобразие: «скандал»: skandala – скандальный; неприличный, возмутительный). Kiii-aaa paŝtejo (кааакооое пастбище: paŝti – пасти)! Ĉu eble satiĝi ĉi tie (возможно ли насытиться здесь)? Jen enigmo (вот загадка)! Eĉ tiom da manĝinda herbo (даже столько аппетитной: «достойной съедения» травы), kiom sufiĉus ŝtopi dentkaveton (сколько хватило бы заткнуть дупло в зубе: dento – зуб, kavo – яма, углубление), ne plu estas (больше нет)!
La kardo komprene jesadis (чертополох понимающе кивал: kompreni – понимать, jes – да, jesi – ответить утвердительно) dank' al la helpo de la monta venteto (благодаря помощи горного ветерка: danki – благодарить).
– He, azena Moŝto, vi ŝajnas vagadi malgaje; kio do estas al vi?
– Kiii-ooo? Mi multe laboris kaj nun mi malsatas. Kiii-ooo? Mia estro promesante riĉan regalon sendis min ĉi tien. Skandalo. Kiii-aaa paŝtejo! Ĉu eble satiĝi ĉi tie? Jen enigmo! Eĉ tiom da manĝinda herbo, kiom sufiĉus ŝtopi dentkaveton, ne plu estas!
La kardo komprene jesadis dank' al la helpo de la monta venteto.
– Jes (да), vere (правда)! La homoj estas terure egoistaj (люди ужасно эгоистичны). Antaŭ kelkaj subiroj kaj leviĝoj de nia Reĝa Moŝto (за несколько заходов и восходов нашего Королевского Величества: antaŭ – перед, впереди; тому назад, sub – под, subiri – заходить, закатываться /о светиле/, levi – поднимать, leviĝi – подниматься; восходить), la Suno (Солнца), centoj da lekantoj kaj miloj da kampanuletoj (сотни маргариток и тысячи маленьких колокольчиков) ankoraŭ dance kliniĝadis laŭ la milda flustro de la petola zefiro (ещё качаясь клонились по мягкому шёпоту игривого зефира: danci – танцевать, плясать, klini – склонять, наклонять, petoli – шалить, резвиться), sed aro da vilaĝaj infanoj venis (но группа деревенских детей пришла), kolektis ilin ĉiujn (собрала их все) ne pensante pri vi (не думая о вас). Nun tiuj floretoj povus ĝojigi vin (сейчас эти цветочки могли бы порадовать вас). Vere (правда), la homoj ŝajnas tre egoistaj (люди, кажется, очень эгоистичны: «кажутся очень эгоистичными»).
– Jes, vere! La homoj estas terure egoistaj. Antaŭ kelkaj subiroj kaj leviĝoj de nia Reĝa Moŝto, la Suno, centoj da lekantoj kaj miloj da kampanuletoj ankoraŭ dance kliniĝadis laŭ la milda flustro de la petola zefiro, sed aro da vilaĝaj infanoj venis, kolektis ilin ĉiujn ne pensante pri vi. Nun tiuj floretoj povus ĝojigi vin. Vere, la homoj ŝajnas tre egoistaj.