– Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo (делает два шага к чертополоху).
– La knabeto incitis min eĉ plu (мальчишка рассердил меня ещё больше: inciti – раздражать) dirante (говоря), ke la lekantoj estas pli elokventaj (что маргаритки более выразительны: elokventa – красноречивый; выразительный). Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino (они говорят всегда его восемнадцатилетней сестре), ke ŝia amiko tre amas ŝin (что её друг очень любит её) kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas (а дикие розы изящны и прекрасны: «изящно красуются»), eĉ bonodoretas (даже /немного/ благоухают).
– Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo.
– La knabeto incitis min eĉ plu dirante, ke la lekantoj estas pli elokventaj. Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino, ke ŝia amiko tre amas ŝin kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas, eĉ bonodoretas.
La venteto ĉesas por momento (ветерок прекращается на мгновение) kaj la kardo staras senmove (и чертополох стоит неподвижно: movo – движение), kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto (как будто скорбящий о своей суровой судьбе: funebro – траур, скорбь). Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo (поворачивает свою голову к деревне в долине) kaj komencas filozofadi (и начинает философствовать).
– Hja (ха)! La lekantoj mensogas (маргаритки лгут) kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn (а люди ведь очень любят льстивое враньё).
– Ĉu vere (неужели)?
La venteto ĉesas por momento kaj la kardo staras senmove, kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto. Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo kaj komencas filozofadi.
– Hja! La lekantoj mensogas kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn.
– Ĉu vere?
– Jes (да), jes! La sovaĝaj rozoj hipokritas (дикие розы лицемерят). La veluraj petaloj alloge pompas (бархатные лепестки заманчиво роскошны: logi – манить), la foliriĉaj branĉetoj larĝe etendiĝas (усыпанные листьями: «богатые листьями» веточки широко простираются: folio – лист, etendi – протягивать; простирать), sed... sed kaŝiĝas ĉe la trunketoj dornoj (но скрываются у стебельков шипы: kaŝi – прятать, скрывать) multe pli akraj (много более = гораздо более острые) ol viaj pikpintaj folioj (чем твои остроконечные листья: piki – кусать, жалить, pinto – кончик, остриё). Verŝajne vi estas tro sincera pri via memo (вероятно, ты слишком искренний сам по себе: «о тебе самом»), por akiri la homan simpation (чтобы обрести человеческую симпатию). Por la homoj (для людей) – kaj Marko signifplene ĵetis sian kapon al la nebulvualita vilaĝo (многозначительно мотнул своей головой: «бросил свою голову» к затуманенной деревне: signifo – значение, nebulo – туман, vualo – вуаль, завеса) – pli valoras brila ŝajno (больше стоит = дороже блестящее заблуждение, видимость: ŝajni – казаться), maskanta akran pintecon (маскирующее острую колючесть: «остроконечность») ol nuda sincereco (чем неприкрытая: «голая» искренность), malkaŝe montranta etan pikemon (открыто показывающая небольшую колкость: kaŝi – прятать, скрывать, kaŝe – тайно, скрытно).
– Jes, jes! La sovaĝaj rozoj hipokritas. La veluraj petaloj alloge pompas, la foliriĉaj branĉetoj larĝe etendiĝas, sed... sed kaŝiĝas ĉe la trunketoj dornoj multe pli akraj ol viaj pikpintaj folioj. Verŝajne vi estas tro sincera pri via memo, por akiri la homan simpation. Por la homoj – kaj Marko signifplene ĵetis sian kapon al la nebulvualita vilaĝo – pli valoras brila ŝajno, maskanta akran pintecon ol nuda sincereco, malkaŝe montranta etan pikemon.
La kardo denove vokas la helpon de la venteto (чертополох снова зовёт помощь ветерка) por esprimi sian admiron per profunda riverenco al Marko (чтобы выразить своё восхищение глубоким поклоном Марку: admiri – любоваться, восхищаться).
– Azena moŝto, tamen vi ne parolas azene (однако вы не говорите по-ослиному). Sed kion mi faru (но что мне делать) por almiliti simpation (чтобы завоевать симпатию: militi – воевать, almiliti – завоевать, покорить, устар., = konkeri)? Se almenaŭ mi povus iom mensogeti (если хотя бы я мог немного приврать)! Eble tiam (возможно, тогда)... Ho, dolore estas ne havi ian econ (больно не иметь какого-то свойства) por plaĉi al iu (чтобы нравиться кому-то), por ĝojigi iun (чтобы радовать кого-то)! Jen (вот), diru (скажите), azena moŝto, kial eĉ la gencianoj (почему даже горечавки), kiuj vere ne havas tian rimarkindan belecon (у которых в самом деле нет такой замечательной красоты: rimarki – замечать), povas altiri la atenton de la homoj (могут привлечь внимание людей: tiri – тянуть, влечь), kiuj kolektas ilin eĉ kun la radikoj (которые собирают их даже с корнями)? Ho, kiel mi envias ilin (как я завидую им)!