La kardo denove vokas la helpon de la venteto por esprimi sian admiron per profunda riverenco al Marko.
– Azena moŝto, tamen vi ne parolas azene. Sed kion mi faru por almiliti simpation? Se almenaŭ mi povus iom mensogeti! Eble tiam... Ho, dolore estas ne havi ian econ por plaĉi al iu, por ĝojigi iun! Jen, diru, azena moŝto, kial eĉ la gencianoj, kiuj vere ne havas tian rimarkindan belecon, povas altiri la atenton de la homoj, kiuj kolektas ilin eĉ kun la radikoj? Ho, kiel mi envias ilin!
– Aĥ, ne parolu pri gencianoj (не говори о горечавках). Vere mi abomenas ilin (правда я не выношу их = я их просто терпеть не могу: abomeno – отвращение, abomeni – питать отвращение). Tamen estas pli bone kreski kiel kardo neestimata (всё же лучше расти как презираемый чертополох) ol genciano ŝatata (чем /как/ горечавка любимая). Kredu al mi (поверь мне)! La gencianoj ebriigas (горечавки пьянят: ebria – пьяный) kaj faras la homojn kruelaj (и делают людей жестокими). La cikatroj sur mia korpo povas pruvi tion (шрамы на моём теле могут доказать это).
– Aĥ, ne parolu pri gencianoj. Vere mi abomenas ilin. Tamen estas pli bone kreski kiel kardo neestimata ol genciano ŝatata. Kredu al mi! La gencianoj ebriigas kaj faras la homojn kruelaj. La cikatroj sur mia korpo povas pruvi tion.
La kardo restas senmova (чертополох остаётся неподвижным) por montri sian atendon pri la klarigo (чтобы показать своё ожидание объяснения: «об объяснении»: klara – ясный).
– Jes (да), jes! La homoj faras brandon el la radikoj de la gencianoj (люди делают водку из корней горечавки). Brandon, pro kiu la homoj perdas saĝecon (из-за которой люди теряют ум). Ankaŭ mia estro estas ŝatanto de tiu trinkaĵo (мой хозяин – тоже любитель этого напитка: trinki – пить) kaj ĉiumatene (и каждое утро: mateno – утро), trinkinte kelkajn glasetojn da ĝi (выпив несколько рюмок его: glaso – стакан), li prenas bastonon kaj (он берёт палку, и) "Hej, Marko, ci obstina azeno (ты упрямый осёл), do antaŭen (ну же, вперёд)!" kaj li provas la solidecon de sia bastono sur mia dorso (и он испытывает прочность своей палки на моей спине: solida – прочный, крепкий) kaj se mi ne tuj obeas (и если я не сразу слушаюсь), kvazaŭ mi estis ricevinta de li sukerkubeton (как будто я получил от него кусочек сахару: «сахарный кубик»: sukero – сахар), li draŝas min kiel la spikojn en la grenejo (он молотит меня как колосья в амбаре: greno – зерно).
La kardo restas senmova por montri sian atendon pri la klarigo.
– Jes, jes! La homoj faras brandon el la radikoj de la gencianoj. Brandon, pro kiu la homoj perdas saĝecon. Ankaŭ mia estro estas ŝatanto de tiu trinkaĵo kaj ĉiumatene, trinkinte kelkajn glasetojn da ĝi, li prenas bastonon kaj "Hej, Marko, ci obstina azeno, do antaŭen!" kaj li provas la solidecon de sia bastono sur mia dorso kaj se mi ne tuj obeas, kvazaŭ mi estis ricevinta de li sukerkubeton, li draŝas min kiel la spikojn en la grenejo.
La kardo indigne skuiĝas (чертополох возмущённо вздрагивает: «встряхивается»: skui – трясти).
– Kion vi diras (что вы говорите)? Li batas vin (он бьёт вас), ĉu vere (неужели)? Malfeliĉa azena moŝto (несчастное ослиное превосходительство), tamen vi estas pli malfeliĉa ol mi (всё же вы более несчастны, чем я), kiu plendas (который жалуется), ĉar la homoj preterpasas (потому что люди проходят мимо) ne tuŝante min (не трогая меня). Jen (вот), vere mi kompatas vin (правда я жалею вас = мне правда жаль вас), eĉ pli (даже более /того/), mi dezirus plaĉi al vi (я желал бы нравиться вам) kaj ne miru (и не удивляйтесь), ke mi amas vin (что я люблю вас), ĉar vi sola amike proksimiĝas al mi (потому что вы единственный = потому что только вы по-дружески приближаетесь ко мне: proksima – близкий). Mi estas nur kardo (я – только чертополох), sed kredu (но поверьте), se mi estus malpli pinte pikanta (если бы я был менее = если бы я был не таким острым и колючим: «остроконечно колющим») mi volonte proponus min al vi (я охотно предложил бы себя вам) por kvietigi vian malsaton (чтобы успокоить ваш голод: kvieta – спокойный).