Ne! Ĝuste pro tio mi skribas pri li. Restu surpaperigita memoraĵo pri la maljuna ŝuflikisto. Li meritas tion, ĉar li estis — homo. Stranga hometo li estis. Oni priridis lian manion. Mi prilarmis ĝin. Oni trouzis lian sentimentecon. Mi estus preferinta kisi liajn grandajn manojn, deformitajn de laboro. Eĉ nun mi vidas lin antaŭ mi tiel, kiel dum tiuj posttagmezaj horoj, kiam apogante sin al la pordego li fumis cigaredon, fiksitan inter du dentoj por ne malhelpi lin en la parolado. Verŝajne nur tiuj du dentoj restis nedifektitaj ĉe li. Konservis ilin por ĉiam la — fumo. Ĝiba dorso, plata brusto, C-formaj kruroj kaj proporcie multe pli granda dekstra mano estis lia metia ŝildo: "mi estas je via humila servo, sinjoraj moŝtoj, la tre malmultekosta ŝuflikisto."
Jarojn mi vidis lin (/многие/ годы я видел его), jarojn li incitadis mian interesiĝon (/многие/ годы он возбуждал моё любопытство: «заинтересованность»: intereso – интерес), kaj jarojn mi ne alparolis lin (и /многие/ годы я не обращался к нему = не заговаривал с ним). Kial (почему)? Mi mem ne scias (я сам не знаю).
Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego (однажды вечером он остановил меня у ворот).
"Mi vidis (я видел), sinjora moŝto (ваша светлость, господин), ke via filino havas flikendajn ŝuojn (что у вашей дочери нужно починить туфли: «что ваша дочь имеет подлежащие латанию туфли»). Bonvolu sendi ilin al mi (пожалуйста, пришлите их мне)."
Tiel simple li parolis (так просто он говорил), kiel laborpetanto (как просящий работу: peti – просить).
"Nu bone (ну хорошо), avĉjo (дедушка: avo – дед); mi sendos ilin (я пришлю их)."
Havu laboron la maljunulo (пусть будет работа у старика), mi pensis (я подумал), kaj por ne forgesi la aferon (и чтобы не забыть о деле) tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno (сразу же я устроил его после моего прихода домой: veni – прийти, прибыть).
Jarojn mi vidis lin, jarojn li incitadis mian interesiĝon, kaj jarojn mi ne alparolis lin. Kial? Mi mem ne scias.
Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego.
"Mi vidis, sinjora moŝto, ke via filino havas flikendajn ŝuojn. Bonvolu sendi ilin al mi."
Tiel simple li parolis, kiel laborpetanto.
"Nu bone, avĉjo; mi sendos ilin."
Havu laboron la maljunulo, mi pensis, kaj por ne forgesi la aferon tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno.
Vespere ĉio estis en ordo (вечером всё было в порядке) aŭ pli ĝuste tute kontraŭe (или, точнее, совсем наоборот: kontraŭ – против, напротив). La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto (залатанные туфельки моей дочери красовались на столике). Bela zorga laboraĵo (прекрасная старательная работа), tia bela kaj zorga (такая прекрасная и старательная), kia povas aspekti la flikista majstraĵo (какой может выглядеть мастерская работа сапожника: majstro – мастер, знаток), sed (но)... mia edzino rakontis (моя жена рассказала: edzo – муж, супруг), ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi (что старик не хочет принять деньги за неё). Tio ĉi surprizis (это удивило), konsternis min (озадачило меня), kaj sincere konfesante (и искренне признавая = и честно говоря) mi iom ekkoleris (я немного рассердился). Tuj mi rapidis al li (тотчас я поспешил к нему: rapida – быстрый) por aranĝi la ĝenan aferon (чтобы уладить неловкое дело, вопрос: ĝeni – стеснять, беспокоить).