Выбрать главу

Tiam mi ekploris la unuan fojon. Mi ne iris kun li, eĉ de tiu tempo pli zorge mi kaŝis min en mia kelo... Foje mi havis najbaron, tre, treege malriĉan viron. Li similis al mi kaj nia abomena aspekto fariĝis la bazo de amikeco. Sincere mi ekamis lin, ĉar ankaŭ li ridetis neniam. Mizera homo li estis. Ne havante metion li vivis per tio, kion la okazo donacis al li... Iun tagon, mi rememoras, ke estis kruela vintra frosto, kiam li vizitis min en la kelo. Li sidis... sidis kaj ridetis. Li kondutis strange, tre strange. Li sidis kaj ridetis: 'Kio estas al vi?' mi demandis.

Li komencis krii (он начал кричать), kriadi (вопить), ke li sentas sin feliĉa (что он чувствует себя счастливым) kaj ke li havas tian ĝojon (и что у него есть такая радость), kian li esperis neniam (на какую он не надеялся никогда). 'Ĉu vi ĝojas (ты рад)? Kial (почему)?' mi demandis. Li respondis (он ответил), ke pro tio (что из-за того), ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano (потому что он подарил свою меховую фуфайку: «нижнюю куртку» ребёнку: jako – пиджак, куртка), duonnude tremanta sur la strato (полуголому и дрожащему: «полуголо дрожащему» на улице: du – два, duono – половина, nuda – голый). Poste li ekploris (потом он заплакал), ridetis (улыбался), ridegis kiel frenezulo (хохотал как сумасшедший: freneza – безумный), kaj liaj larmoj abunde fluis (и его слёзы обильно текли), fluis... Strange (странно), mi pensis (я подумал), ĉu tia estas la feliĉa ĝojo (разве такова счастливая радость = разве так выглядит радость счастливого человека)? Kaj mi demandis (и я спросил): 'Kio estas la feliĉo en tio (что счастье в этом = где же здесь счастье)?' Li respondis (он ответил): 'Provu kaj vi ekscios (попробуй и ты узнаешь)!'

Li komencis krii, kriadi, ke li sentas sin feliĉa kaj ke li havas tian ĝojon, kian li esperis neniam. 'Ĉu vi ĝojas? Kial?' mi demandis. Li respondis, ke pro tio, ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano, duonnude tremanta sur la strato. Poste li ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, kaj liaj larmoj abunde fluis, fluis... Strange, mi pensis, ĉu tia estas la feliĉa ĝojo? Kaj mi demandis: 'Kio estas la feliĉo en tio?' Li respondis: 'Provu kaj vi ekscios!'

'Mi ne havas subjakon por donaci (у меня нет фуфайки, чтобы подарить),' mi respondis (я ответил). 'Ne gravas la subjako (не важна фуфайка), sed vi povas fari botetojn (но ты можешь делать сапожки), vi scias flikadi truajn ŝuetojn (ты умеешь латать дырявые туфельки). Provu tion (попробуй это)!'... Nu kaj foje mi provis (ну и однажды я попробовал) kaj poste ankaŭ mi ekploris (а потом я тоже заплакал), ridetis (улыбался), ridegis kiel frenezulo (хохотал как сумасшедший), ĉar (потому что) — Dio mia (Боже мой)! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco (радость бедных детей – небесный дар). Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo (она прокрадывается в сердце одинокого: «сиротливого» старика: ŝteli – красть, ŝteli sin, ŝteliĝi – прокрадываться) kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn (и она рассказывает такие рассказы, сказки: fabelo – сказка, fabeli – рассказывать сказки), kiajn neniam povis fabeli al mi (какие никогда не мог рассказать мне) — patrina buŝo (материнский рот)... Rigardu (посмотрите), sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton (на эту туфельку с кулак величиной: pugno – кулак)! Al la eta Magdalenjo de la korto-balaisto ĝi apartenas (маленькой Магдалене /дочери/ дворника она принадлежит: korto – двор, balai – мести, подметать) kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon (а завтра Бог оплатит подмётку: repagi – отплатить; расплатиться), kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios (когда улыбающиеся детские губы закричат): 'Bela ŝueto (красивая туфелька)!... mia ŝueto (моя туфелька)!'... Jen pro kio mi petis por la plandado (вот почему я просил за подбивку /туфель/) la ĝojon de du infanoj (радость двоих детей)..."

'Mi ne havas subjakon por donaci,' mi respondis. 'Ne gravas la subjako, sed vi povas fari botetojn, vi scias flikadi truajn ŝuetojn. Provu tion!'... Nu kaj foje mi provis kaj poste ankaŭ mi ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, ĉar — Dio mia! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco. Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn, kiajn neniam povis fabeli al mi — patrina buŝo... Rigardu, sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton! Al la eta Magdalenjo de la korto-balaisto ĝi apartenas kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon, kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios: 'Bela ŝueto!... mia ŝueto!'... Jen pro kio mi petis por la plandado la ĝojon de du infanoj..."