Выбрать главу

La tempesto ekblekas. Fajrovojoj kruciĝas sur la peĉnigra firmamento. Gigantaj kotkolonoj leviĝas el la tero, kun danca kurego valsas sur la vojo. La abundo de nubofontoj kun surdiga susuro fluas... La ĉielo tremas. La ventego ĝemas, veas, krias, kvazaŭ mil gravedaj virinoj akuŝus en ĝi. La arbaro knaras, krakas. Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas, blekas... La ventego mordadas la barilon, disŝiras ĝin. Kiel senformaj fabelbirdoj krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj. La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas ĉirkaŭe ĉe la horizonto. Voĉĥaoso, pelata de la tempesto, lamentas, ekploras, mutiĝas... kriveadas, hurlas, formortas... Jen la uragano.

Kiel korpiĝinta venĝo (как воплощённая месть: korpo – тело), pro miljaraj torturoj (за тысячелетние пытки), leviĝas el la mizeruloj (поднимается из бедняков) — viro (мужчина). Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis (его одежду уже давно продырявило: «истрепало в кружева»: ĉifono – лоскут, тряпка, punto – кружево) la ungtaŭza suferado (изматывающее страдание: ungoноготь, коготь, taŭzi – трепать, мять), nun la ventego tirŝiradas ĝin (теперь шторм срывает её: tiri – тянуть, ŝiri – рвать) de lia ostokorpo (с его костлявого тела). La ulcerplenajn brakojn (изъязвлённые: «полные язв» руки) li etendas al la furiozanta ĉielo (он протягивает к бушующему небу), minace skuas la kriplajn pugnojn (угрожающе трясёт искалеченными кулаками: minaci – угрожать).

Kiel korpiĝinta venĝo, pro miljaraj torturoj, leviĝas el la mizeruloj viro. Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis la ungtaŭza suferado, nun la ventego tirŝiradas ĝin de lia ostokorpo. La ulcerplenajn brakojn li etendas al la furiozanta ĉielo, minace skuas la kriplajn pugnojn.

— Mi estas la vivanta pesto (я – живая чума), sendita de Dio en la mondon (посланная Богом в мир), por purigi ĝin (чтобы очистить его: pura – чистый)!

Per longaj ventoluktaj paŝoj (длинными шагами против ветра: «борющимися с ветром»: lukti – бороться) li ekiras al la eltordita pordego (он идёт к вывороченным воротам). La uragrano sovaĝe ludas (ураган дико играет) kun lia vila hararo (с его растрёпанными волосами). La bukloj (пряди волос, кудри), kiel alĉenitaj viperoj (как прицепленные гадюки: ĉeno – цепь, ĉeni – сковывать), kun senpova furoro kaptadas al la folioj (с бессильной яростью хватаются за листья: furoro – фурор, шумный успех; здесь ярость, kapti – поймать, схватить) erarflugantaj en la aero (хаотично носящиеся в воздухе: erari – ошибаться, erarvagi – блуждать, плутать, flugi – летать)... Li preterpasas la gardistojn (он проходит мимо охранников).