Выбрать главу

La ventokaprico disŝiras la plion (порыв: «каприз» ветра обрывает остальное: «большее»).

— Mi estas la vivanta pesto! Leprosango makulas mian mantelon. Hahahaha! Mi sternos ĝin sur la palacojn... –ita... –rigi... –don...

La ventokaprico disŝiras la plion.

La devo vipas je konscio la mahometanon (долг бьёт по сознанию мусульманина: vipi – хлестать). Ankoraŭ alia (ещё другой = ещё один). La teruro (ужас). En la urbo vivas lia virino kun infano (в городе живёт его женщина с ребёнком). La infano estas pli ol la virino (ребёнок – больше, чем женщина)... Li ekkaptas la pafilon (он хватает ружьё), ektiras la ĉanon (дёргает курок). La kuglo celperdas (пуля не попадает: «теряет цель»: perdi – терять). Ekscito tremigas liajn manojn (возбуждение заставляет дрожать его руки)... Li ripetas (он повторяет)... Ne trafas (не попадает)... Ruĝa furoro sufokadas lin (раскалённая, пылающая: «красная» ярость душит его), ekflamigas lian cerbon (воспламеняет его мозг: flamo – пламя)... Li denove celas (он снова целится)...

— Rabia hundo (бешеная собака), mortaĉu (сдохни: morti – умереть)! Ci (ты)... ci... devas mortaĉi (должен сдохнуть)... ci, rabia...

La devo vipas je konscio la mahometanon. Ankoraŭ alia. La teruro. En la urbo vivas lia virino kun infano. La infano estas pli ol la virino... Li ekkaptas la pafilon, ektiras la ĉanon. La kuglo celperdas. Ekscito tremigas liajn manojn... Li ripetas... Ne trafas... Ruĝa furoro sufokadas lin, ekflamigas lian cerbon... Li denove celas...

— Rabia hundo, mortaĉu! Ci... ci... devas mortaĉi... ci, rabia...

Subite ringo de muskolaj brakoj (внезапно кольцо мускулистых рук) premas suben liajn brakojn (сжимает вниз его руки). La armilo falas teren (оружие падает на землю). La ringo ne cedas (кольцо не ослабевает: cedi – уступить, поддаться), spasme tenas lin (судорожно держит его). Li baraktas (он мечется: barakti – метаться, барахтаться, трепетать)... fine elŝiras sin (наконец, вырывается).

Kun sangvualitaj okuloj (с налитыми кровью глазами: sango – кровь) du viroj staras unu kontraŭ alia (двое мужчин стоят друг против друга: «один против другого»). La du gurdistoj (два охранника). En la mieno de la unua (в выражении лица первого) baraktas la ruĝa furoro (трепещет пылающая ярость), en tiu de la alia (в том /выражении лица/ другого) grimacas bigota fanatismo (кривится ханжеский фанатизм: grimaci – гримасничать, кривляться).

— Ne! Ne mortigu lin (не убивай его: morti – умереть)! Ĉu vi ne aŭdis (разве ты не слышал)? Dio sendis lin (Бог послал его). Ĉu vi ne aŭdis?! Ne! Ne mortigu lin! Mi ne volas (я не хочу), mi ne lasas (я не позволяю)...

Subite ringo de muskolaj brakoj premas suben liajn brakojn. La armilo falas teren. La ringo ne cedas, spasme tenas lin. Li baraktas... fine elŝiras sin.

Kun sangvualitaj okuloj du viroj staras unu kontraŭ alia. La du gurdistoj. En la mieno de la unua baraktas la ruĝa furoro, en tiu de la alia grimacas bigota fanatismo.

— Ne! Ne mortigu lin! Ĉu vi ne aŭdis? Dio sendis lin. Ĉu vi ne aŭdis?! Ne! Ne mortigu lin! Mi ne volas, mi ne lasas...

Fora krio kantas en la vento (далёкий крик поёт на ветру): "mi estas la vivanta pesto".

La du gardistoj ekluktas (два охранника начинают бороться). Muskoloj streĉiĝas (мышцы напрягаются: streĉi – напрячь, натянуть). Spirado stertoras (дыхание хрипит). Sanga muko fluas (кровавая слизь течёт). Beste sovaĝa fariĝas tiu (по-звериному диким делается тот), kiu petegis ĝis nun (кто умолял до сих пор). Vivo kaj Morto ŝiras (Жизнь и Смерть рвут), taŭzas unu la alian (треплют друг друга).

"Leprosango makulas mian mantelon!... Hahahaha!"

Fora krio kantas en la vento: "mi estas la vivanta pesto".

La du gardistoj ekluktas. Muskoloj streĉiĝas. Spirado stertoras. Sanga muko fluas. Beste sovaĝa fariĝas tiu, kiu petegis ĝis nun. Vivo kaj Morto ŝiras, taŭzas unu la alian.

"Leprosango makulas mian mantelon!... Hahahaha!"

*

La vento ankoraŭ siblas (ветер ещё шипит), fajfas mokan melodion (свистит насмешливую мелодию). Ĉe la horizonto viola lumo heliĝas (у горизонта фиолетовый свет бледнеет: hela – яркий; светлый). La fantomlumo disfluas (призрачный свет растекается: fantomo – призрак) super la detruita pejzaĝo (над уничтоженным пейзажем).