Disciplinsklava, tre vulgara, eĉ kruela li estis, sed ĉiufoje, kiam li rigardis al la blindaj okuloj de sia fileto, stranga emocio regis lin. Korŝiran taŭzantan doloron li portis en si kaj enviis la patrinon, kiu havis larmojn. La eta blindulo havis ĉion el li, kio estis nomebla — homa. Ne mirinde! ONI edukis lin en kazernoj kaj lia sintenado devis respeguli ĉie la potencon de Romo. Ne koro, sed disciplino batadis en lia brusto. Tiu sensenta disciplino nur tiam eksilentis, kiam la infanaj manetoj karese palpadis lian vizaĝon. Tiam la katenoj de la ĉiama disciplino falis, kaj li fariĝis — homo.
Redoni la vidon al la blinduleto estis lia sola deziro, sed nek la ĥaldeaj saĝuloj, nek la plej famaj sorĉistinoj povis helpi, eĉ la potencaj dioj de Romo montriĝis senpovaj. Kiom da espero neniiĝinta!
Sed Rufus denove esperis (но Руфус снова надеялся). Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto (вечером его женщина говорила о чудотворце: miraklo – чудо), kiu antaŭ tagoj alvenis (который /несколько/ дней назад = некоторое время назад прибыл). Ŝi vidis la pompan akceptadon (она видела роскошный приём). La juna rabeno rajdis sur azeno (молодой раввин ехал верхом на осле: rajdi – ехать верхом), kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn (а женщины стелили дорогие ковры: valora – ценный) sur la vojon antaŭ li (на дорогу перед ним). Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn (мальчики и девочки усыпали улицы: ŝuti – сыпать) per floroj kaj freŝaj palmofolioj (цветами и свежими пальмовыми листьями). Grizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo (седобородые дряхлые старики целовали край его одежды: kaduka – ветхий, дряхлый), kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo (а нищие Иерусалима лили слёзы от радости: almoza – нищенский, larmo – слеза). Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj (везде рассказывали об удивительных делах и учениях: instrui – учить, преподавать) de la juna majstro (молодого мастера). La lepruloj puriĝis (прокажённые очищались: lepro – проказа, pura – чистый) kaj la blinduloj vidas (а слепые видят).
Sed Rufus denove esperis. Vespere lia virino parolis pri miraklofaranto, kiu antaŭ tagoj alvenis. Ŝi vidis la pompan akceptadon. La juna rabeno rajdis sur azeno, kaj virinoj sternis multvalorajn tapiŝojn sur la vojon antaŭ li. Knaboj kaj knabinoj plenŝutis la stratojn per floroj kaj freŝaj palmofolioj. Grizbarbaj kadukuloj kisadis la randon de lia vestaĵo, kaj la almozuloj de Jerusalemo larmadis pro ĝojo. Ĉie oni rakontadis pri la mirindaj faroj kaj instruoj de la juna majstro. La lepruloj puriĝis kaj la blinduloj vidas.
Rufus pleniĝis je fido (преисполнился веры, доверия: fidi – доверять, полагаться на кого-л.). Li decidis konduki sian fileton al tiu viro (он решил отвести своего сынишку к тому человеку), sed la deĵoro (но дежурство, служба), la devo (долг) ne estis prokrastebla (был неотложен: prokrasti – отложить, отсрочить). Li devos atendi kelkajn tagojn (он должен будет подождать несколько дней). Kion fari (что делать)? Sed nun (но теперь), antaŭ sia foriro (перед своим уходом), li fariĝis senpacienca (он сделался нетерпеливым: pacienco – терпение). Eble post tagoj la miraklofaranto (возможно, через /несколько/ дней чудотворец) estos forlasinta la urbon (покинет город) kaj tiam (и тогда)... Fine li decidis (наконец он решил): la patrino plenumu tion (мать пусть выполнит то), kion la patro ne povas (что отец не может). Kolektinte ĉiujn valoraĵojn de la hejmo (собрав все ценности дома), li metis ilin en cedrolignan skatolon (он положил их в ларец из древесины кедра: cedro – кедр, ligno – дерево, древесина) kaj transdonis ĝin al sia virino (и передал своей женщине).