Выбрать главу

Rufus rapidis al la palaco de la pretorio. En pensoj profundiĝinte li ne atentis pri la grupetoj, vigle diskutantaj, kiuj preterkuris lin. Lia revekita espero skizis antaŭ li belajn revobildojn kaj dum la egalpaŝa marŝado li ne rimarkis, ke liaj pezaj sandaloj dispremas velkintajn florojn, rompas sekiĝintajn palmofoliojn sur la vojo. Eĉ la ekiscititajn parolojn de la preterkurantoj li ne aŭdis.

De malproksime murmuris obtuza bruo (издалека журчал глухой шум). Furoro de kaprica ventego bruas tiel (ярость переменчивого шторма шумит так: kaprico – каприз, прихоть). Rufus surprizite vidis grandan amason (поражённо увидел большую толпу) antaŭ la pretorio (перед преторией). Ĝi svarmis (она кипела: svarmi – кишеть, роиться), kriadis (кричала), kverelis (бранилась: kvereli – ссориться; браниться), pugnojn skuante postulis ion (кулаками потрясая, требовала чего-то). Eble ribelo (возможно, бунт), li pensis kaj ekkuris (он подумал и побежал).

Pilato (Пилат), la pretoro (претор), staris sur la supro de la ŝtuparo (стоял на верху лестницы: ŝtupo – ступенька) kaj parolis al la amaso (и говорил толпе = обращался к толпе). Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn (не мог слышать его слов), ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion (потому что громовой ответ народа заглушал всё: brui – шуметь, superi – превосходить, superbrui – заглушать /шумом/).

— Barabas' (Варавва)! Barabas'! Barabas'!

De malproksime murmuris obtuza bruo. Furoro de kaprica ventego bruas tiel. Rufus surprizite vidis grandan amason antaŭ la pretorio. Ĝi svarmis, kriadis, kverelis, pugnojn skuante postulis ion. Eble ribelo, li pensis kaj ekkuris.

Pilato, la pretoro, staris sur la supro de la ŝtuparo kaj parolis al la amaso. Rufus ne povis aŭdi liajn vortojn, ĉar la tondra respondo de la popolo superbruis ĉion.

— Barabas'! Barabas'! Barabas'!

Rufus ekkomprenis (начал понимать). Ne ribelo (не бунт), sed la amaso postulas juĝon pri Barabas' (а толпа требует суда над Вараввой: «о Варавве»), kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis (которого солдаты недавно арестовали: antaŭ longe – давно). Nur laŭfame li konis la krimulon (только по слухам он знал /этого/ преступника: famo – слава; слухи, молва, krimo – преступление, злодеяние). La brua juĝopostulo (шумное требование суда) rememorigis lin pri la devo (напомнило ему о долге). Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso (локтями он проложил: «пробил» путь для себя сквозь толпу: kubuto – локоть), suprenkuris la ŝtuparon (взбежал по лестнице) kaj rapidis rekte al la korta koridoro (и поспешил прямо к дворовому коридору). Li ne povas manki (он не может отсутствовать: manki – недоставать, не хватать; отсутствовать), ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj (потому что он – один из четверых дежурных палачей). Liaj kamaradoj certe jam atendas lin (его товарищи, конечно, уже ждут его).

Rufus ekkomprenis. Ne ribelo, sed la amaso postulas juĝon pri Barabas', kiun la soldatoj antaŭ nelonge arestis. Nur laŭfame li konis la krimulon. La brua juĝopostulo rememorigis lin pri la devo. Perkubute li rompis vojon por si tra la amaso, suprenkuris la ŝtuparon kaj rapidis rekte al la korta koridoro. Li ne povas manki, ĉar li estas unu el la kvar deĵorantaj ekzekutistoj. Liaj kamaradoj certe jam atendas lin.