Выбрать главу

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto (шагал позади приговорённого: «того, который будет распят»: antaŭ – перед, впереди, krucumi – распять). Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo (при каждом шаге звенели гвозди и молоток) en lia lada skatolo (в его жестяной коробке). Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon (он бездумно слушал заунывный: «зовущий смерть» звон: voki звать). Ĝi distris lin dum la longa vojo (он отвлекал его во время долгого пути).

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto. Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo en lia lada skatolo. Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon. Ĝi distris lin dum la longa vojo.

Unu el la krucportantoj terenfalis (один из несущих крест упал на землю) jam la trian fojon (уже в третий раз). Estis leĝo (был закон), ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon (что каждый осуждённый сам должен был нести свой крест) ĝis la ekzekutejo (до места казни). La leĝo estas leĝo (закон есть закон), kaj Rufus levis sian skurĝon (поднял свою плеть) por revigligi la inertajn membrojn de la malfeliĉulo (чтобы оживить бездеятельные = слабые члены несчастного).

Sed la levita mano haltis (но поднятая рука остановилась). Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino (остановил её плачущий голос женщины).

— Majstro (мастер), benu mian fileton (благослови моего сыночка), la blindan senpekulon (слепого безгрешного человека: peko – грех)!

Unu el la krucportantoj terenfalis jam la trian fojon. Estis leĝo, ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon ĝis la ekzekutejo. La leĝo estas leĝo, kaj Rufus levis sian skurĝon por revigligi la inertajn membrojn de la malfeliĉulo.

Sed la levita mano haltis. Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino.

Majstro, benu mian fileton, la blindan senpekulon!

Subite Rufus sentis (внезапно Руфус почувствовал), kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo (как будто его сердце билось в горле). Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj (он видел в первом ряду стоящих у дороги) knabeton kaj genuantan virinon (маленького мальчика и стоящую на коленях женщину: genuo – колено, genui – стоять на коленях). Kaj ili estis la liaj (и они были его) kaj li vidis post momento (и он увидел через мгновение), ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas (что израненная плетью рука упавшего поднимается) kaj la tremanta mano (и дрожащая кисть руки) milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto (мягко начинает ласкать кудрявую голову мальчугана), kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon (и он слышал замирающе тихий = еле слышный голос).

— Virino (женщина), cia kredo estos benata (твоя вера будет благословлена)...

Subite Rufus sentis, kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo. Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj knabeton kaj genuantan virinon. Kaj ili estis la liaj kaj li vidis post momento, ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas kaj la tremanta mano milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto, kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon.

— Virino, cia kredo estos benata...

La skurĝo falis el la levita mano (плеть упала из поднятой руки). Rufus ne vidis klare plu (не видел ясно более). Larmoj vualis liajn okulojn (слёзы застили его глаза). Li nur konjektis (он только предполагал, догадывался), ke tiu virino (что та женщина), falinta survizaĝen en la polvon de la vojo (упавшая на лицо = лицом вниз в пыль дороги: vizaĝo – лицо) kaj kun arda plorego (и с жарким рыданием) kisanta la faligitan skurĝon (целующая оброненную плеть: faliпадать), estas lia virino (его женщина). Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj (свинцово тяжёлыми сделались его ноги: plumbo – свинец), kaj li sentis (и он почувствовал), kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro (словно кто-то положил тот крест на его сердце). Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li (до сих пор всё было безразлично для него), ĉu Barabas' (Варрава ли), ĉu alia krimulo (другой ли преступник), sed de nun (но отныне)... de nun... Terure (ужасно)!