Выбрать главу

— Plenumu vian devon (исполняй свой долг)!

...kaj la muskola brako de Rufus levis (и мускулистая рука Руфуса подняла), eksvingis la martelon je bato (взмахнула молотком в ударе)...

La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus.

Je la komando du pezaj marteloj, preskaŭ samtempe brue falis sur la najlojn, sed Rufus, eble unuafoje en sia vivo, restis surda por la ordono. Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplaton, konvulsie tordiĝantan pro la doloro, ĝis rekonsciigis lin la milda, peteganta voĉo de la martiro.

Plenumu vian devon!

...kaj la muskola brako de Rufus levis, eksvingis la martelon je bato...

Sinjoro Melonkapo

(Господин Дынная Голова)

Unu el la plej simplaj figuroj (одной из самых простых личностей: «фигур, образов») estis sinjoro Melonkapo (был господин Дынная Голова: melono – дыня). Tiu ĉi nomo (это имя), moke donacita al li (в насмешку дарованное ему: moki – насмехаться, издеваться) de liaj kolegoj (его коллегами), iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan (постепенно почти заставило забыть официальное: iom post iom – постепенно, мало-помалу, букв. «несколько после несколько»). Nur malofte oni memorigis lin (только изредка напоминали ему: ofta – частый), ke antaŭ dudek ses jaroj (что двадцать шесть лет назад) li estis baptita Kazimiro Georgo Precko (он был окрещён Казимиром Георгом Прецко). La altruditan nomon (навязанное имя: trudi – навязывать) li portis kun sama tolero silenta (он носил с таким же молчаливым терпением), kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo (как и бремя повседневной жизни: ŝarĝo – груз, нагрузка).

Unu el la plej simplaj figuroj estis sinjoro Melonkapo. Tiu ĉi nomo, moke donacita al li de liaj kolegoj, iom post iom preskaŭ forgesigis la oficialan. Nur malofte oni memorigis lin, ke antaŭ dudek ses jaroj li estis baptita Kazimiro Georgo Precko. La altruditan nomon li portis kun sama tolero silenta, kiel la ŝarĝojn de la ĉiutaga vivo.

Li estis modeste salajrita skribisto (он был скромно оплачиваемый писарь: salajro – зарплата, skribi – писать) ĉe la departementestro (при начальнике департамента). (Ho, la sinjoro departementestro (господин начальник департамента) estas vere altrangulo (действительно высокопоставленная персона: alta – высокий, rango – ранг, чин). Li havas kaleŝon (у него есть коляска) kun du paroj da pursangaj ĉevaloj (с двумя парами чистокровных лошадей), kaj li povas pruntepeti eĉ la aŭtomobilon (и он может одолжить даже автомобиль: prunti – заимствовать, peti – просить) de lia grafa moŝto (у его графской светлости) por eventualaj ekskursoj (для возможных поездок: «экскурсий»)). Sinjoro Melonkapo – ĉar de nun ni nomos lin tiel en la rakonto (потому что отныне мы будем называть его так в рассказе) – havis sensignifan malaltan staturon (имел маленький: «незначительный, ничтожный» низкий рост: signifo – значение, staturo – осанка, фигура; рост). Lia ronda kapo (его круглая голова) kun haroj ĝisradike tonditaj (с волосами, до корней остриженными: radiko – корень), la malgranda pinta nazo (маленький остроконечный нос), ĉiam ruĝa kaj ŝvitanta (всегда красный и потный: ŝviti – потеть), la senĉese palpebrumantaj okuloj (непрерывно моргающие глаза: ĉesi – перестать, прекратиться) fulgonigraj kaj senesprimaj (чёрные, как сажа, и невыразительные: fulgo – сажа, esprimi – выражать), la trajtoj en plena disharmonio aranĝitaj (черты, в полной дисгармонии сформированные: «устроенные») de la kaprica mano de la naturo (капризной рукой природы), donis al lia vizaĝo komike seriozan aspekton (придавали его лицу комически серьёзный вид). Li ŝajnis pli simpla (он казался проще), sensignifa (ничтожнее) ol estis efektive (чем был на самом деле: efektiva – действительный).