Выбрать главу

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj (он старательно рассматривал с частыми морганиями) la delikatajn konturojn de la blankaj manoj (изящные очертания белых рук). (Je Dio (Боже), ŝi havas vere belegajn manetojn (у неё действительно прекрасные ручки). Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto (такие ручки есть только у госпожи, её светлости: sinjorino – госпожа) de la departementestro (/жены/ начальника департамента). La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ (Бог пусть позаботится о здоровье обоих)!) Li ebriiĝis (он опьянел: ebria – пьяный) de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolоraj haroj (от запаха её напомаженных волос цвета соломы: pajlo – солома) kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana (и в его душе померкло изображение краснорукого: hela – светлый, яркий), glathara idealo (гладковолосого идеала: glata – гладкий).

Li zorge rigardadis kun oftaj palpebrumoj la delikatajn konturojn de la blankaj manoj. (Je Dio, ŝi havas vere belegajn manetojn. Tiajn manetojn havas nur la sinjorina moŝto de la departementestro. La dio zorgu pri la saneco de ambaŭ!) Li ebriiĝis de la odoro de ŝiaj pomaditaj pajlokolоraj haroj kaj en lia animo malheliĝis la bildo pri la ruĝmana, glathara idealo.

Li komencis babiladon (он начал болтовню). Li parolis pri sia ofico (он говорил о своей должности), pri la nova salajro-altigo (о новом повышении зарплаты), pri la nova skribisto (о новом писаре), kiu estas terure impertinenta (который ужасно нахален). Foje li kuraĝis rememorigi lin (однажды он осмелился напомнить ему), ke antaŭ nelonge sinjoro (что недавно господин) Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto (был ещё писарем) kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo (и звали его господин Дынная Голова). Terura impertinenteco (ужасное нахальство). (Sed kion fari (но что делать), la nova skribisto estas nevo de la departementestro (новый писарь – племянник начальника департамента). Ho, se li ne konsiderus altvalora (если бы он не считал ценной: konsideri – рассматривать, принимать во внимание, учитывать, valora – ценный) la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro (дружбу между ним и господином начальником департамента), tiam li punus severe la petolan (тогда он бы наказал строго озорного), senpripensan junulon (бездумного юношу: pripensi – обдумывать).) Li parolis kaj parolis (он говорил и говорил), ĝis fine li decidis (до /тех пор, пока/ наконец он не решил) kaj (и) – svatis la fraŭlinon por si (посватал девицу за себя: «для себя»).

Li komencis babiladon. Li parolis pri sia ofico, pri la nova salajro-altigo, pri la nova skribisto, kiu estas terure impertinenta. Foje li kuraĝis rememorigi lin, ke antaŭ nelonge sinjoro Kazimiro Georgo Precko estis ankoraŭ skribisto kaj oni nomis lin sinjoro Melonkapo. Terura impertinenteco. (Sed kion fari, la nova skribisto estas nevo de la departementestro. Ho, se li ne konsiderus altvalora la amikecon inter li kaj la sinjoro departementestro, tiam li punus severe la petolan, senpripensan junulon.) Li parolis kaj parolis, ĝis fine li decidis kaj – svatis la fraŭlinon por si.

Iom mirante (немного удивляясь), iom surprizite pro la neatendita atako (немного поражённо из-за внезапного нападения) (Dio donu tian atakon al ĉiu fraŭlino (дай Бог такое нападение каждой девушке)!) iom ruĝiĝante (немного краснея: ruĝa – красный) ŝi donis respondon (она дала ответ): jes (да)!

Baldaŭ okazis la edziĝa festo (вскоре состоялась свадьба: «праздник женитьбы») en intima familia rondo (в узком семейном кругу: intima – близкий, задушевный). Sinjoro Melonkapo – pardonu (простите)! (mi preskaŭ forgesis (я почти забыл), ke li estas jam oficisto (что он – уже чиновник)) – sinjoro Kazimiro Georgo Precko kvazaŭ naĝis en la maro de la feliĉo (как будто плавал в море счастья).