Malgraŭ ĉio lia animo havis sekretan doloron, kiu senĉese turmentis lin. Ofte li pasigis longajn horojn en melankolio. Nedivenebla ĉagreno tranĉis sulkojn sur lia frunto. Kiam oni parolis antaŭ li pri infanoj, tuj larman vualon tiris al liaj okuloj ia stranga emocio. Ne unufoje okazis, ke promenante sur la strato li haltigis preterpasantan infanon. Kun malgaja rideto li profundiĝis en observo de la senkulpaj okuloj kaj ŝovis kelkajn groŝojn por bombono en la etajn manojn. Poste, kvazaŭ rifuĝante de persekutanta penso, li kuris tien kaj reen de strato al strato.
Kvar jaroj pasis (четыре года миновали). Foje (однажды), dum plumbkolora novembra posttagmezo (в пасмурный: «цвета свинца» ноябрьский вечер: plumbo – свинец), revenante el sia oficejo (возвращаясь из своей конторы), li estis nekutime gaja (он был непривычно весел: kutimo – привычка, обыкновение). Li ĉirkaŭprenis kaj kisis sian edzinon tiel delikate (он обнял и поцеловал свою жену так нежно), kvazaŭ pie (словно благоговейно), kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo (как в первые дни супружеской жизни). Kun miro ŝi rigardis lin (с удивлением она посмотрела на него).
Li sidiĝis al la tablo (он сел к столу) por trinki tason da kafo (чтобы выпить чашку кофе). Kun oftaj palpebrumoj li petole ridetis al sia edzino (с частыми морганиями он озорно улыбнулся своей жене). Milda (мягким), karesa (ласковым) kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo (и понимание ищущим был его взгляд), sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon (но она не могла разгадать его значение).
Kvar jaroj pasis. Foje, dum plumbkolora novembra posttagmezo, revenante el sia oficejo, li estis nekutime gaja. Li ĉirkaŭprenis kaj kisis sian edzinon tiel delikate, kvazaŭ pie, kiel en la unuaj tagoj de la edzeca vivo. Kun miro ŝi rigardis lin.
Li sidiĝis al la tablo por trinki tason da kafo. Kun oftaj palpebrumoj li petole ridetis al sia edzino. Milda, karesa kaj komprenon serĉanta estis lia rigardo, sed ŝi ne povis diveni ĝian signifon.
– Strangan humoron vi havas hodiaŭ (странное настроение у тебя сегодня) – ŝi rimarkis (она заметила).
Anstataŭ respondo li salte leviĝis (вместо ответа он вскочил: «прыжком поднялся»: salti – прыгать, levi – поднимать) kaj premante al si la edzinon (и прижимая к себе жену) li kisis kaj kisis ŝin (он целовал и целовал её).
– Nu, kion vi volas (что ты хочешь)?
Por momento li embarasiĝis (на мгновение он смутился: embarasi – затруднять, мешать), residiĝis al la tablo (снова сел к столу). Silento (молчание). Subite (внезапно), kvazaŭ eksplode (словно взорвавшись: «словно от взрыва, взрывно»: eksplodi – взорваться; вспылить, разразиться), li ekkriis (он закричал). Lia edzino preskaŭ faligis la tason (его жена почти уронила = едва не уронила чашку: fali – падать).
– Kiel vi opinius (как бы ты полагала = что бы ты думала: opinii – считать, полагать)? – li komencis kun troa aplombo (он начал с излишней самоуверенностью).
– Pri kio (о чём)?
– Se Dio donacus al ni infanon (если бы Бог подарил нам ребёнка)... ĉarman (очаровательного), bukloharan (кудрявого)...
– Nu jen (ну вот)! Vi denove plektas revon (ты опять плетёшь мечту), kiu finiĝas ĉiam (которая заканчивается всегда) per amara kaj vana riproĉo (горьким и напрасным упрёком).
– Strangan humoron vi havas hodiaŭ – ŝi rimarkis.
Anstataŭ respondo li salte leviĝis kaj premante al si la edzinon li kisis kaj kisis ŝin.
– Nu, kion vi volas?
Por momento li embarasiĝis, residiĝis al la tablo. Silento. Subite, kvazaŭ eksplode, li ekkriis. Lia edzino preskaŭ faligis la tason.
– Kiel vi opinius? – li komencis kun troa aplombo.
– Pri kio?
– Se Dio donacus al ni infanon... ĉarman, bukloharan...
– Nu jen! Vi denove plektas revon, kiu finiĝas ĉiam per amara kaj vana riproĉo.
– Ne (нет)! Neniam (никогда)! Tio estas mia sola revo (это моя единственная мечта) kaj ĝi devas (и она должна), jes jes (да-да), devas realiĝi (должна осуществиться). Nu, edzinjo (жёнушка), mia kara (моя дорогая), kiel vi opinius (что бы ты думала), se tio vere efektiviĝus (если бы это правда осуществилось)?
– Vi konas jam mian opinion (ты знаешь уже моё мнение). Ankaŭ mi tre amas la infanojn (я тоже очень люблю детей), sed vi scias (но ты знаешь), ke neeble estas ĉe ni (что невозможно у нас)... neeble... Kion fari (что делать)?! Ho kiel malfeliĉa mi estas (о, как я несчастна)! Ho kiel...
Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj (её глаза наполнились слезами).