Выбрать главу

Li kuris al ŝi kaj premante ŝin al si, li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio. La infano rekone ridetis, ĉirkaŭprenis lian kolon. La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn kaj la zorge kombitan frizuron.

– Rigardu (посмотри), rigardu! – Li montris la infanon al sia edzino (он показал ребёнка своей жене). – Kiel bela ŝi estas (как красива она)! Kiel ĉarme ŝi ridetas (как очаровательно она улыбается)! Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton (на эту невинную улыбку)! Ĉu vi vidis iam pli belan (видела ли ты когда-нибудь более красивую)? Kaj tiujn brilantajn okulojn (а эти блестящие глаза)! Diamantoj (бриллианты), veraj (настоящие) diamantoj! Jen (вот), edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj (насколько маленькие ладони), ĉerizaj lipoj (вишнёвые губы), neĝblanka frunteto (белоснежный лобик: neĝo – снег)! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto (она – прекрасная девчушка)... ĉu ne (не так ли)?

– Jes, beleta (да, хорошенькая), sed (но)... – kaj ŝi flustris al sia edzo (и она прошептала своему мужу) – ĉu vi ne vidas (разве ты не видишь), ke la etulino estas kripla (что малышка – калека: «увечная»)? Ŝi havas ĝibon (у неё горб).

Per subita gesto lia larĝa manplato (резким жестом его широкая ладонь: subita – внезапный; резкий, отрывистый) kovris la dorseton de la infano (накрыла спинку ребёнка). Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj (слёзы боли подрагивали в его глазах: doloro – боль).

– Ne (нет)! Ne! Ne vere (неправда)! Ŝi ne havas ĝibon (у неё нет горба)! Ŝi ne estas kripla (она – не калека)! Ne diru (не говори) edzinjo, ne diru tion (не говори этого)!

– Rigardu, rigardu! – Li montris la infanon al sia edzino. – Kiel bela ŝi estas! Kiel ĉarme ŝi ridetas! Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton! Ĉu vi vidis iam pli belan? Kaj tiujn brilantajn okulojn! Diamantoj, veraj diamantoj! Jen, edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj, ĉerizaj lipoj, neĝblanka frunteto! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto... ĉu ne?

Jes, beleta, sed... – kaj ŝi flustris al sia edzo – ĉu vi ne vidas, ke la etulino estas kripla? Ŝi havas ĝibon.

Per subita gesto lia larĝa manplato kovris la dorseton de la infano. Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj.

Ne! Ne! Ne vere! Ŝi ne havas ĝibon! Ŝi ne estas kripla! Ne diru edzinjo, ne diru tion!

Por kaŝi sian emocion (чтобы скрыть своё волнение), li turnis la atenton al la infano (он обратил внимание к ребёнку) kaj parolis rapide ŝerce al ŝi (и говорил быстро шутливо ей).

– Rigardu etulino (посмотри, малышка), kion mi portis por vi (что я принёс для тебя). Nu kion (ну, что)?... Pupeton (куколку). Veran (настоящую) pupeton. Novan (новую) pupeton kun moveblaj okuloj (с движущимися глазами)... rigardu, nun la pupeto dormas (сейчас куколка спит)... nun la pupeto vekiĝas (сейчас куколка просыпается)... nun denove ĝi dormas (сейчас снова она спит)... kaj nun denove ĝi vekiĝas...

La infano kaptis la pupon (ребёнок схватил куклу), kisadis ĝiajn vangojn (целовал её щёки) mallerte pentritajn (кое-как: «неумело, неловко» раскрашенные: lerta – ловкий, искусный, pentri – рисовать, заниматься живописью; здесь красить).

– Mi amas pupeton (я люблю куколку)! – ŝi pepetis (она пискнула: pepi – лепетать; чирикать, пищать) kaj forte premis la pupon al si (и сильно прижала куклу к себе).

– Edzinjo! Edzinjo!! ĉu vi aŭdas (ты слышишь)? – eksplodis (разразилось, вырвалось: «взорвалось») kun entuziasma krio (страстным: «воодушевлённым» криком) la sento el lia koro (чувство из его сердца). – Ŝi diris (она сказала) "mi amas pupeton". Edzinjo mia, ĉu vi aŭdis iam pli kortuŝan vorton (слышала ли ты когда-нибудь более трогательное слово)? Edzinjo mia... ni adoptu ŝin (давай усыновим её)... ni adoptu ŝin! Edzinjo... edzineto mia...

­

Por kaŝi sian emocion, li turnis la atenton al la infano kaj parolis rapide ŝerce al ŝi.

– Rigardu etulino, kion mi portis por vi. Nu kion?... Pupeton. Veran pupeton. Novan pupeton kun moveblaj okuloj... rigardu, nun la pupeto dormas... nun la pupeto vekiĝas... nun denove ĝi dormas... kaj nun denove ĝi vekiĝas...