La unua neĝo degelis kaj la botoj de la surstrate vagantoj knedis kaĉan, nigran koton. Festrompanta melankolio ekkuŝis al la urbeto. Nigra Kristnasko. La Vintro-patro dormis kaj la infanaj koroj vane atendis, ke li elskuu blankajn neĝoflokojn el sia barbo. Eble la Vintro-patro koleris, kaj la vespero tute ne aspektos kristnaska por ili, se la neĝo ne grincos sub la paŝoj de la betlehemanoj, vizitantaj domon post domo kaj se iliaj botoj per koto makulos la sojlojn.
La nemotiveblan koleron (необъяснимую злость: motivi – мотивировать, обосновать) klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj (объясняли некоторые родители детям): "Vi ne estis obeemaj (вы не были послушными: obei – слушаться, подчиняться) kaj jen nun la Vintro-patro koleras (и вот теперь Отец-зима сердится), eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon (возможно, он забудет принести даже рождественское дерево)." La gepatra despotismo en tiaj frazoj (родительский деспотизм в таких фразах) ĝuis sian potencon (наслаждался своей властью), sed tamen en la fundo de la koro (но всё же на дне сердца = в глубине души) ili riproĉis la ĉielon (они упрекали небеса) pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo (за отсутствие белого сияющего зимнего покрова: kovri – покрывать, накрывать).
La nemotiveblan koleron klarigis kelkaj gepatroj al la infanoj: "Vi ne estis obeemaj kaj jen nun la Vintro-patro koleras, eble li forgesos alporti eĉ la kristnaskan arbon." La gepatra despotismo en tiaj frazoj ĝuis sian potencon, sed tamen en la fundo de la koro ili riproĉis la ĉielon pro la manko de la blanke brilanta vintra kovrilo.