Menaŝe, la servisto de la sinagogo (служитель синагоги), ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj (не много думал о горе христиан). Kristnasko ne estas ja juda festo (Рождество ведь – не еврейский праздник). Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton (однако и его лоб отражал облачный небосвод: spegulo – зеркало, nubo – облако) kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn (и глубокая печаль застилала его глаза: vualo – вуаль, завеса) kiel la decembra nebulo la sunon (как декабрьский туман – солнце). Lia mizera (его жалкая), tro frue kurbiĝinta figuro (слишком рано скривившаяся фигура: kurba – кривой) kiel laca ombro (как усталая тень), forte premante sin al la muroj de la domoj (сильно прижимаясь к стенам домов), senbrue preterpasis (бесшумно проходила), evitis ĉiun renkonte venanton (избегала каждого навстречу идущего). De tempo al tempo li rigardis al la suno (время от времени он смотрел на солнце), kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto (которое уже приближалось к краю горизонта). Estis vendredo (была пятница), kaj lia edzino atendis lin senpacience (и его жена ждала его нетерпеливо) pro du kaŭzoj (по двум причинам). Li rapidigis sian iradon (он ускорил свою ходьбу: rapida – быстрый, скорый), premante al si la pakaĵeton sub la akselo (прижимая к себе пакетик подмышкой: paki – упаковывать) kaj la boteleton en la manoj (и бутылочку в руках). En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo (в первом были две простые свечи для пятницы: modesta – скромный) kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj (а в бутылочке он согревал своими худыми руками: varma – тёплый, graso – жир, grasa – жирный, толстый) la medikamenton por la malgranda Lejzer (лекарство для маленького Лазаря), por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno (чтобы его можно было сразу использовать после прихода /домой/: uzi – использовать).
Menaŝe, la
servisto de la sinagogo, ne multe pensis pri la malĝojo de la kristanoj. Kristnasko ne estas ja juda festo. Tamen ankaŭ lia frunto respegulis la nuboplenan firmamenton kaj profunda ĉagreno vualigis liajn okulojn kiel la decembra nebulo la sunon. Lia mizera, tro frue kurbiĝinta figuro kiel laca ombro, forte premante sin al la muroj de la domoj, senbrue preterpasis, evitis ĉiun renkonte venanton. De tempo al tempo li rigardis al la suno, kiu jam proksimiĝis al la rando de la horizonto. Estis vendredo, kaj lia edzino atendis lin senpacience pro du kaŭzoj. Li rapidigis sian iradon, premante al si la pakaĵeton sub la akselo kaj la boteleton en la manoj. En la unua modestadis la kandeloj por la vendredo kaj en la boteleto li varmigis per siaj malgrasaj manoj la medikamenton por la malgranda Lejzer, por ke ĝi estu tuj uzebla post la alveno.