Выбрать главу

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti (на углу своей улицы он должен был остановиться). Longe retenita tusado (долго сдерживаемый кашель) kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo (словно взрывом вырвался из его чахоточного лёгкого: eksplodi – взорваться, ftizo – туберкулёз, чахотка). La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj (встряска лишила его всех сил: sen – без), liaj piedoj ŝancele tremadis (его ноги подкашивались: «шатаясь дрожали»: ŝanceli – шатать, колебать) kaj kaptis lin momenta sveneto (и овладел им короткий: «мгновенный» полуобморок: kapti – поймать, схватить, sveno – обморок). La kapon metante al muro de domo (голову прикладывая к стене дома) li spiris malfacile kaj kraĉis (он дышал тяжело и плевался). En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango (в пенной слюне краснела свернувшаяся кровь/сгусток крови: gelatino – желатин; желе). Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto (на его губах появилась отрешённая улыбка), submetiĝinta al la neevitebla fatalo (покорившаяся неизбежной судьбе: submeti – подложить; подчинить). Jam delonge li amikiĝis (уже давно он примирился: «подружился»: amiki – дружить) kun la bildo de la proksimiĝanta fino (с картиной приближающегося конца) kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin (и из-за этого он смотрел равнодушно на него).

Ĉe la angulo de sia strato li devis halti. Longe retenita tusado kvazaŭ eksplode eliĝis el lia ftiza pulmo. La skuo senigis lin de ĉiuj fortoj, liaj piedoj ŝancele tremadis kaj kaptis lin momenta sveneto. La kapon metante al muro de domo li spiris malfacile kaj kraĉis. En la ŝaŭma salivo ruĝis gelatiniĝinta sango. Ĉe liaj lipoj aperis rezigna rideto, submetiĝinta al la neevitebla fatalo. Jam delonge li amikiĝis kun la bildo de la proksimiĝanta fino kaj pro tio li rigardis indiferente ĝin.

Negrave (неважно), ke unu judo pli aŭ malpli (что одним евреем больше или меньше) suferas sur tiu ĉi tero (страдает на этой земле), li pensis (он думал), sed subite akra doloro kunpremis lian koron (но внезапно острая боль сжала его сердце). Pri la malgranda Lejzer (о маленьком Лазаре), pri sia fileto li rememoris (о своём сынишке он вспомнил). Lian animon turmentis terura sinakuzo (его душу мучило ужасное самообвинение: akuzi – обвинять): eble lia patra kiso infektis la senpekulon (возможно, его отцовский поцелуй заразил безгрешного человека). Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso (сто раз он проклинал себя за каждый поцелуй), sed kion fari (но что делать) kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo (и как противостоять просящему поцелуя детскому рту: peti – просить)? Ĉu ekzistas vera patra koro (разве существует настоящее отцовское сердце), kiu povas kontraŭstari tian tenton (которое может противостоять такому соблазну)? La malgranda Lejzer eble (возможно) pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon (скорее покинет земную долину слёз: plori – плакать) ol la patro (чем отец). Menaŝe sentis (чувствовал), kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron (будто жестокий демон положил тяжёлый камень на его сердце). Streĉante ĉiun forton li ekiris (напрягая все силы, он пошёл). La domo (дом), kie li loĝis (где он жил), estis ĉe la fino de la strato (был в конце улицы). Ankoraŭ longa vojo (ещё долгий путь), precipe por li (особенно для него).

Negrave, ke unu judo pli aŭ malpli suferas sur tiu ĉi tero, li pensis, sed subite akra doloro kunpremis lian koron. Pri la malgranda Lejzer, pri sia fileto li rememoris. Lian animon turmentis terura sinakuzo: eble lia patra kiso infektis la senpekulon. Centfoje li malbenis sin por ĉiu kiso, sed kion fari kaj kiel kontraŭstari al la kispetanta infana buŝo? Ĉu ekzistas vera patra koro, kiu povas kontraŭstari tian tenton? La malgranda Lejzer eble pli baldaŭ forlasos la teran plorvalon ol la patro. Menaŝe sentis, kvazaŭ kruela demono estus metinta pezan ŝtonon sur lian koron. Streĉante ĉiun forton li ekiris. La domo, kie li loĝis, estis ĉe la fino de la strato. Ankoraŭ longa vojo, precipe por li.