Выбрать главу

En la ĉambro regis duonhelo. En la unuaj momentoj li apenaŭ povis distingi inter la homaj figuroj kaj la mebloj. Ĉe la kapo de la lito sidis lia edzino kaj apud ŝi staris la rabeno. Lia alta staturo tiel funebre, tiel solene impresis, ke Menaŝe pro subita korpremo forgesis ĉiun salutvorton kaj liaj larmaj okuloj kun rigida rigardo fiksiĝis al la lito, kie la malgranda Lejzer senmove kuŝis. Estis nur momenta silento, sed por Menaŝe ĝi ŝajnis tre longa, ĉar turmentaj demandoj mute svarmis ĉe liaj lipoj.

– Ĉu alvenis vi (/это/ пришёл ты), paĉjo kara (милый папа)? – muzikis al li la malforta paĉjovoko (пропел ему слабый зов: «зов, обращение к отцу»: muziki – музицировать, forta – сильный, voko – зов) de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo (едва смог сдержать вскрик облегчения: facila – лёгкий). Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon (он положил пакет и бутылочку на стол) kaj kuris al la lito (и подбежал к постели) por kisi la diafanajn manetojn (чтобы поцеловать прозрачные ручки) de la eta Lejzer kaj li kisis (и он целовал)... kisis ilin (целовал их) forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu (забывая обо всём и обо всех).

– Ĉu alvenis vi, paĉjo kara? – muzikis al li la malforta paĉjovoko de la malgranda Lejzer, kaj Menaŝe apenaŭ povis reteni la ekkrion de plifaciliĝo. Li metis la pakaĵon kaj la boteleton sur la tablon kaj kuris al la lito por kisi la diafanajn manetojn de la eta Lejzer kaj li kisis... kisis ilin forgesante pri ĉio kaj pri ĉiu.

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo (уже горели свечи в медном подсвечнике), kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj (когда Менаше поднял свою голову от маленьких рук). Li ĉirkaŭrigardis (он огляделся). Lia edzino preĝis ĉe la tablo (его жена молилась у стола), la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin (раввин с сочувствующим выражением лица смотрел на него: kompati – жалеть, сочувствовать) kaj la knabeto spiretadis tre rapide (а мальчуган дышал очень быстро: spireti – мелко дышать). Menaŝe rememoris pri la medikamento (вспомнил про лекарство). La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite (бутылочка ещё стояла неоткрытой). Li etendis sian manon al ĝi (он протянул свою руку к ней).

Jam brulis la kandeloj en la kupra kandelingo, kiam Menaŝe levis sian kapon de la etaj manoj. Li ĉirkaŭrigardis. Lia edzino preĝis ĉe la tablo, la rabeno kun kompatema mieno rigardis lin kaj la knabeto spiretadis tre rapide. Menaŝe rememoris pri la medikamento. La boteleto ankoraŭ staris nemalfermite. Li etendis sian manon al ĝi.

– Lasu ripozi la infanon (дайте отдохнуть ребёнку), Menaŝe! – diris mallaŭte la rabeno (сказал тихо раввин), kaj post momento li aldonis (и через мгновение он прибавил) – mi venis (я пришёл) por esti kun vi en tiu ĉi vespero (чтобы быть с вами в этот вечер).

Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno (долго смотрел в глаза раввина) kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn (и он угадал то, о чём он молчал: «его умалчиваемые мысли»: prisilenti ion – замалчивать что-л.; умалчивать о чём-л.). La etendita mano rezigne falis (протянутая рука отрешённо упала) kaj li senvorte aŭskultis (и он безмолвно: «бессловесно» слушал) la lacan spiretadon (усталое дыхание) de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo (малыш уже прощался с жизнью: «от жизни»).