– Lasu ripozi la infanon, Menaŝe! – diris mallaŭte la rabeno, kaj post momento li aldonis – mi venis por esti kun vi en tiu ĉi vespero.
Menaŝe longe rigardis al la okuloj de la rabeno kaj li divenis liajn prisilentitajn pensojn. La etendita mano rezigne falis kaj li senvorte aŭskultis la lacan spiretadon de la malgranda Lejzer. La etulo jam adiaŭadis de la vivo.
Neniu kuraĝis rompi la silenton (никто не смел нарушить тишину)... Menaŝe kun sekaj okuloj (с сухими глазами) rigardis al angulo de la plafono (смотрел в угол потолка), kie grasa araneo ŝpinis sian reton (где жирный паук плёл свою сеть: ŝpini – прясть, сучить). Li admiris ĝian lertan laboradon (он любовался его ловкой работой), post momento konstatis (через мгновение признал: «констатировал»), ke la plafono estas tro malpura (что потолок слишком грязный: pura – чистый). Jen venis al lia kapo ideo (то приходила в его голову идея) pri renovigo de la urbeta sinagogo (об обновлении городской синагоги), kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj (где в тёмных углах плели сети похожие пауки: lumo – свет), jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno (то он вспоминал о дне своей свадьбы: «пира женитьбы»: festeno – пир), kiam lia bona amiko (когда его добрый друг), la lignaĵisto Aron (деревообработчик Арон: ligno – древесина, lignaĵo – изделие из дерева), senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo (бесплатно покрасил этот потолок масляной краской: pago – плата)... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj (деревообработчика убили уже два года назад: morti – умереть)... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer (как душераздирающе дышит маленький Лазарь: taŭzi – трепать, мять; терзать)! Tiu ĉi stertora spirado (это хриплое дыхание)... ve (увы)... tiu ĉi neniam ripozanta spirado (это никогда не отдыхающее дыхание)... La patra kiso infektis lin (отцовский поцелуй заразил его)... Li (он), Menaŝe, estas la mortigisto (убийца)... kaj tiu araneo kiel rapide laboras (а тот паук как быстро работает)... Ĉu ĝi havas pulmon (есть ли у него лёгкие)?
Neniu kuraĝis rompi la silenton... Menaŝe kun sekaj okuloj rigardis al angulo de la plafono, kie grasa araneo ŝpinis sian reton. Li admiris ĝian lertan laboradon, post momento konstatis, ke la plafono estas tro malpura. Jen venis al lia kapo ideo pri renovigo de la urbeta sinagogo, kie en la mallumaj anguloj ŝpinis retojn similaj araneoj, jen li rememoris pri la tago de sia edziĝa festeno, kiam lia bona amiko, la lignaĵisto Aron, senpage pentris tiun ĉi plafonon per olea farbo... La lignaĵiston oni mortigis jam antaŭ du jaroj... Ho, kiel kortaŭze spiretadas la malgranda Lejzer! Tiu ĉi stertora spirado... ve... tiu ĉi neniam ripozanta spirado... La patra kiso infektis lin... Li, Menaŝe, estas la mortigisto... kaj tiu araneo kiel rapide laboras... Ĉu ĝi havas pulmon?
La pala virino rigardis sian edzon (бледная женщина смотрела на своего мужа). Lia vira (его мужское), barbokovrita vizaĝo (покрытое бородой лицо: barbo – борода) ŝajnis tiel infana (казалось таким детским)! Tiel infana, tiel mizera (таким жалким), tiel sensanga (таким бескровным: sango – кровь)! Kie ŝi vidis tian vizaĝon (где она видела такое лицо)? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno (она напрасно пыталась вспомнить о похожем выражении лица), kvankam ŝi kuraĝus ĵuri (хотя она осмелилась бы поклясться), ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon (что часто она встречала уже это чистое детское выражение лица). Ŝia erarvaganta rigardo (её блуждающий взгляд: erari – ошибаться) subite falis al la malgranda Lejzer (внезапно упал на маленького Лазаря) kaj ŝi (и она), kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus (словно впервые она /это/ признала), miris pri la simileco (удивилась сходству). La filo similas al sia patro (сын похож на своего отца)... La patro similas al sia filo (отец похож на своего сына)... Ili havas saman mienon (у них одинаковое выражение лица), saman sorton (одинаковая судьба)...