Выбрать главу

La pala virino rigardis sian edzon. Lia vira, barbokovrita vizaĝo ŝajnis tiel infana! Tiel infana, tiel mizera, tiel sensanga! Kie ŝi vidis tian vizaĝon? Ŝi vane penadis rememori pri simila mieno, kvankam ŝi kuraĝus ĵuri, ke ofte ŝi renkontis jam tiun puran infanan mienon. Ŝia erarvaganta rigardo subite falis al la malgranda Lejzer kaj ŝi, kvazaŭ unuafoje ŝi konstatus, miris pri la simileco. La filo similas al sia patro... La patro similas al sia filo... Ili havas saman mienon, saman sorton...

Nova teruro ektamburis en ŝia koro (новый ужас забился в её сердце: tamburo – барабан, tamburi – барабанить). Tiam do ankaŭ la patro baldaŭ (тогда ведь отец тоже скоро)... baldaŭ ankaŭ li (скоро и он), kaj ŝi restos sola (и она останется одна)... sola... kaj mankas unu butono sur lia veŝto (и не хватает одной пуговицы на его жилете)... Ŝi kudros ĝin (она пришьёт её). Certe (конечно) ŝi kudros ĝin, ĉar baldaŭ estos la enterigo (потому что скоро будут похороны) kaj li ne havas alian veŝton (а у него нет другого жилета)... Nu, jen en la domo de la kontraŭa flanko (вот в доме на противоположной стороне) jam oni ekbruligas la kandelojn sur la ornamita abio (уже зажигают свечи на украшенной ёлке: bruli – гореть)... La kristanoj festenas (христиане пируют)... Ankaŭ ni festenas (мы тоже пируем). Estas vendredo (/сегодня/ пятница: «есть пятница»). Ankaŭ ĉe ni brulas kandeloj (у нас тоже горят свечи)... unu el ili tiel rapide konsumiĝas (одна из них так быстро сгорает: «истощается»: konsumi – потреблять, расходовать)... kiel rapide (как быстро)!

Nova teruro ektamburis en ŝia koro. Tiam do ankaŭ la patro baldaŭ... baldaŭ ankaŭ li, kaj ŝi restos sola... sola... kaj mankas unu butono sur lia veŝto... Ŝi kudros ĝin. Certe ŝi kudros ĝin, ĉar baldaŭ estos la enterigo kaj li ne havas alian veŝton... Nu, jen en la domo de la kontraŭa flanko jam oni ekbruligas la kandelojn sur la ornamita abio... La kristanoj festenas... Ankaŭ ni festenas. Estas vendredo. Ankaŭ ĉe ni brulas kandeloj... unu el ili tiel rapide konsumiĝas... kiel rapide!

La rabeno klinante la kapon (раввин, склоняя голову) kalkulis la najlojn en la planko (считал гвозди в полу). Kiel mallarĝaj tabuloj (какие узкие доски: larĝa широкий)! Tute ne ekonomie uzi tiajn mallarĝajn (совсем не экономно использовать такие узкие), ĉar ili bezonas multajn najlojn (потому что им требуется много гвоздей). Lignaj tabuloj (деревянные доски)... ligna tabulo (деревянная доска)... Por tiel malgrasa infano (для такого худого ребёнка) kiel tiu ĉi eta Lejzer (как этот маленький Лазарь) tamen sufiĉos unu el tiu speco (всё же хватит одной такой: «одной из такого сорта»)... Li baldaŭ silentiĝos (он скоро затихнет)... Kompatinda infano (бедный ребёнок: kompati – жалеть, сочувствовать)!... Ĉe li la servistino ĉiusemajne (у него служанка еженедельно: semajno – неделя) lavas almenaŭ unufoje la plankon (моет хотя бы один раз пол). Nu la edzino de tiu ĉi mizera (ну, жена этого бедного) Menaŝe... sed verdire semajnojn ŝi maldormis ĉe la lito (но, по правде говоря, неделю она не спала у постели: dormo – сон, maldormo – бессонница; бдение) de la malgranda Lejzer... Nu, eble morgaŭ (может быть, завтра)...

Ie proksime sur la strato (где-то близко на улице) eksonis la kanto de la tri betlehemanoj (зазвучала песня троих вифлеемцев).

"Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

La rabeno klinante la kapon kalkulis la najlojn en la planko. Kiel mallarĝaj tabuloj! Tute ne ekonomie uzi tiajn mallarĝajn, ĉar ili bezonas multajn najlojn. Lignaj tabuloj... ligna tabulo... Por tiel malgrasa infano kiel tiu ĉi eta Lejzer tamen sufiĉos unu el tiu speco... Li baldaŭ silentiĝos... Kompatinda infano!... Ĉe li la servistino ĉiusemajne lavas almenaŭ unufoje la plankon. Nu la edzino de tiu ĉi mizera Menaŝe... sed verdire semajnojn ŝi maldormis ĉe la lito de la malgranda Lejzer... Nu, eble morgaŭ...