Выбрать главу

Ie proksime sur la strato eksonis la kanto de la tri betlehemanoj.

"Paco al homoj sur la tero,

Gloro al Dio en ĉielo..."

La malgranda Lejzer levis la lacajn palpebrojn (поднял усталые веки) kaj kun streĉita atento aŭskultis (и с напряжённым вниманием слушал). Subite larĝa rideto vigligis lian mienon (внезапно широкая улыбка оживила его выражение лица). Li rememoris pri la rakontoj de Anastas Lukjanov (он вспомнил о рассказах Анастаса Лукьянова), sia sola kristana amiketo (своего единственного маленького друга-христианина), kiu antaŭ tagoj vizitis lin kaj parolis pri la baldaŭa alveno de Jesueto (который /несколько/ дней назад навещал его и говорил о скором приходе Иисуса), kiu portas donacojn al la infanoj (который приносит подарки детям). Anĉjo rakontis (Аник рассказывал), ke tiun tagon ĉiu homo ĝojas (что в этот день каждый человек радуется) kaj amas unu la alian (и любит друг друга), ĉar Jesueto frapas ĉe la pordoj (потому что Иисус стучит в двери: «у дверей») kaj li metas arbon sur la tablon (и он кладёт дерево на стол), kaj tiu arbo estas plena de dolĉaĵoj (и это дерево полно сладостей: dolĉa – сладкий) kaj sub ĝi estas diversaj ludiloj por la infanoj (а под ним – разные игрушки для детей: ludi – играть). En la pasinta jaro Jesueto portis tutan vagonaron al Anĉjo (в прошлом году Иисус принёс целый поезд Анику: vagono – вагон). Sed ĉu Jesueto amas nur la kristanajn infanojn (но разве Иисус любит только христианских детей)? Li demandis Anĉjon (он спросил Аника), sed li ne povis respondi (но тот не смог ответить), nur poste li diris (только потом он сказал), ke verŝajne Jesueto venos (что, вероятно, Иисус придёт) ankaŭ al la bonaj judaj infanoj (также к хорошим еврейским детям).

La malgranda Lejzer levis la lacajn palpebrojn kaj kun streĉita atento aŭskultis. Subite larĝa rideto vigligis lian mienon. Li rememoris pri la rakontoj de Anastas Lukjanov, sia sola kristana amiketo, kiu antaŭ tagoj vizitis lin kaj parolis pri la baldaŭa alveno de Jesueto, kiu portas donacojn al la infanoj. Anĉjo rakontis, ke tiun tagon ĉiu homo ĝojas kaj amas unu la alian, ĉar Jesueto frapas ĉe la pordoj kaj li metas arbon sur la tablon, kaj tiu arbo estas plena de dolĉaĵoj kaj sub ĝi estas diversaj ludiloj por la infanoj. En la pasinta jaro Jesueto portis tutan vagonaron al Anĉjo. Sed ĉu Jesueto amas nur la kristanajn infanojn? Li demandis Anĉjon, sed li ne povis respondi, nur poste li diris, ke verŝajne Jesueto venos ankaŭ al la bonaj judaj infanoj.

Nun la malgranda Lejzer komencis prijuĝadi sian bonecon (теперь маленький Лазарь начал расценивать: «осуждать» свою доброту = размышлять, был ли он хорошим: juĝi – судить; полагать, считать) kaj trovis sin tute bona (и нашёл себя совсем хорошим). Lia patro diris ja ne unufoje (его отец говорил ведь не один раз), ke li estas la plej granda trezoro (что он – самое большое сокровище) kaj beno de la hejmo (и благословение дома). Tiam do li ne povas esti evitata de Jesueto (тогда, значит, он не может быть избегаем Иисусом = значит, тогда Иисус обязательно придёт к нему). Tamen duboj vekiĝis en lia kapeto (однако сомнения пробудились в его головке) kaj tiuj turmentis lin (и они мучили его: «и те мучили его»). Por liberiĝi de ili (чтобы освободиться от них), li mallaŭte ekparolis (он тихо заговорил):