Nun la malgranda Lejzer komencis prijuĝadi sian bonecon kaj trovis sin tute bona. Lia patro diris ja ne unufoje, ke li estas la plej granda trezoro kaj beno de la hejmo. Tiam do li ne povas esti evitata de Jesueto. Tamen duboj vekiĝis en lia kapeto kaj tiuj turmentis lin. Por liberiĝi de ili, li mallaŭte ekparolis:
– Paĉjo kara (папа милый)!
Menaŝe ekatentis pri la voko de sia fileto (обратил внимание на зов: «о зове» своего сынишки) kaj turnis sin al li (и повернулся к нему).
– Paĉjo kara, – ripetis la infano (повторил ребёнок), – ĉu mi estas bona knabo (я – хороший мальчик)?
– La plej bona (самый лучший), fileto mia (сыночек мой). Vi estis ĉiam bona (ты был всегда хорошим), obeema (послушным: obei – слушаться, подчиняться) kaj mia sola trezoro (и моим единственным сокровищем).
– Tiam bone (тогда хорошо)!... Tiam li venos ankaŭ al mi (тогда он придёт и ко мне)...
– Kiu (кто)?... Kiun vi atendas (кого ты ждёшь)?
– Jesueton (Иисуса)... Li amas la bonajn infanojn (он любит хороших детей) kaj vizitas ilin (и посещает их)... Li venos ankaŭ al mi.
– Paĉjo kara!
Menaŝe ekatentis pri la voko de sia fileto kaj turnis sin al li.
– Paĉjo kara, – ripetis la infano, – ĉu mi estas bona knabo?
– La plej bona, fileto mia. Vi estis ĉiam bona, obeema kaj mia sola trezoro.
– Tiam bone!... Tiam li venos ankaŭ al mi...
– Kiu?... Kiun vi atendas?
– Jesueton... Li amas la bonajn infanojn kaj vizitas ilin... Li venos ankaŭ al mi.
Menaŝe rigardis al la rabeno (посмотрел на раввина), kvazaŭ atendante (как будто ожидая), ke li respondu ion kontentigan al la infano (чтобы тот ответил что-нибудь успокаивающее: «удовлетворительное» ребёнку: kontenta – довольный). La patrino rigide rigardis la rapide konsumiĝantan kandelon (мать оцепенело смотрела на быстро догорающую свечу).
– Li venos ankaŭ al mi, ĉu ne (не так ли)?!
La rabeno iom surprizite rigardis la infanon (раввин немного поражённо смотрел на ребёнка). Lin kortuŝis la esperplena mieno (его тронуло полное надежды лицо: espero – надежда), sed kion fari (но что делать)? Ĉu mensogi (солгать)? Ne, tute ne (вовсе нет)! Li alpaŝis al la lito (он шагнул к кровати), milde ekkaresis la febran blondan kapeton (мягко погладил горячую: «лихорадочную» белокурую головку: febro – лихорадка).
– Ne (нет), Lejzer, li ne vizitas la judajn infanojn (он не посещает еврейских детей).
Menaŝe rigardis al la rabeno, kvazaŭ atendante, ke li respondu ion kontentigan al la infano. La patrino rigide rigardis la rapide konsumiĝantan kandelon.
– Li venos ankaŭ al mi, ĉu ne?!
La rabeno iom surprizite rigardis la infanon. Lin kortuŝis la esperplena mieno, sed kion fari? Ĉu mensogi? Ne, tute ne! Li alpaŝis al la lito, milde ekkaresis la febran blondan kapeton.
– Ne, Lejzer, li ne vizitas la judajn infanojn.
Momenta paŭzo (короткая пауза). La infana vizaĝo montris (детское лицо выражало: «показывало») doloran trompiĝon (болезненное разочарование: «самообман»: trompi – обманывать), sed lia espero ankoraŭ vivis (но его надежда ещё жила).
– Ĉu vi konas lin (вы знаете его)?
– Ne, Lejzer, mi ne konas lin (я не знаю его).
– Kial (почему)?
– Ĉar mi ne volas koni lin (потому что я не хочу знать его).
Sincera miro streĉis la infanajn okulojn (искреннее удивление напрягло детские глаза = ребёнок уставился /на него/ с искренним удивлением: streĉi la rigardon/okulojn = всматриваться), kaj post momento li jam ridetis (а через мгновение он уже улыбнулся).
– Li venos al mi (он придёт ко мне), ĉar mi volas koni lin (потому что я хочу знать его).