– Neeble (невозможно), Lejzer, ĉar li ne amas la judajn infanojn (потому что он не любит еврейских детей).
Momenta paŭzo. La infana vizaĝo montris doloran trompiĝon, sed lia espero ankoraŭ vivis.
– Ĉu vi konas lin?
– Ne, Lejzer, mi ne konas lin.
– Kial?
– Ĉar mi ne volas koni lin.
Sincera miro streĉis la infanajn okulojn, kaj post momento li jam ridetis.
– Li venos al mi, ĉar mi volas koni lin.
– Neeble, Lejzer, ĉar li ne amas la judajn infanojn.
Longa silento (долгое молчание). La larmoj de Menaŝe silente faletis (слёзы Менаше тихо падали). Lia edzino kvazaŭ duonfreneze pro korprema penso (его жена словно полубезумно от гнетущей: «сжимающей сердце» мысли: freneza – безумный) rigardis sole la rapide konsumiĝantan kandelon (смотрела только на быстро догорающую свечу). La karesanta mano de la rabeno (ласкающая рука раввина) ankoraŭ kuŝis sur la frunteto (ещё лежала на лобике) de la malgranda Lejzer, kiu malfacile stertore spiretadis (который тяжело, хрипло дышал).
Antaŭ la pordego de la kontraŭflanka domo (перед воротами дома на противоположной стороне: flanko – сторона) eksonis tute klare (зазвучала совершенно отчётливо), penetre (проникновенно: penetri – проникать) la kanto de la betlehemanoj (песня вифлеемцев).
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
Longa silento. La larmoj de Menaŝe silente faletis. Lia edzino kvazaŭ duonfreneze pro korprema penso rigardis sole la rapide konsumiĝantan kandelon. La karesanta mano de la rabeno ankoraŭ kuŝis sur la frunteto de la malgranda Lejzer, kiu malfacile stertore spiretadis.
Antaŭ la pordego de la kontraŭflanka domo eksonis tute klare, penetre la kanto de la betlehemanoj.
"Paco al homoj sur la tero,
Gloro al Dio en ĉielo..."
La malgranda Lejzer rigardis al la plafono fikse (смотрел в потолок пристально), rigide (застывше), formorte (слабо: «замирающе»). Apenaŭ aŭdeble li parolis al si (едва слышно он говорил себе):
– Li ne amas la judajn infanojn (он не любит еврейских детей)... Anĉjo mensogis (Аник солгал)... Mi estas bona (я хороший) kaj tamen li ne venas al mi (и всё же он не приходит ко мне)... La rabeno ne konas (раввин не знает), ne volas koni lin (не хочет знать его)... Eble la paĉjo (может быть, папа)... la paĉjo... Jesueto estas kristano (Иисус – христианин) kaj ne vizitas la judajn infanojn (и не посещает еврейских детей)... Anĉjo estas kristano (Аник – христианин) kaj li vizitis min (и он навещал меня), ludis kun mi kaj batis min neniam (играл со мной и не бил меня никогда)... neniam.
La malgranda Lejzer rigardis al la plafono fikse, rigide, formorte. Apenaŭ aŭdeble li parolis al si:
– Li ne amas la judajn infanojn... Anĉjo mensogis... Mi estas bona kaj tamen li ne venas al mi... La rabeno ne konas, ne volas koni lin... Eble la paĉjo... la paĉjo... Jesueto estas kristano kaj ne vizitas la judajn infanojn... Anĉjo estas kristano kaj li vizitis min, ludis kun mi kaj batis min neniam... neniam.
Subite vekiĝis stranga spito en la infano (внезапно проснулось странное упрямство в ребёнке: spiti – действовать наперекор, вопреки). Streĉante ĉiun forton (напрягая все силы) li penadis eksidi (он пытался сесть), sed vane (но напрасно). Ĉiufoje plimalfaciliĝis lia spirado (всё: «каждый раз» затруднялось его дыхание). Lia malforta voĉo (его слабый голос) kvazaŭ stertore sputis la vortojn (словно хрипло выплёвывал слова: sputi – харкать, схаркивать).
– Jesueton al mi (Иисуса ко мне)... mi volas koni lin (я хочу знать его)... Jesueton... voku (позовите)... paĉjo (папа)... Li venos (он придёт)... Anĉjo diris (Аник сказал)... li venos al la (он придёт к)... al la... al la juda Lejzer (к еврейскому Лазарю)... Paĉjo voku... voku lin (позови его)... li estas (он)... estas... infano kiel mi (ребёнок, как я)... kiel Anĉjo (как Аник)... Paĉjo... Paĉjo voku... voku... lin... lin al mi (его ко мне)... al mi... al mi... al mi...
Subite vekiĝis stranga spito en la infano. Streĉante ĉiun forton li penadis eksidi, sed vane. Ĉiufoje plimalfaciliĝis lia spirado. Lia malforta voĉo kvazaŭ stertore sputis la vortojn.
– Jesueton al mi... mi volas koni lin... Jesueton... voku... paĉjo... Li venos... Anĉjo diris... li venos al la... al la... al la juda Lejzer... Paĉjo voku... voku lin... li estas... estas... infano kiel mi... kiel Anĉjo... Paĉjo... Paĉjo voku... voku... lin... lin al mi... al mi... al mi... al mi...
Plore petegis la infana voĉo (слёзно умолял детский голос: plori – плакать) kaj ĝi taŭzis la koron (и он терзал сердце) de Menaŝe. Li ne povis plu elteni (он не мог больше выдержать) kaj ĵetis sin sur la teron antaŭ la lito (и бросился на землю перед кроватью). La patrino kun sekaj okuloj rigardis la agonianton (мать с сухими глазами смотрела на бьющегося в агонии). Kun streĉita atento aŭskultis (с напряжённым вниманием слушала) la formortan melodion de la infana voĉo (замирающую мелодию детского голоса).