– Hej, haltu (остановитесь)!... Haltu, bonaj kristanoj!
La tri knaboj turnis sin al li (три мальчика повернулись к нему).
– He, kiu (эй, кто /ты/)? – demandis la longstatura (спросил долговязый).
Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj (боролся со слезами: «против слёз»), kiuj ŝajnis flui interne al lia gorĝo (которые, казалось, текли: «казались течь» внутри к его горлу).
– Menaŝe... la servisto de la sinagogo (служитель синагоги)... mi loĝas ĉi tie (я живу здесь)... en tiu ĉi domo (в этом доме)...
– Nu, judo (ну, еврей), kion vi volas (что ты хочешь)?... Ĉu vi gluiĝis en la koto (ты влип в грязь: «приклеился в грязи»: glui – клеить)?
La tri betlehemanoj jam atingis la najbaran pordegon. En la oreloj de Menaŝe postuleme senĉese zumis: "Jesueton al mi... al mi... al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– Hej, haltu!... Haltu, bonaj kristanoj!
La tri knaboj turnis sin al li.
– He, kiu? – demandis la longstatura.
Menaŝe luktis kontraŭ la larmoj, kiuj ŝajnis flui interne al lia gorĝo.
– Menaŝe... la servisto de la sinagogo... mi loĝas ĉi tie... en tiu ĉi domo...
– Nu, judo, kion vi volas?... Ĉu vi gluiĝis en la koto?
La senkora ridado de la tri knaboj (бессердечный смех троих мальчиков) akre ektranĉis la koron (остро порезал сердце) de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis (но в его ушах требовательно жужжало и жужжало): "Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton (он хочет видеть Иисуса)... Li estas infano (он – ребёнок)… bonaj kristanoj, li estas mortanta (он умирает) kaj li deziras vidi Jesueton (и он желает видеть Иисуса)... la malgranda Lejzer... Kompatu lin (пожалейте его), bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...
La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian (три мальчика в замешательстве смотрели друг на друга: embarasi – затруднять, мешать), staris senkonsile (стояли в нерешительности, не зная, как быть: «без советов»: konsili – советовать), hezitante (колеблясь). Fine la longstatura ekridis (наконец долговязый засмеялся).
– Haha, tiu ĉi judo freneziĝis (этот еврей сошёл с ума)... Certe li estas freneza (конечно, он сумасшедший)... Nu, ni iru (идём)!
La senkora ridado de la tri knaboj akre ektranĉis la koron de Menaŝe, sed en liaj oreloj postuleme zumis kaj zumis: "Jesueton al mi... al mi...!" Kun humila, peteganta voĉo, serĉante la konvenajn vortojn, li balbutadis en sia malespero.
– La malgranda Lejzer... li volas vidi Jesueton... Li estas infano... bonaj kristanoj, li estas mortanta kaj li deziras vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... Kompatu lin, bonaj kristanoj... la malgranda Lejzer...